Daniel Mrázek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Mrázek
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1985 (1985-11-23) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Daniel MRÁZEK, nomata Dan (naskiĝis la 23-an de novembro 1985), estas ĉeĥa esperantisto kaj estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Kiam en 2005 refondiĝis la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, li membris en ties unua revizia komisiono. En 2007 li fariĝis vicprezidanto kaj en 2009 prezidanto de la asocio. En 2012 li eksprezidantiĝis kaj fariĝis membro de la revizia komisiono.

Ekde sia naskiĝo li vivis en Prago, sed en 2011 li komencis transloĝiĝon al Pardubice. En Prago li finstudis historion ĉe la pedagogia fakultato de la Karola Universitato. Ekde 2013 li laboras kiel ĉiĉerono en la burgo Kunětická hora proksime de Pardubice.

Li estas aktiva kontribuanto de la Ĉeĥa radio kaj jam plurfoje aperigis tie kaj en aliaj amaskomunikiloj informojn pri aŭ akiritaj per esperanto. En la LKK de la 65-a IJK en Liberec' li respondecis pri ties eksteraj rilatoj en Ĉeĥio. Mallonge dum la jaro 2011 li estis redaktoro de la movada rubriko TEJO Tutmonde de revuo Kontakto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova redaktoro pri movadaj novaĵoj de TEJO – Daniel Mrázek. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2019-06-28.