Kunětická hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kunětická hora

Kunětická hora de sudo

Kunětická hora de sudo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 4′ 48″ N, 15° 48′ 46″ O50.0815.812777777778Koordinatoj: 50° 4′ 48″ N, 15° 48′ 46″ O
Situo de Kunětická hora
Konstruita 15-a jarcento
Konstrumaterialo Ŝtono
v  d  r
Information icon.svg
Kunětická hora de sudo
Kunětická hora de oriento
Burga puto
La kvina pordego
La sesa pordego

Kunětická hora (Monto de Kunětice) (kunjetjicka, kunjetjice) estas negranda, tamen dominanta elstara soleca monto (307 m s.m.) en Bohemia kretacea tabulo proksime de Pardubice en orienta parto de Bohemio. La monto estas el suda parto markita per ekspluatado de ŝtono, kiu finiĝis en la jaro 1920. Supre estis komence de 15-a jarcento konstruita burgo. Por loĝantoj de Pardubice kaj por homoj el vasta ĉirkaŭaĵo temas pri ŝatata ekskursa loko . El supro de la monto estas belega ĉirkaŭvido en vastan ĉirkaŭaĵon kaj ĉe favoraj kondiĉoj oni povas vidi eĉ suprojn de Gigantmontaro.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo de soleca sonorilforma monto de vulkana origino, superanta fekundan ebenaĵon pri ĉ. 80 metroj loĝis laŭ arĥeologiaj esploroj la homoj jam de pratempo. Ŝtonoj, kiujn prahomoj ĉi tie trovadis, estis de ili uzataj por produktado de iloj. Sed historiaj fontoj pri la monto silentas ankoraŭ longe en mezepokon, se rakontadon de la kronikisto Václav Hájek z Libočan pri kortegano de princo Krzesomisl Kunak, kiu onidire donis al la monto nomon, oni prave konsideras elpensaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nur kontekste kun husanaj militoj pri la monto oni traktas en historio. De ĉi tie la 25-an de junio 1420 armitaj utrakvistoj gviditaj de sacerdoto Ambrozo trenis kontraŭ Hradec Králové, tiam okupata de la reĝo Sigismondo la 1-a, kaj militakiris ĝin. Post detruo de proksima la monaĥejo Opatovice gajnis vastan eklezian teritorion husana hetmano Diviš Bořek z Miletínka, kiu pli poste en la batalo ĉe Lipany estis supera komandanto de venkinta armeo de t.n. Grandsinjora unuiĝo. En la j. 1423 Bořek kontruis sur Kunětická hora burgon kiel armean kaj administran centron de sia feŭdobienego.

Post la posteuloj de Diviš Bořek posedis la burgon la reĝo Jiří z Poděbrad (Georgo el Poděbrady) kaj liaj filoj. Jam tiam estis la burgo konstru-kompletigata. En j. 1491 aĉetis Pardubice kaj bienegon de Kunětice moravia grandsinjoro Vilém z Pernštejna. Dum lia regado kaj de liaj filoj Adalberto kaj Johano estis la burgo perfekte rekonstruita je ampleksa dutura objekto, sed jam en 1560 Jaroslav z Pernštejna estis devigita la tutan bienegon Pardubice vendi al reĝa kamero.

La burgon tiam konsistis el t.n. "malsupra barejo", antaŭburgo kaj palaca parto. La fortikaĵon kreis precipe sistemo de artileriaj bastionoj kaj ses pordegoj interligitaj sur ambaŭ flankoj de la vojo per dentumita murego.

En tridekjara milito, la 17-an de novembro 1645, post senrezulta konkerado de la urbo kaj kastelo Pardubice, sveda generalo Lennart Torstenson burgon Kunětická hora militakiris kaj ordonis ĝin bruligi kaj detrui. Kvankam la burgo estis firme kaj moderne fortikigita, estis tiam defendata de nur tre malforta garnisono de 28 homoj. Tiu ne povis rezisti kontraŭ sveda superforto.

La detruo de la burgo daŭrigis per preterlasata zorgo kaj ĉefe per ekspluatado de vojkonstrua ŝtono, precipe en sudokcidenta parto, kiu kaŭzis en 1884 detruon de parto de la burgo. En la j. 1896 incendio likvidis mastrumadan subburgan domaron.

Savo de la memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵon, pri kies konservado oni traktis jam de 1820, savis nur Muzea societo en Pardubice, kiu luprenis en 1917 kaj aĉetis ĝin en 1919 de viena industriisto barono Drasche kaj poste haltigis ekspluatadon de la ŝtono. Zorgadon daŭrigis t.n. kooperativo de Kunětice. En jaroj 1923 ĝis 1928 ellaboris fama slovaka arkitekto Dušan Jurkovič kunlabore kun J. Pacl proponon je renovigo kaj profit-uzo de la burgo kaj antaŭburgo. Li alportis en burgan medion sian personecan krean koncepton, kiu bedaŭrinde en Kunětická hora montriĝis problema. Grandstila, sed la memorindaĵon nerespektanta projekto tiukaŭze realiĝis nur malgrandparte. En supraj etaĝoj de la sesa pordego ekestis stilaj salonetoj, la verda kaj la ruĝa. Apud la pordego estis restoracio kun kelkaj ĉambroj. Jam de 1928 estis projekto de Jurkovič forlasita kaj pluaj korektoj estis farataj laŭ aliaj disponoj. Principaj renovigoj de la burga areo realiĝis nur post la dua mondmilito. Plej frue estis farataj konservantaj laboroj sur roka subfundamento kaj poste cetera konstrua savo de la tuta burgo.

En lastaj jaroj efektiviĝis en la areo arkeologia esploro. En palaca korto estis trovita muraĵo el dua duono de la 14-a jarcento. Originaj konstruaĵoj el antaŭpernŝtejna tempo situas diagonale al nuna korto. En suda alo estis en keletaĝo malkovrita restaĵo de granda, probable loĝata prismeca turo. En okcidenta parto de burga areo estis trovitaj restaĵoj de cilindra turo kun diametro ĉ. 15 m.

Videblaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis tiu ĉi tempo estis konservita parto de unika fortifika sistemo kun muregoj, plifortikitaj per bastonoj kaj artileriaj rondeloj. Kernon de la burgo kreas rekonstruita palaco kun fermita interna korto, kun alta cilindra turo kaj memstare staranta kapelo de sankta Katarino Siena. La cilindra turo, nomata Nigra aŭ Diabla estas la plej alta loko en ĉirkaŭaĵo kaj proponas unikan ĉirkaŭvidon en la elbia regiono, dum serena vetero eĉ al Gigantmontaro, Orlica montaro kaj Fera montaro. Spacoj de la palaco servas kiel ekspoziciejoj. Oni povas konatiĝi en burga keletaĝo kun rezultoj de ĝisnunaj arĥeologiaj esploroj (inkluzive de plej interesaj trovaĵoj, inter kiuj apartenas ekzemple glavo el 14-a jarcento). En palaca teretaĝo troviĝas burga malsatigejo, prizono kaj ekspozicio pri evoluo de juro en Bohemio. En supra etaĝo troviĝas burga armilejo kaj vasta ekspozicio pri fama parfosa ĉasado en Pardubice. Vasta interna korto en turisma sezono kreas romantisman kulison por grupoj de historia skermado kaj por demonstracioj pri dresado de rabobirdoj. La monto Kunětická hora estas ankaŭ signifa loko zoologia, botanika kaj gardata trovejo de multaj specioj de animaloj kaj kreskaĵoj. Lokaj homoj havas al la burgo varman rilaton kaj familiare nomas ĝin "Kunka".

La burgan objekton prizorgas Memoraĵ-administra Institucio en Pardubice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Turismaj informoj angle