Miroslav Hruška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ing. Miroslav Hruška

Miroslav Hruška
Persona informo
Naskiĝo 1989
en Brno, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantogermana lingvofranca lingvopola lingvoĉeĥa lingvo
Nacieco ĉeĥo[mankas fonto]
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj de Mendel-universitato en Brno
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2004
Information icon.svg
vdr

Miroslav HRUŠKA (naskiĝis 1989 en Brno), mallonge nomata Mirek HRUŠKA, kromnomata Miropiro (hruška = piro) estas ĉeĥa esperantisto, komitatano de ĈEA en jaroj 2011 - 2018, membro de ĈEJ, kaj vikipediisto.

Li studis disvolvadon de regionoj ĉe Mendel-Universitato en Brno kie li atingis titolon de inĝeniero kaj laboras ĉe Inform-centro de Brno. Liaj grandaj hobioj estas fervojo kaj lingvoj.

Esperanton li eklernis kiel 15-jarulo. Baldaŭ li komencis labori en junulara movado de ĈEJ, partoprenis junularajn aranĝojn, fariĝis komitatano de ĈEJ, poste de Esperantista klubo en Brno kaj fine komitatano de ĈEA. Li redaktas ĈEA-retkomunikojn ekde marto 2011.

Kiel vikipediisto li kontribuis per multaj artikoloj, ofte pri fervojistaj temoj.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Malkovru la urbon Brno! (Kontakto 2/2010, n-ro 237, p. 8-9)
  • Brno (Monato, decembro 2013)
  • Duolingo - nova interreta lernilo de lingvoj (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 55-61)
  • Aktuale pri fervoja konkurenco en Ĉeĥio (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 173-180)
  • Studie rekreačního využití "Obory Holedná" Lesů města Brna. (Studo pri feria utiligo de "Ĉasbesta parko Holedná" de Arbaroj Brno; Brno : Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj , 2012. 56 p. Bakalaŭra disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de bakalaŭra disertaĵo prof. Ing. Ilja Vyskot, CSc.)
  • Možnosti realizace systému veřejných kol v Brně. (Perspektivoj realigi sistemon de publikaj bicikloj en Brno; Brno: Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj, 2016, 164 p. Diploma disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de diploma disertaĵo Ing. Michal Petrůj, Ph.D.)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]