Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj de Mendel-universitato en Brno
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj (ĉeĥe Fakulta regionálního rozvoje a mezinárodních studií, mallonge FRRMS) estas unu el 5 fakultatoj de Mendel-Universitato en Brno. La fakultato estas la plej juna fakultato de tiu ĉi universitato, ĝi estis fondita en jaro 2008[1]. Dekano estas Ing. Jiří Schneider, Ph.D.[2].
Nuntempe oni povas studi unu el kvar bakalaraj programoj[3]:
- Regiona evoluo (en la ĉeĥa lingvo)
- Regional Development (sama programo kiel ĉeĥa versio, sed edukata en la angla lingvo kaj pagenda)
- Internaciaj teritoriaj studoj (en la ĉeĥa lingvo)
- International Territorial Studies (sama programo kiel ĉeĥa versio, sed edukata en la angla lingvo kaj pagenda)
...kaj kvar magistraj[4]: