Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logobildo de la Renkontiĝo

La Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (mallonge IREM 2011) estas Esperanto-Renkontiĝo okazinta de la vendredo 22-a ĝis la mardo 26-a de aprilo 2011 (Paska semajnfino) en Seto (Langvedoko, Francio). Ĝi estas komune organizita de la Esperanto-Asocioj agantaj en franclingvaj landoj : Espéranto-France, SAT-Amikaro, francaj esperantistaj Fervojistoj, Geinstruistoj[1], Katolikoj[2], Laboristoj, EDE laŭ invito de Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio [3] kun subteno de la urbestraro kaj de la turismoficejo de Seto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum ĉiujare en la printempo Espéranto-France, SAT-Amikaro kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio okazigas apartajn aranĝojn, post la sukcesa samspeca interasocia aranĝo okazinta en Bulonjo en 2005[4], IREM estas projekto por kunigi la fortojn de Esperantistaj asocioj agantaj en franclingvaj landoj: la nombro da aliĝintaj partoprenontoj jam superas la sumon de la kutima partoprenantaro de la apartaj aranĝoj, kio ebligas starigon de pli prestiĝa programo. Aliĝis al la renkontiĝo 390 homoj[5], plej multaj venantaj el Francio, sed ankaŭ el landoj najbaraj (Katalunio, Belgio, Nederlando, Germanio, Ĉeĥio, Svisio, Italio, Bosnio) kaj pli malproksimaj (Kubo, Rusio, Nepalo, Japanio).

La renkontiĝon akceptis la feriejo « Le Lazaret[6] » kie okazadis de 1978 ĝis 2010 ĉiujare finaŭguste Internacia Semajno de Esperanto[7] kun diversnivelaj kursoj

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

Dum la renkontiĝo estis kvar vesperaj spektakloj

  1. Vendrede: FaMo[8], akordiono kaj kanto
  2. Sabate :
    1. Dokumentfilmo pri Esperanto[9]. premiere prezentita de ties realiganto Jean-Dominique Gautier
    2. Koncerto de Jacques Yvart kiu kantas kanzonojn de Georges Brassens enkadre de jubilea jaro okaze de la naŭdeka datreveno de la naskiĝo en Seto de la fama franca kanzonisto
  3. Dimanĉe: koncertoj
    1. Kapriol'[10] (el Frislando)
    2. Kaj Tiel Plu (Katalunio)
  4. Lunde:
    1. « La Grandioza Kongreso » prezentita de Teatro Trupo de Tuluzo
    2. Koncerto de la okcitana kantisto Patric[fr]
    3. Koncerto de JoMo kun la slava dancensemblo Solniŝka

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

En la programo estas pli ol dudeko da prelegoj, laborgrupoj kaj prezentoj plenumitaj de gastoj el diversaj landoj :

Fervojo
  1. « Internacia signalado », Michel Lafosse
  2. « Evoluo de SNCF », André Mirc
FORUMO pri la Okcitana Lingvo
  1. «La okcitana lingvo, ĉu prihontinda lingvo?» Farri (Katalunio)
  2. Setaj tradicioj, Alain Camélio
  3. Diversaj kontribuoj kaj debato kun JoMo, Abel Montagut, Patric, Farri
  4. « Langvedoko de prahistorio ĝis nun », Arno Lagrange
Politiko
  1. « Per Esperanto por helpo al migruloj en Francio », Guy Martin (SAT-Amikaro)
  2. « Peresperanta solidareco en Bosnio », (la agado de Espero[11]), Senad Čolić (Bosnio)
  3. Esperanto en politiko, Didier Janot (EDE)
Lingvo kaj Literaturo
  1. « Kio estas la KER-ekzamenoj? » Katalin Kováts (Hungarino loĝanta en Nederlando)
  2. « Ĉu Esperanto estas Fundamente facila lingvo? » Pjer Buvje
  3. « Jules Verne kaj Esperanto: lia lasta romano », Abel Montagut (Katalunio)
  4. Laborgrupo pri literatura ludo kiun evoluigas Abel Montagut
  5. « La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire », Ĵak Lepŭil'
Interreto
  1. « E@I: Edukado ĉe Interreto », Marek Blahuš (Ĉeĥio)
  2. Laborgrupo pri Vikipedio, Marek Blahuš
foraj landoj
  1. « Solidara turismo en Mezameriko: majaa kulturo kaj kalendaro », Philippe Chavignon
  2. « Ĉu vi konas Nepalon? » Narendra Raj Bhattarai (Nepalo)
  3. Bildoteatro, Sanpei Keiko (Japanio)
  4. « Kubo en la 21-an jarcenton: revoj kaj realoj », Maritza Gutiérrez González (Kubo)

Ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

En 2010 laŭ nova franca leĝo[12] studentoj kiuj volas fariĝi instruistoj nepre trapasu lingvan KER-ekzamenon je nivelo C1. Ĉar ili povas trapasi tiun ekzamenon en Esperanto estas perspektivo ke pli kaj pli multaj studentoj provos sukcesi tion per la Internacia Lingvo kiel okazas en Hungario jam de pluraj jaroj. Tial estas pli kaj pli da proponoj por KER-ekzameniĝi en Francio. Dum IREM estos tiu ebleco. Trapasis jenajn ekzamenojn :

  1. Atesto pri Supera Lernado kaj Atesto pri Kapableco (FEI) : 3
  2. KER-ekzamenoj B2 (6) kaj C1 (22) (Katalin Kováts)

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj de IREM povis elekti inter sep ekskursoceloj,

lokaj kelkhoraj (vendrede, sabate, dimanĉe kaj lunde)
  1. Fiŝaŭkcio
  2. Sankta-Klero (Seto)
  3. la lageto de Thau
tuttagaj (marde kaj merkrede)
  1. Agdo
  2. Suda Kanalo
  3. la « eta Kamargo »
  4. cevena trajno

La logobildo[redakti | redakti fonton]

Fontoj de la logobildo

La logobildo de la renkontiĝo elvokas la interrenkontiĝon de du malsamaj simboloj de Esperantismo: la tradicia verda stelo kaj la rondigita Є kiu, kun sia spegulbildo, bildigas terglobon « rugbebalonforme »: la tiel nomata « Jubilea simbolo ». Ĉi tiu renkontiĝo estas ankaŭ tiu de du malsamaj aliroj de la Internacia Lingvo, kiuj profunde disdividis la movadanojn antaŭ kelkaj jardekoj kaj kiuj nun ektrovas vojojn de fruktodona kunlaborado.

La baleno estas la emblema bildo de la urbo Seto kies nomo etimologie fontus el la greka vorto κετος (ketos) aŭ latina cetus kiuj signifas baleno, ĉar, vidita el la maro, la Monteto Sankta-Klero, ĉe kies piedo kuŝas la urbo Seto -ankaŭ nomata « la singulara insulo »-, similas balenon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GEE= Groupement des Enseignants Espérantistes, franclingva sekcio de ILEI
  2. Franca Katolika Esperanto-Asocio: franca sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
  3. Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2013-07-21. Alirita 2012-11-01.
  4. Bulonjo 2005 (angle, Esperante, france, nederlande)
  5. 390 aliĝintoj je la 23-a de aprilo 2011
  6. Le Lazaret
  7. Internacia Semajno de Esperanto
  8. FaMo
  9. Esperanto Arkivigite je 2010-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (provizora titolo) de Jean-Dominique Gautier, dokumenta filmo pri Esperanto-Movado
  10. Kapriol'. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
  11. Internacia Humanitara Organizo Espero
  12. Nova franca leĝo - ŝancego por Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]