Bulonjo 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boulogne 2005)

Bulonjo 2005, franclingve Boulogne2005 espéranto estas la nomo de renkontiĝo okazinta en Bulonjo ĉe Maro de la 25a ĝis la 30a de marto 2005, kiel komuna kongreso de Espéranto-France, JEFO, SAT-Amikaro kun partopreno de francaj esperantistaj Fervojistoj, Laboristoj, Katolikoj[1], Esperanto-Asocio de Britio, Belga Esperanto-Federacio kunordigita de Nordfrancia Esperanto-Federacio.

La aranĝo jubileis la Unuan Kongreson okazintan samurbe 100 jarojn antaŭe kaj disvolviĝis en la sama ejo kiel tiu, nome en la urba teatrejo. Kongrestemo estis:

1905-2005 Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj da renkontiĝoj

Oficiale partoprenis 550 aliĝintoj el 23 landoj[2]. Krome ĉeestis ne registritaj partoprenantoj kiuj ne povis aliĝi ĉar la aliĝantnombro estis limigita je 550 pro la akcepteblecoj de la salonoj.

Solenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (dekstre) kaj oficialuloj je reinaŭguro de Esperanto-placo

La solena inaŭguro okazis la 26an de marto en la mateno kun paroladoj de Richard Valet[3], prezidanto de la Organiza Komitato, Frédéric Cuvillier (la urbestro de Bulonjo), de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (nepo de la iniciatinto de Esperanto), reprezentantoj ŝtataj, regionaj konsulaj kaj universitataj. La inaŭgura parolado kiun L.L. Zamenhof faris en la sama loko unu jarcenton antaŭe estis redirita de A. Lagrange kaj komentita de L-C Zaleski. Sekvis ĝin defilado tra la urbo kaj ceremonia dismeto de floroj al la busto de Zamenhof staranta sur la placo Zamenhof[4].

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

Inter la prezentitaj spektakloj notindaj estis:

Simpozio[redakti | redakti fonton]

Enkadre de la kongreso okazis simpozio organizita de UEA kies temo estis « Lingvoj kaj la strebo al justa tutmondiĝo: la centjara sperto de la Esperanto-renkontiĝoj », kun kontribuoj de Humphrey Tonkin, Roland Breton[5], Ulrich Lins, Jean-Claude Lescure[6], Ziko Sikosek.[7]

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

La programo entenis jenajn prelegojn[8]:

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Estis proponitaj kvar ekskursoj[11] :

  1. Ĝenerala vizito de la urbo kaj vizito de la Malnova Urbo
  2. Vizito de la haveno kaj de la domo «La Beurière»
  3. Vizito de la natura loko kaj de la bierfarejo de l' Du Kaboj
  4. Tuttaga ekskurso laŭ la paŝoj de Zamenhof


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca Katolika Esperanto-Asocio: franca sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
  2. Aliĝintoj
  3. Parolado de Richard Valet
  4. ZEO-j en Francio
  5. Roland Breton, emerita profesoro pri geografio (Universitato Paris-VIII), aŭtoro de Atlas des langues, specialisto pri la geografio de la lingvoj : «La lingva demando en Barato kaj en Eŭropa Unio» — plivastiĝanta Eŭropo frontas ampleksajn lingvajn problemojn, kompareblajn al tiuj de Barato, kiu siatempe jam adoptis la moton «Egaleco en diverseco»
  6. Jean-Claude Lescure, profesoro ĉe la Universitato de Grenoble, direktoro de la ĵurnalisma altlernejo ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, historiisto : «Kiel la oficialaj instancoj traktis Esperanton antaŭ 1940»
  7. Simpozio: Lingvoj kaj la strebo al justa tutmondiĝo : la centjara sperto de Esperanto-renkontiĝoj
  8. Programo
  9. Romano Bolognesi, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
  10. Robert Besson prezidanto de «Le Droit de comprendre» (asocio por defendo de la franca lingvo) kaj membro de Franca Fervojista Esperanto-Asocio
  11. Ekskursoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]