Familia etoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Un air de famille
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1996
Ĝenro filma dramokomedia filmo
Loko de rakonto Seine-Saint-Denis
Honorigoj César Award for Best Supporting Actress
Information icon.svg
vdr

Familia etoso (france: Un air de famille) estas teatraĵo de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri. Realisme kaj humure ĝi priskribas la funkciadon de rutina familia sistemo. Laŭ ĝi la franca reĝisoro Cédric Klapisch faris samnoman filmon Un air de famille.

Rikardo Cash faris esperantan tradukon de la teatraĵo. Ĝi ampleksas 68 paĝojn kaj haveblas ekzemple ĉe la libroservo de UEA. La Teatra Trupo de Tuluzo ekde oktobro 2004 plurfoje prezentis ĝin, interalie en Internacia Seminario en Veclaro, Bulonjo 2005, Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinki kaj Universala Kongreso en Vilno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]