Frédéric Cuvillier
Frédéric Cuvillier | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Frédéric Cuvillier |
Dato de naskiĝo | 9-a de decembro 1968 |
Naskiĝloko | Boulogne-sur-Mer |
Aĝo | 52 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | politikisto |
Geografio | |
Ŝtato | franca |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | franca lingvo [+] |
Parolata lingvo | franca lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Retpaĝo | http://fredericcuvillier.com/ [+] |
Portalo pri Homoj | |
Frédéric Cuvillier (naskiĝis la 9-an de decembro 1968 en Boulogne-sur-Mer) estas franca politikisto.
Li estis francia ministro por transportado, maro kaj fiŝado ekde la 16-a de majo 2012 ĝis la 2-a de aprilo 2014. Li estis urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro de la 22-a de novembro 2002 ĝis la 8-a de julio 2012. Li estis parlamentano inter 2007 kaj 2012. Li estis subministro por transportado, maro kaj fiŝado de la 9-a de aprilo 2014 ĝis la 25-a de aŭgusto 2014. Li estas denove urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro ekde marto 2014.
Lingva politiko[redakti | redakti fonton]

Li peticiis en 2011 por Esperanto en abiturienteco[1].
En 2012, li ricevis la premion de la angla mato por apogi la anglan lingvon en transportado[2].
En 2015, li partoprenis kiel urbestro al la ceremonio en Bulojno-ĉe-Maro dum la UK 2015. Li estis alta protektanto de la 100a UK kaj ĉefo de la honora komitato.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Apogo por la instruo de Esperanto (Peticikampanjo por Esperanto en abiturienteco) france
- ↑ Premio de la angla mato france
|