Christian Eckert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Christian Eckert
Christian Eckert
Christian Eckert la 22-an de majo 2014.

Oficanta
Funkcio akceptita:
9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Bernard Cazeneuve

En funkcio:
20-a de junio 2007 – 9-a de majo 2014
Venanta post Édouard Jacque

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
1-a de marto 1987
Venanta post Jean Merjai

En funkcio:
15-a de marto 1998 – 22-a de marto 2010

Naskiĝo 8-a de februaro 1963
en Algrange (Moselle, Francio)
Politika partio Socialista Partio (PS)
Profesio Profesoro pri matematiko
v  d  r
Information icon.svg

Christian ECKERT, naskiĝinta la 8-an de februaro 1956 en Algrange (Moselle), estas franca politikisto. Li estas membro de la Socialista Partio kaj deputito de la 7-a distrikto de Meurthe-et-Moselle de la 17-a de junio 2007 ĝis la 9-a de majo 2014. Li estis nomumita, la 9-an de aprilo 2014, Subministro komisiita pri buĝeto ĉe la ministerio pri financoj kaj publikaj kontoj en la 1-a registaro de Manuel Valls kaj en la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Profesoro pri matematiko[1], Christian Eckert estis vicurbestro de la antaŭe mina urbo Trieŭ (Meurthe-et-Moselle) de la 12-a de marto 1983 ĝis la 1-a de marto 1987, kiam li fariĝis urbestro.

Li estis membro de la Regiona Konsilio de Loreno ekde la 15-a de marto 1998, poste vicprezidanto komisiita pri teritoria planado kaj postmina periodo ĝis marto 2010, kiam finiĝis lia regiona mandato.

Li estis proparolanto de PS en la Nacia Asembleo kontraŭ la teksto liberiganta dimanĉan laboron. En decembro 2009, li rimarkigis konfliktintereson en la diversaj oficoj de Éric Woerth[2].

Memlerninta pianisto, pasiulo pri Ŝopeno, li ludas ekde 4-jara.

Detaloj de oficoj kaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Lokaj mandatoj
Parlamenta mandato
Nomumo al la registaro
  • ekde la 9-a de aprilo 2014 : Subministro komisiita pri buĝeto ĉe la ministerio pri financoj kaj publikaj kontoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne de Guigné, « Christian Eckert : purulo kaj malmolulo por la buĝeto », gazeto Le Figaro, la 11-an de aprilo 2014, paĝo 5-a.
  2. « Afero Woerth: deputito fine ne tiel “stulta” », gazeto L'Express, la 12-an de julio 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]