Nowy Sącz
| Nowy Sącz | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Nowego Sącza | ||||
| Provinco | Malgrandopolio | ||||
| Distrikto-rajta | Jes | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Fondita en | 1292 | ||||
| Urborajtoj | 1292 | ||||
| Koordinatoj | 49° 37′ N, 20° 42′ O (mapo)49.62388888888920.697222222222Koordinatoj: 49° 37′ N, 20° 42′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 281 m | ||||
| Areo | 57 km² | ||||
| Loĝantaro | 84594 (en 2005 (kaj nun?)) | ||||
| Loĝdenso | 1 484,1 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 33-300 do 33-308, 33-310, 33-320 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 18 | ||||
| Aŭtokodo | KN | ||||
| TERYT | 1262011 | ||||
| Estro | Ryszard Nowak (ĉu en 2005?) | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
| Nomo de estraro | Rada Miasta Nowy Sącz | ||||
| Adreso de estraro | Rynek 1 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 33-300 | ||||
| Ĝemelaj urboj | vidu supre | ||||
| Komunuma retejo | http://www.nowysacz.pl | ||||
Nowy Sącz (prononco per sistemo IFA [ˈnɔvɘ̟ˈsɔ̃ʈ͡ʂ]; germane Neu Sandez, prononco [nˈɔ͡ø zˈandeːt͡s], hungare: Újszandec) estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando. Oni povas trovi ĝin en kavaĵo inter la riveroj Dunajec kaj Kamienica (d). Nowy Sącz estas unu el la plej malnovaj urboj en Malgrandapolio.
Historio plejkoncize
[redakti | redakti fonton]Inter 1742 kaj 1918 la areo apartenis al la aŭstria imperio. Post la komenco de la dua mondmilito, la 1-an de septembro 1939 germana aviado bombis stacidomon kaj kazernon. La 2-an de septembro pro aeratako al la stacidomo mortis unuaj du loĝantoj. La 7-an de septembro eniris Wehrmacht. En januaro 1940 Ordnungspolizei pafmortigis 19 urbanojn kaj en decembro 7. En januaro 1941 en la urbo estis arestita kapitano Antoni Gryzina, kiu sinmortiĝis la venontan tagon. Julie germanaj okupantoj establis geton, en kiu estis arigitaj pli ol 20 mil urbaj judoj. Ĝi konsistis el du partoj, unu en la urbocentro. La 29-an de aprilo 1942 okupaciaj regantoj pafmortigis kelkcent judojn sur la juda tombejo. Aprile la geto estis likvidita kaj ties loĝantaro deportita al ekstermejo Bełżec.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo - ĝin oni nomas "la koron de la urbo". Post forbrulo de la antaŭa konstruaĵo (el la 15-a jarcento) oni konstruis la nunan urbodomon en la jaroj 1895 ĝis 1897. Ĝi situas en la centro de la urboplaco, kiu estas la dua plej granda urboplaco en Malgranda Polio.
- ruino de la Reĝa Kastelo (14-a, 17-a jc)
- defendaj muroj de Nowy Sącz
- Kolegia Baziliko de sankta Margareta el 14-a jc
- renesanca ŝtondomo de familio Lubomirscy (nune Publika Biblioteko)
- "Dom Gotycki" (signifas: gotika domo) ejo de Distrikta Muzeo
- preĝejoj: sankta Rocho (1513), sankta Helena (antaŭ 1596), sankta Spirito (1410, ĉe Monakejo de Jezuitoj)
- paroĥejoj: Grodzka (1746) kaj Bajs Nusn (19/20 jc)
- Komuna Sepultejo, Juda Sepultejo kaj Malnova Sepultejo (por herooj)
- monumento de Adam Mickiewicz
- "Sonĉa" Parko Etnografia
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Nowy Sącz sidas kompanio Newag.
Konindaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Alberta von Maytner, verkistino
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Fine de la jaro 2006 en Nowy Sącz okazis Ago-Semajno.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]
Schwerte (Germanio)
Kiskunhalas (Hungario)
Netanja (Israelo)
Massa (Italio)
Trakai (Litovio)
Narvik (Norvegio)
Elbląg (Pollando)
Tarnów (Pollando)
Prešov (Slovakio)
Stará Ľubovňa (Slovakio)
Strij (Ukrainio)
-
urbodomo
-
ruino de reĝa kastelo
-
kolegia baziliko
-
la kirko sankta Kazimiro
-
kinejo "Sokół"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (pole)
- Królewskie Wolne Miasto Nowy Sacz en la angla





