Ekstermejo Bełżec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aviadila foto de la tereno de iama ekstermejo en Bełżec, 1944

Germana Ekstermejo en Bełżec (germane Sonderkommando Belzec der Waffen-SS[1]) estis nazia germana ekstermejo funkcianta de marto ĝis decembro 1942. Ĝi troviĝis sude de la vilaĝo Bełżec (pron. BEŬĵec), proksime de la fervoja linio LublinoLvivo.

Historio de la ekstermejo[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj apudaj punlaborejoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de Bełżec jam ekde 1940 ekzistis naziaj punlaborejoj (Arbeitslager). Iliaj malliberuloj laboris ĉe konstruado de ĉelimaj defendejoj kaj pligrandigado de fervoja reto. Plej multaj punlaboristoj estis poloj suspektataj pri partizaneco, intelektularo, romaoj kaj judoj el la regiono de Zamość. La punlaborejoj ne rilatis rekte kun la poste konstruota ekstermejo de Bełżec.

En la tereno de Ĉefgubernio ekzistis ankaŭ multaj provizoraj koncentrejoj, inter alie en Zamość kaj Izbica. Verŝajne unu el tiaj koncentrejoj eniris en ukraina uniformo Jan Karski por kolekti informojn por sia sekreta raporto al aliancanoj.

Ekstermejo[redakti | redakti fonton]

Fragmento de fervoja branĉo uzata de la ekstermejo en Bełżec

La ekstermejo en Bełżec estas nebone konata, ĉar ne konserviĝis ĝiaj arĥivaĵoj kaj dokumentoj. Malmultaj raportoj de atestantoj estas citataj en literaturo, kaj ili troviĝas en aktoj de esplorado farata de la Ĉefa Komisiono pri Esplorado de Germanaj Krimoj en Pollando. La komisiono eldonis Bultenon (vol. 3) en 1947, en kiu malsekretigis fragmentojn de atestoj de Rudolf Reder, Stanisław Kozak kaj Mieczysław Garfinkel. Inter la pridemandataj atestantoj troviĝis inter alie antaŭa prizonulo, konstruanto de la ekstermejo, estro de Juda Komunumo en Zamość, staciestro de Bełżec. La rezulto de la esplorado de la Ĉefa Komisiono ebligis detalan rekreon de la geografio de la ekstermejo, ĝia aranĝo, ekzistotempo, garnizono, historio de neniigado de la viktimoj. Danke al la esplorado kun granda verŝajno oni difinis la sistemon de murdado kaj la nombron de viktimoj.

Establo[redakti | redakti fonton]

Christian Wirth, komandanto de la ekstermejo

En aŭgusto 1941, kvin semajnojn post la germana atako al Sovetio, iama pola teritorio de orienta Galicio, kun ĉ. duonmiliona juda loĝantaro, estis aligita al la Ĉefgubernio. Rezulte de tio Bełżec, ĝis tiam ĉelima, ektroviĝis en la centro de la Ĉefgubernio, kiun konsistigis la distriktoj lublina, krakova kaj lviva. En Bełżec estis konstruota ejo por neniigo de judoj koncentritaj en getoj de sud-orienta Pollando.

Por la ekstermejo oni elektis terenon troviĝantan ĉirkaŭ duonkilometron sud-oriente de la fervojstacio Bełżec, ĉe fervoja branĉo. Bona trafikreto kaj ĝusta tereno (sablaj dunoj kun pinarbaroj) decidigis pri elekto de Bełżec por ekstermejo.

Laŭ ordono de SS Zentralbauverwaltung (Ĉefa Konstruoficejo de SS) fine de oktobro 1941 al Bełżec venis eta trupo konsistanta plejparte el ukrainoj servantaj por la germana armeo kaj kelkaj SS-anoj. En la unuaj tagoj de novembro dudeko da polaj laboristoj, elektitaj de la loka komunuma estraro laŭ postulo de la germanoj, komencis konstrui barakojn laŭlonge de la fervoja branĉo. La laboro de la polaj laboristoj, gvidataj de nekonata germana majstro el Katowice, daŭris ĝis la kristnasko. Post kiam la unuaj barakoj estis starigitaj, la poloj estis forigitaj el la laboro, kaj por plua laboro servis judoj venigitaj el Lubycza Królewska. Post la fino de la laboro ĉi tiuj judoj estis la unuaj viktimoj de la loka gasĉambro. La konstruado estis finita en februaro 1942, ĝi ekfunkciis tamen en marto. La ekstermejo havis laŭvice tri komandantojn. Josef Oberhauser estis portempa komandanto respondeca pri la konstruado (de novembro ĝis decembro 1941), sekvis kapitano Christian Wirth (januaro-aŭgusto 1942) kaj la tria estis kapitano Gottlieb Hering[2] (septembro 1942-marto 1943).

SS-anoj servantaj en Bełżec

Garnizono[3]:

  • Gottfried Schwarz (vicestro de la ekstermejo) – estris neniigadon de judoj
  • Johann Niemann – estro de Ejo 2
  • Erwin Fichtner – estro pri administrado kaj ekonomio Josef Oberhauser – adiunkto
  • Lorenz Hackenholt – ŝoforo kaj eksperto pri gasumado
  • Heinrich Barbel – elektroteknikisto
  • Rudolf Kamm, Fritz Irrmann (aŭ Jirmann), Reinhold Feix – supergardado de transportoj
  • Paul Groth, Robert Emil Xaver Jürs, Arthur Dachsel, Spiess (?), Werner Dubois – aliaj SS-anoj
  • sovetaj militkaptitoj varbitaj al servado por la germanoj (pluraj havis germanan naciecon – Iwan Bartels, Adolf Jeschke, Samuel Kunz, Peter Oster, Heinrich Rohle, Heinz Schmidt, Aleksander Schultz, Alexander Szwab) – ilia tasko estis elŝarĝo de transportitoj ĉe la fervoja branĉo, pelado al gasĉambroj, murdado ktp.
  • poloj varbitaj al servado por la germanoj – Grzegorz Preczony, Jakub Systola, Michał Wonk, Jakub Wysota.
  • judaj laborbrigadoj

Krome en la ekstermejo laboris ĉ. 100 gardistoj dividitaj al du pelotonoj. Temas pri soldatoj antaŭe militantaj en la Ruĝa Armeo, kiuj ektroviĝinte en militkapteco uzis la ŝancon eviti mortigajn kondiĉojn de militkaptejoj. La gardistoj estis instruitaj en la trejnejo de Trawniki[4]. Inter ili troviĝis inter alie[5]: Peter Aleksejev, Ivan Bender, Wasil Bialakow, Wasyl Bulji, Heinrich Dalke, Wasyl Gruzin, Michal Huber, Vasyl Huleyt, Wasyl Hutyt, Iwan Huzij, Stefan Jadziol, Diner Jakovevits, Boris Kolisyn, Adolf Kolenko, Kyril Kostenko, Boris Kotychin, Mikolay Kozende, Ivan Kozlowski, Iwan Kuczercha, Wasyl Kulychin, Peto Litus, Nikolay Petrovich Malagon, Nikolay Matwijenko, Ivan Nikoforov, Vasilij Orlovski, Franz Pamin, Nikolai Pavli, Gygori Peczenyt, Alexey Pietka, Genrikh Pitnowij, Michal Pocholenko, Wasyl Podienko, Wasyl Podionak, Michal Polenko, Wasyl Prochenko, Dimitri Prochin, Alexander Prus, Boris Rogoza, Rosenholz, Arnold Rosenko, Viktor Sabat, Wasyl Szacholij, Dimitri Szpak, Porfiry Szpak, Iwan Tichonowski, Wilhelm Trautwein, Wasyl Tribenko, Alexander Twerdochlib, Fiodor Wedryhan, Ivan Werdenik, Edward Wlasiuk, Michal Wonk, Jakub Wysota, Iwan Zajczew, Ivan Zuk.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La tuta ekstermejo havis la formon de kvarangulo kun la grandeco 275 × 263 m. Ĉirkaŭis ĝin kelkaj tavoloj da dornodrato, kiuj de la flanko de la fervojo estis maskitaj per dense plantitaj (aŭ hakitaj) arboj. La nordan flankon formis sabla digo, ŝutita de germanoj jam en 1939, kiel landlimo inter la Tria Regno kaj Sovetunio. La okcidentan flankon limigis la fervoja branĉo, la sudan kaj la orientan - pinaj arbaroj. La situo de la ekstermejo Bełżec malebligis ĝian eleksteran observadon. Sur malgranda surfaco troviĝis ĉirkaŭ dek lignaj barakoj kaj masonita domo. La tuton oni superrigardis el tri gardistaj turoj je la anguloj kaj unu centre. La turoj havis lampegojn kaj en la centra troviĝis maŝinpafilo. En la unua periodo de la ekzisto la ekstermejo aspektis iom alie ol en la dua periodo. La diferencoj temis pri ŝanĝo de la loko de entombigado kaj alisituigo de barako dediĉita al la garnizono. La tuta ekstermejo en la dua periodo dividiĝis al Ejo 1 kaj Ejo 2. La Ejo 1 entenis la nordan kaj la okcidentan partojn de la ekstermejo. Ĝi estis dediĉita al la administracio, tien ankaŭ venis la viktimoj; la Ejo 2 troviĝanta en la orienta kaj la centra partoj estis loko de neniigado.

Ejo 1[redakti | redakti fonton]

En la alveneja zono troviĝis kajo povanta akcepti 20 vagonojn, placo por deportitoj kaj du barakoj: senvestejo kaj magazeno de havaĵoj de la viktimoj. La administra parto konsistis el du loĝbarakoj por judaj prizonuloj, vestaĵlavejo, kuirejo, magazenoj kaj apela placo. Apud la pordego troviĝis gardistejo, en kiu ĉiam estis SS-anoj kaj ukrainaj gardistoj. Maldekstre de la pordego estis parto por la ukrainoj dedividita de la cetero per dornodrata barilo. Tie troviĝis loĝejoj, kuirejo kaj barako, en kiu estis malsanulejo, dentisto kaj frizisto.

Ejo 2[redakti | redakti fonton]

Neniigejo, konsistanta el gasĉambro kaj amasaj tomboj en la orienta kaj la suda partoj de la ekstermejo. La gasĉambron ĉirkaŭis arboj, kaj super la tegmento troviĝis maskanta reto malebliganta desupran observadon. En posta periodo ĉi tie oni konstruis du barakojn - loĝejojn kaj kuirejon por judaj malliberuloj, kiuj laboris en tiu parto de la ekstermejo. La Ejo 2 estis tre precize dedividita de la cetero de la ekstermejo. Ĝi havis gardatan pordegon. Tie troviĝis trapasejo, larĝa je du kaj longa je kelkdek metroj, nomata der Schlauch, de ambaŭ flankoj barita per dornodrato kaj branĉoj. Ĝi ligis la senvestejon en la Ejo 1 kun la gasĉambro en la Ejo 2.

Neniigado en Bełżec[redakti | redakti fonton]

Christian Wirth decidis konekti la fiksan gasĉambron kun benzinmotoro, kiu estis fonto de mortiga gaso. Wirth ne volis uzi karboksidon en boteloj, kiel en eŭtanaziejoj. La boteloj devus esti alportataj al Bełżec en granda kvanto, kio kaŭzus suspektojn kaj grandan loĝistikan problemon. Wirth kreis do aŭtonoman sistemon de neniigado, baziĝantan sur simpla motoro kaj facile atingebla benzino. Tiel la ekstermejo estis sendependa de eksteraj faktoroj.

Wirth ellaboris ankaŭ metodojn de traktado de la transportitoj, por ke la neniigado iru laŭeble rapide. Denule li kreis kadrojn de la procezo por aliaj ekstermejoj. La aspekto de la ekstermejo kaj ĉiuj agoj, kiujn la viktimoj devis fari tuj post forlaso de la vagonoj, servis por unu celo - mensogo, ke la alportitoj estas en laborkampo aŭ transitejo. La viktimoj devis kredi tion ĝis la momento de enfermo en la gasĉambro. La dua baza principo de la neniiga procezo estis rapideco. Ĉio okazis en kuro. La viktimoj ne havis tempon por ĉirkaŭrigardado. La tempo estis ligita kun ŝoko. La sistemo estis fondita tiel, ke la viktimoj estu ŝoke paralizitaj kaj ne kontraŭstaru.

La procezo aspektis jene:

  • La koncentrejo aspektis trankvile: la viktimoj ne vidis tombojn, kavojn aŭ gasĉambrojn. Ili kredis veni al transitejo. La kredon subtenis SS-anoj dirante, ke oni devas senvestiĝi por lavi sin kaj desinfektiĝi, kaj ke poste ricevos purajn vestojn. Baroj el dornodrato kaj armitaj gardistoj faris la homojn trankvilaj kaj obeemaj.
  • Divido laŭ seksoj, senvestado kaj eĉ hartondado konvinks, ke vere la homoj iras sin bani. En tiu etapo la viktimoj estis pelataj kaj batataj por ne havi tempon fuĝi aŭ kontraŭstari.
  • La gasĉambroj similis ordinarajn banejojn. Kiam oni fermis la pordojn la amasigitaj viktimoj plu ne sciis, kio okazas. Eĉ se la homoj ekkonsciis, ke estas en gasĉambro, estis tro malfrue. La pordoj estis tre fortikaj kaj rezistis elinternan premadon. Mallonga mortado pro sufokiĝo per karboksido daŭris 25-30 minutojn en granda suferado. Sekve la prizonuloj el Sonderkommando ĵetis la kadavrojn en amastombojn.

La unuaj gasĉambroj troviĝis en ligna barako kun tri ĉambroj 4 al 8 m grandaj, kun plafono je 2-metra alteco (malalteco helpis ŝpari la uzatan gason). Ĝis 110 cm de alteco la muroj kaj la planko estis kovritaj de zinka lado. La ĉambroj havis apartajn pordojn por forigi kadavrojn, laŭ kiuj iris mallarĝaj fervojetoj ĝis entombigaj kavoj.

Meze de junio 1942 por kelka tempo oni ĉesis akcepti novajn transportojn. Tio okazis pro atendataj grandaj transportoj el Krakovo, kiuj postulis konstrui novajn, pli grandajn gasĉambrojn. La unua etapo de funkciado de Bełżec finiĝis. Dum tiu etapo - ekde la mezo de marto ĝis la mezo de junio - en Bełżec oni murdis ĉ. 93 mil judojn. La malnova ligna domo kun tri gasĉambroj estis forigita, kaj samloke oni konstruis pli grandan, solidan domon 24 metrojn longan kaj 10 metrojn larĝan. Ĝi havis ses gasĉambrojn 4x8 m (kelkaj fontoj mencias 4x5 m). La novaj gasĉambroj ekfunkciis fine de julio. El maŝinejo venis benzina gaso uzata por murdi. Povas esti, ke ankaŭ aliaj konstruaĵoj estis adaptitaj por gasumi homojn. La ekstermeja infrastrukturo ebligis murdadon kaj kremaciadon de 4-5 mil homoj tage. Unu gasumo daŭris 15-20 minutojn.

Ekster la ekstermejo, norde, oriente kaj sude troviĝis amasaj tomboj, en kiujn en la unua etapo oni metis kadavrojn. En la dua etapo, por eviti pruvojn, oni decidis cindrigi la korpojn.

En Bełżec troviĝis ankaŭ magazenoj en kiuj estis apartigataj la havaĵoj de la viktimoj, oni tie stakis virinajn harojn kaj elŝiris artefaritajn dentojn.

Malliberuloj[redakti | redakti fonton]

La ekstermejo estis planita - simile al postaj Treblinka kaj Sobibor kiel neniigejo de judoj kadre de la operaco Einsatz Reinhardt. Plej multaj transportoj iris el la regionoj de Lublino, Krakovo kaj Orienta Galicio (ankaŭ la lviva regiono). Tamen okazis transportoj el suda kaj okcidenta Eŭropo.

Okazis provoj fuĝi aŭ fuĝigi siajn infanojn. Tre malmultaj homoj sukcesis tiel travivi. El iliaj raportoj oni scias, ke multaj konsciis, ke la vojaĝo finiĝos per mortigo. De la alveno al la kajo ĝis la morto pasis maksimume kelkdek minutoj, dum kiuj la viktimoj devis senvestiĝi kaj iri gasĉambrojn. Foje viroj estis apartigataj de la cetero, por rekrei laborbrigadojn uzatajn en ekstermejaj laboroj.

La laborbrigadanoj forigis kadavrojn el la gasĉambroj (foje temis pri iliaj familianoj aŭ konatoj), entombigis - aŭ poste bruligis la kadavrojn, purigis la gasĉambrojn, dividis la rabaĵojn, razis la viktimojn aŭ deŝiris dentojn. Post kelka tempo ankaŭ ili mem iĝis viktimoj de la gasĉambroj. Kvin homoj sukcesis fuĝi el la ekstermejo mem; du virinoj kaŝiĝis tuj post la alveno kaj sukcesis forkuri, same kiel unu dentokuracisto el Krakovo[6]. Ĉi tiuj tri homoj ne ĝisvivis la finon de la milito. Du homoj estis servantaj malliberuloj: Chaim Hirszman (mortis postmilite en Pollando meze de marto 1946, en la tago kiam li komencis atesti pri la ekstermejo; plej verŝajne li estis murdita kiel funkciulo de Provinca Sekuroficejo en Lublino fare de Sekreta Armea Organizo kreita de liceanoj de Liceo St. Staszic en Lublino) kaj Rudolf Reder, kies raporto estas la sola rekta priskribo de la dramo de Bełżec.

Nombro de la viktimoj[redakti | redakti fonton]

Malnova memortabulo

Meze de decembro 1942 oni paŭzis transporti al Bełżec. La ideo transporti tien 200 mil rumanajn judojn estis forlasita. La nombro de judoj portitaj kaj murditaj en Bełżec, kiun oni povas konfirmi, estas ĉirkaŭ 414 mil. Tamen ekzistas centoj da etaj urboj kaj vilaĝoj, el kiuj oni portis milojn da homoj sen pruvoj. Milojn da judoj el Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj aliaj landoj oni unue portis al getoj en lublina distrikto, kaj poste al Bełżec. Ilian nombron oni povas taksi 100 mil. Se aldoni 93 mil judojn murditajn inter marto kaj junio 1942, la sumo estos ĉirkaŭ 600 mil. Tiun proksimumam nombron diris la pola Komitato pri Germanaj Militkrimoj en Okupaciata Pollando. En la proceso de garnizono de Bełżec SS-Scharführer Heinrich Gley kaj Robert Juhrs taksis, ke inter novembro 1942 kaj marto 1943 en Bełżec oni bruligis ĉirkaŭ 500 mil korpojn (malgraŭ la fino de funkciado de la ekstermejo, bruligado kaj forviŝado de pruvoj daŭris ĝis printempo 1943). La nombro de 600 mil estis akceptita de Landgericht München en Germanio, kie okazis la proceso de Bełżec-Oberhauser. La Ŝtata Muzeo en Majdanek taksas la finan nombron de murditoj kiel 500 mil homoj[7].

Al Bełżec venis almenaŭ kelkaj transportoj da romaoj. Krome verŝajne ĉi tie oni murdis ankaŭ 1500 polojn akuzitajn pri kaŝado de judoj. La nuna informtabulo ne mencias tion, tamen la antaŭa - staranta en la loko dum jardekoj - tekstis jene: EN ĈI TIU LOKO DE FEBRUARO ĜIS DECEMBRO 1942 EKZISTIS HITLERANA EKSTERMEJO, EN KIU MARTIRE PEREIS PLI OL 600 000 JUDOJ EL POLLANDO KAJ ALIAJ LANDOJ DE EŬROPO, KAJ 1500 POLOJ PRO HELPADO AL LA JUDOJ (vd. foto).

Postmilite[redakti | redakti fonton]

En la unuaj postmilitaj jaroj la loka loĝantaro regule disfosadis la amasajn tombojn serĉante oron kaj valoraĵojn. La terenon de la ekstermejo oni ĉirkaŭbaris kaj honoris nur en la 1960-aj jaroj. Tamen la ĉirkaŭbarita tereno ne respondis al la historia realo. Sur la loko de la kajo oni konstruis arbaristan domon, la postmagazenajn terenojn okupis novkonstruita segejo. La loko estis malofte vizitata pro ĉelima situo kaj manko de infrastrukturo por la gastoj - ekzistis neniu ekspoziciejo aŭ informtabulo.

La situacio ŝanĝiĝis post 1989, kiam pro kunlaborado de United States Holocaust Memorial Council, American Jewish Committee kaj pola Konsilio pri Protekto de Memoro pri Bataloj kaj Martireco oni okazigis ampleksajn terenajn kaj arkeologiajn esplorojn, difinis limojn la de tombaj kavoj kaj aliaj elementoj de la ekstermejo, forigis la arbaristan domon kaj en 2004 malkovris novan monumenton kreitan de Andrzej Sołyga, Zdzisław Pidyk kaj Marcin Roszczyk. Ankaŭ estis malfermita muzeo, kiel filio de la Ŝtata Muzeo de Majdanek, kies organizanto kaj unua estro estis Robert Kuwałek.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bibliografio por serio de artikoloj pri germanaj koncentrejoj en la jaroj 1933-1945 troviĝas ĉe aparta paĝo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Germanaj naziaj koncentrejoj en okupaciataj polaj teritorioj dum la dua mondmilito (pole). Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Alirita 2015-11-07.
  2. ARAD, Yitzhak. (1999) Belzec, Sobibor, Treblinka: The Operation Reinhard Death Camps (angle). Bloomington: Indiana University Press, p. 24. ISBN 9780253213051.
  3. Historio de Bełżec [1], Belzec – The perpetrators [2], Personnel who served in Aktion Reinhardt Camps [3], www.HolocaustResearchProject.org: Aktion Reinhard – Trawniki Staff Page [4] kaj Belzec Perpetrators: An overview of the German and Austrian SS and Police Staff [5].
  4. Trejnejo en Trawniki (angle).
  5. www.HolocaustResearchProject.org: Aktion Reinhard – Trawniki Staff Page [6].
  6. REDER, Rudolf. (1999) Bełżec. Oświęcim-Brzezinka: Państwowe Muzeum. ISBN 83-907715-3-5.
  7. History of the camp (angle, pole). Ŝtata Muzeo en Majdanek. Alirita 2015-11-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]