Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Partoprenu en Vikio Amas ZEOjn #VAZ[redakti fonton]

Kiel multaj jam scias (pro la mesaĝo kiu aperas supre fojfoje), Vikio Amas ZEOjn jam komenciĝis. Mi invitas al ĉiuj partopreni, informiĝi kaj disvastigi la konkurson. Por pliaj informoj vizitu la paĝon de la konkurso ĉe la Komunejo. Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 00:45, 6 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Raporto de Esperanta kunsido dum Vikimanio 2018[redakti fonton]

Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin pluraj esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas al vi la raporton de la kunsido.

Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan jaron ĝi okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).

La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. Kaj, ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-) Amike Afrike, --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:16, 12 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Editing of sitewide CSS/JS is only possible for interface administrators from now[redakti fonton]

(Please help translate to your language)

Hi all,

as announced previously, permission handling for CSS/JS pages has changed: only members of the interface-admin (Interfacaj administrantoj) group, and a few highly privileged global groups such as stewards, can edit CSS/JS pages that they do not own (that is, any page ending with .css or .js that is either in the MediaWiki: namespace or is another user's user subpage). This is done to improve the security of readers and editors of Wikimedia projects. More information is available at Creation of separate user group for editing sitewide CSS/JS. If you encounter any unexpected problems, please contact me or file a bug.

Thanks!
Tgr (talk) 12:39, 27 aŭg. 2018 (UTC) (via global message delivery)[Respondi]

Evoluo de komunumaj kapacitoj[redakti fonton]

Kara komunumo,

ni volas scii, kiel ni povas helpi vin, tial ni bezonas, ke vi bonvole plenigu tiun ĉi enketon.

Nun, pli detale:

Kion ni petas. Vikimediaj kontribuantoj, kiuj respondos al tiu ĉi enketo donos al ni informojn pri la kapacitoj (aŭ manko de ili) tra la komunumoj kaj organizoj en la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo. Ni petas vin pritaksi kapacitojn de via komunumo kaj (memstare, se tio estas taŭga) de via vikimedia organizo.

Kial ni demandas. Estas mallongtempa kaj longtempa celoj de tiu ĉi enketo. La mallongtempa celo estas provizi la plej utilajn sesiojn por konstruado de kapacitoj dum la venonta Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo en Lvivo (meze de Oktobro 2018). La longtempa celo estas provizi utilajn informojn al la Fondaĵo Vikimedio por fasoni aldonajn agadojn enkadre de la iniciativo Evoluo de komunumaj kapacitoj. Sencohavaj informoj de via komunumo plialtigos ŝancojn, ke estos provizitaj rilataj trejnadoj kaj subteno kaj helpos konstrui longtempajn kapacitojn en via komunumo.

Kion vi povas respondi. Se en via komunumo okazis diskuto pri la koncerna temo, vi povas esprimi ĝian rezulton. (Ĉu vi neniam diskutis pri ĝi? Vi povas komenci diskuton!) Aŭ vi povas kunhavigi nure vian personan opinion. Ambaŭ estas bonvenaj; vi eĉ povas plenigi la enketon pli ol unufoje.

Kiam ni bezonos respondojn. La 1a de Septembro estos mojosa limdato.

Kio plue. Tio ĉi ne estas fino de nia etendado al vi. Homoj, kiuj respondos la enketon povos anticipi postan oferon de intervjuo. Ni volas kompreni vian komunumon.

Bonvolu, plenigi tiun ĉi enketon: (Tiu ĉi enketo estas gastigata per Qualtrics kaj mastrumata per iliaj Privateca regularo kaj Uzkondiĉoj.)

Grandan dankon de la organiza teamo de la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2018 kaj de mi, la programa oficisto de Evoluo de komunumaj kapacitoj. -- Asaf (WMF) (diskuto) 12:43, 7 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus plenigis la enketilon per mia persona opinio. Bonus se ankaŭ vi donus vian opinion por ke ni havu pli objektivan pritakson. Mi pensas, ke ni devus havi ankaŭ la klompletan version, sed por nun sufiĉas la simpla enketilo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 14:22, 29 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Neŭtraleco[redakti fonton]

Laŭ la serĉilo la vorto "bedaŭrinde" aperas en 846 artikoloj de la esperanta Vikipedio. Mi opinias, ke tiu vorto malobservas la neŭtralan vidpunkton de Vikipedio. Antaŭ ol mem sisteme forstreki tiujn vortojn en ĉiuj artikoloj, mi ŝatus unue aŭdi opiniojn de aliuloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:14, 3 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Same kompreneble por la vortoj "feliĉe" (294-foje), "malfeliĉe" (71-foje), "malĝoje" (23-foje) kaj "domaĝe" (16-foje). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:16, 3 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Nu, jen ankoraŭ unu opinio: ankaŭ mi trovas ĝin pridubinda. Verŝajne vi pravas. Tamen, certe estus bone legi aliajn opinojn (mi scias, ke mi ne multe helpis... sed mi ne volis prisilenti la aferon). Vikiano (diskuto) 05:05, 11 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi rigardis kelkajn el la "bedaŭrindaĵoj" kaj konstatis, ke Robin van der Vliet pravas. Ĉiu el la bedaŭroj kaj feliĉoj, kiujn mi vidis, estas evidente forigenda. Tamen, fari tion per roboto sen iaj ajn homa interveno estas ne tre konsilinde, ĉar povas estiĝi strangaĵoj (tiel okazis ĉe robotaj ŝanĝoj). Ekzemple, se la vorto "bedaŭrinde" aperas en citaĵo, la citaĵo estos falsita, aŭ se la artikolo pritraktas la vorton "feliĉe" aŭ... – povas esti probleme. --Surfo 09:46, 11 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Kompreneble oni ne faru tion tute aŭtomate sen homa kontrolo. Vortoj kiel "bedaŭrinde" kaj "feliĉe" daŭre estas taŭgaj ekzemploj por ekzemple en artikolo pri adverboj. Oni nur forigu ilin ĉe kelkaj lokoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 11 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias kaj ĉiam forigas tiajn opiniesprimojn kiel bedaŭrinde, domaĝe, ktp.--RG72 (diskuto) 02:59, 24 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun la antaŭaj: oni forigu, sed senrobote kaj zorgeme. - Sincere, Moldur (diskuto) 05:50, 24 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun la ĝenerala tendenco al objektiveco, sed ankaŭ oni ne devas esti tro "objektiva". Mi celas ekzemple artikolon pri Holokaŭsto; se tie oni diras ke tio okazis bedaŭrinde, tio restu, ĉu ne?
En la artikolo Holokaŭsto la vorto "bedaŭrinde" aperas du fojojn. Ambaŭ estas certe forigendaj. --Surfo 17:11, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas, ke oni forigu superfluajn vortojn en artikoloj laŭ VP:NV. Oni ankaŭ povas aldoni la ŝablonon {{Malneŭtraleco}}.--Salatonbv (diskuto) 07:18, 27 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Tajperaroj?[redakti fonton]

EN: In the course of other work, I found lots of words that look like possible typos to me (see Uzanto:Trey314159/Tajperaroj), but my Esperanto isn't good enough to verify or fix the errors. Feel free to remove any that have been fixed, have disappeared, or are not actually errors. If this turns out to be useful, and many get fixed, I can generate an updated list. Dankon! (Please help translate to your language.) Trey314159 (diskuto) 19:13, 23 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

EN: Thank you for your list! Yes, most of them are typos and should be corrected. A few are as intended, e.g. foreign language quotes.
EO: Dankon por via listo! Yes, plej multaj estas eraroj kaj korektendaj. Kelkaj estas kiel intencitaj, ekz-e fremdlingvaj citoj. - Moldur (diskuto) 06:01, 24 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Please feel free to delete the ones that are correct, along with any you fix. Thanks! Trey314159 (diskuto) 22:30, 24 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Aristotelo kaj havendaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Aristotelo estas havenda artikolo. Iam iu faris teknikajn ŝanĝojn en la blazono. Rezulte malaperis la redaktita enkonduko: Aristotelo estas greka filozofo ktp., kaj anstataŭe aperis aŭtomata enkonduko kiu tie aperas tute fuŝa. Ĉu iu povas solvi tiun fuŝaĵon? Estas dekomenca makulo en tre bonkvalita artikolo proponita al elstara statuso. --kani (diskuto) 19:45, 29 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi forigis la informkeston biografio, kaj metis pli bonan informkeston verkisto. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:15, 29 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 10:12, 6 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton. Eble estas simila problemo ĉe alia havenda artikolo nome Aŭgusto Cezaro. Ĉe tiu, estas kroma problemo: ĝi ne aperas en la Listo de havendaj artikoloj, nome laŭ ĝia amplekso ĝi teorie devus aperi en Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB sed la koncerna markilo ja aperas en la artikolo. Krome la totala sumo (anstataŭ milo) estas nur 998.--kani (diskuto) 13:45, 6 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi forigis la informkeston biografio, kaj metis pli bonan informkeston reganto. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:16, 6 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi faris same ĉe Platono. Krome Aŭgusto Cezaro jam aperas en la listo. Mi ne scias kial mi ne vidis ĝin antaŭe. Sed la totala sumo (anstataŭ milo) plue estas nur 998.--kani (diskuto) 23:07, 9 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi metis Informkesto reganto ĉe Klaŭdio kaj Nerono, kio okazigis aperon de strangaj jaroj de la 21a jarcento eĉ ankoraŭ ne okazintaj.--kani (diskuto) 19:21, 21 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Same okazas ĉe Domiciano, Mesalino, Antonia la Juna, Antonia la plej Aĝa, Skribonia, Livia, Julia la plej aĝa, ktp. Oni diras 2018 anstataŭ 18 p.K. aŭ n.e.--kani (diskuto) 18:50, 23 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Sed tio okazis ankaŭ ĉe Britaniko antaŭ aldoni Informkesto reganto.--kani (diskuto) 23:03, 23 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton! Vi povas stiri la aperontajn datojn ekzakte, mem donante valorojn por la datoj en la informkesto, kiel mi nun faris. Pli bona solvo estus korekti la informkestojn men, sed tion mi ne scias fari. La ŝablono "vivtempo" ĉe Britaniko estis ankaŭ problema, mi forigis ĝin. Moldur (diskuto) 05:03, 24 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Same okazas en Informkesto homo ĉe Eŭripido, Herodoto, Suetonio, Tacito (verkisto). --LiMr (diskuto) 07:17, 25 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
Ŝajne neniu en Vikipedio kapablas fari tion aŭ ne vidas tiajn avertojn.
Mi plibonigis la artikolojn. - Moldur (diskuto) 20:21, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Simila problemo okazas en tiu artikolo, nome havenda, elstara, sed kiu montras aŭtomate malbelege en la komenco fuŝajn kategoriojn. Mi forigis ilin el la fino, sed tio ne plibonigis la aferon. La problemo devas esti en la Informkesto, mi supozas.--kani (diskuto) 10:13, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi korektis la fuŝan artikolon. Ne uzu la probleman {{informkesto biografio}}, sed uzu {{informkesto reganto}}, kaj aldonu mem la parametrojn "dato de naskiĝo" kaj "dato de morto". - Sincere, Moldur (diskuto) 19:36, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 19:37, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Trofrua publikigo[redakti fonton]

Dum mi redaktis la paĝon " 34180 Jessicayoung ", abrupte okazis vespermanĝo, kiu estigis trofruan publikigon de erarplena paĝo. Kiam la akcidento estis finita, mi sukcesis korekti la paĝon, sed ties priskribo restis :

" (Nova paĝo kun '{{Informkesto astronomia objekto |Nomo = 34180 Jessicayoung |Kategorio = asteroido |Oficiala_nomo = 34180 Jessicayoung |Aliaj_nomoj = 2000 QP42 ; 1999 KR...')"

anstataù " Ĉefzona asteroido nomita de M.P.C. 110630 (11-7-2018) ", kiun mi kutime indikis.

Ĉu eblas aperigi tiun ĉi lastan mencion en la listo de la novaj paĝoj ?

Dankon.

--Jean-François Clet (diskuto) 19:11, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Enabling a helpful feature for Template editors[redakti fonton]

CKoerner (WMF) (talk) 21:28, 6 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Proponoj por legindaj artikoloj atendas dum jaroj. Ekzemple Aztekoj estis proponitaj antaŭ pli ol unu jaro. Voĉdonis pore kvin, dum neniu kontraŭ. Kio pli necesas? Same pri aliaj. Ŝajne mankas en Vikipedio kiu faru tion. Dume aperas tiu malbela averto kiel provizoraĵo en la komenco de la artikolo.--kani (diskuto) 22:27, 26 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]