Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Mia Menuo:
Uzanto
Diskutpaĝo
Provpaĝo
Sahaquiel9102 Ĉu mi povas helpi vin? Provpaĝo 1 kaj Provpaĝo 2
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sahaquiel9102!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo 21:49, 6 Jun. 2011 (UTC) Saluton, kolombia kolego! Pri via antikva komento, ke la nomo de mia lando devus esti Meĥiko kaj ne Meksiko, ĉar la malnova hispana prononco de litero x estas ĥ: vi ne tute pravas, ja la malnova prononco de litero x en la hispana estas ŝ. Do, via propono pli ĝuste estus, ke Meksiko estiĝu "Meŝiko". Tamen, memoru ke esperanto klopodas esti internacia, kaj la internacia prononco de x en la koncernita landnomo estas preskaŭ senescepte ks (eĉ en la rusa: Meksika). Ĉion bonan! --Juan J. Schmitter-Soto

Via uzantopaĝo[redakti fonton]

Saluton, Sahaquiel9102. Mi ĵus korektis la tekston sur via uzantopaĝo. Mankis kelkaj akuzativoj. Amike --Tlustulimu 11:34, 11 Jun. 2011 (UTC)

Subskribo[redakti fonton]

Uzante la kodon ~~~~ vi aŭtomate estigas subskribon kun via salutnomo kaj la horo kiam vi subskribis. Vi ja povas personigi tiun subskribon por ke ĝi aldonu aliajn informojn. Tion vi verŝajne faras. Tamen estas malkonsilinde ke el via subskribo vi forigu vian uzantonomon. Kiel diveni ke kiam aperas jena kodo « [[Dosiero:Flag_of_Colombia.svg|25px]] Saluton el [[Kolombio]]! | Unu [[Tero|mondo]], Unu [[Esperanto|Lingvo]] [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|25px]] » temas pri vi sen ia detektiva enketo ? Mi sugestas ke vi ŝanĝu vian subskribon kaj aperigu en ĝin vian uzantonomon aŭ almenaŭ ligilon al via uzantopaĝo. Dankas AL @ 08:34, 12 Jun. 2011 (UTC)

✔ Farite --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:10, 12 Jun. 2011 (UTC)

Uzantskalono[redakti fonton]

Mia tre kora frato! se vi volas, vi povas uzi ĉi tiu Uzantskalono por montri al la personojn ke vi partoprenas de la "Wikiprojekto:Esperanto" en la hispana vikipedio. Ĝis! -- Remux - Mi neniam forgesos ke min enamiĝi d'floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:09, 4 Aŭg. 2011 (UTC)

Tradukorajto[redakti fonton]

En Hungario unue devas priparoli la aferon kun la aŭtoro, kiu donas skriban dokumenton pri la permeso.--Crosstor 04:41, 19 Sep. 2011 (UTC)

Tiam estas heredanto(j), kiu heredis ne nur havaĵojn, sed ankaŭ rajtojn.--Crosstor 05:38, 19 Sep. 2011 (UTC)

Malbeno! mi faris ŝanĝo kun via profilo! ¬¬...

fariĝi revizantoj[redakti fonton]

ĉi tie ci povas fariĝi revizanton, sed eble ci debos atendi plurajn tagojn. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 03:26, 28 Okt. 2011 (UTC)

vidu ĉi tio! estas tre interesa kategorio: Kategorio:Artikoloj aperintaj en Vikipedio unue en Esperanto -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 05:40, 29 Okt. 2011 (UTC)

Universitato de la Valo[redakti fonton]

Saluton Fraĉjo, ĉu ci volas helpi al la kreado de la artikolo pri la universitato de la valo (la plej bona universitato de Kolombio) en la esperanta vikipedio, ci povas fari cian kontribuojn ĉi tie.

Kore: Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 04:23, 7 Nov. 2011 (UTC)


Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:25, 30 Dec. 2011 (UTC)

Uzu ĝin![redakti fonton]

{{Informkesto Vikipediisto}} -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 01:06, 25 Jan. 2012 (UTC)

Feliĉan![redakti fonton]

Feliĉan naskiĝtagon, Fraĉjo! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 15:36, 2 Feb. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi gratulas al vi okaze de via naskiĝtago, eĉ se ĝi jam estis. Krome mi ĵus donis al vi la statuson de revizianto. Do agrablan laboron en la esperanta vikipedio. --Tlustulimu 17:55, 5 Feb. 2012 (UTC)

Atentu aprobante[redakti fonton]

Saluton, kial vi aprobis tiun ĉi redakton? Evidente ĝi estas malbona: La redaktinto pro iu eraro (ŝajne malbona uzo de iu redaktobutono) enmetis la tekston "Kursiva teksto" en la komencon de la artikolo, kaj tiu teksto sekve aperis en la artikolteksto, kio certe ne estas bona. Aldone, la redaktinto enkondukis majusklon en la vorto "na" kie minusklo estis intencata, eĉ se frazkomence, ĉar oni parolas pri vorto (ja ĝi aperas en citiloj) kaj tiam gravas ĝia ĝusta literumo, inkluzive de uskleco. Tiu dua afero ja estas diskutinda, sed bonvolu atenti aprobrante tre rapide, ĉar la unua afero evidente estas eraro, kaj se ni aprobados erarojn, la tuta aprobada sistemo perdos sian signifon (cetere, mi ĝenerale estas kontraŭ ĝia uzo en la Vikipedio en Esperanto, sed tio jam estas alia temo). Antaŭdankon pro via komprenemo, amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:50, 6 Mar. 2012 (UTC)

En ordo, dankon pro via respondo kaj klarigo, gajan plian redaktadanon! Saluton el Ĉeĥio. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:52, 7 Mar. 2012 (UTC)

Gratulon![redakti fonton]

Dankon Bonvenon en Vikipedio.
Mi dankas vin por viaj kontribuoj en la artikolo Santiago de Cali ĉar, danke al via utila partopreno, vi plibonigis kaj pliuzebligis Vikipedion.
Se vi volas, vi povas aliĝi senkoste kaj rekonebliĝi per uzantnomo.
Dankon kaj bonan daŭron en Vikipedio!

Kara Sahaquiel, gratulon pro via kontribuo en la artikolo! Ĝis! Conrado (diskuto) 17:35, 29 Jan. 2013 (UTC)

Verbaj tempoj[redakti fonton]

Saluton, Sahaquiel9102! Pri via ŝanĝo en frazo de la artikolo "Harry Potter": ĝi rapide fariĝontis ... = ĝi estis rapide fariĝonta ... (pronto se convertiría en ..., se iría a convertir pronto en ...; es würde schnell ... werden; it would soon get to be ...) Mi pensas ke estas prefere ne uzi la simplan pasintecon ĉar la frazo estas konstruita de la vidpunkto de la frazero "Unue nur literatura verko", kiu aludas pasintan tempopunkton de kiu oni rigardas la tiaman estontecon. Amike, Lotic (diskuto) 19:55, 30 Apr. 2013 (UTC)

Saluton denove, Sahaquiel9102. Nenio pardoninda! :) Mi neniel esprimis ke la simpla is-tempo ne taŭgas, sed ke ĝi (la kunmetita tempo) estas multe pli kongrua kun la frazo. Aliflanke mi pensas ke la kunmetita tempo estas ankaŭ multe pli proksima al tio kion ŝajne volis esprimi la aŭtoro de la frazo, kiu cetere ne uzis simplan is-tempon sed simplan os-tempon. Sed mi pensas ke nek simpla os-tempo nek simpla is-tempo kapablas redoni la okulfrapan klarecon (en la senco de senambigueco) de la kunmetita formo. Amike, Lotic (diskuto) 22:43, 30 Apr. 2013 (UTC) Lotic (diskuto) 12:23, 1 Maj. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Monuments of Spain Challenge[redakti fonton]

Saluton, Sahaquiel9102. Gracias por haberte animado a participar. Esperamos que disfrutes del concurso y que tengas suerte. B25es (diskuto) 14:44, 30 Sep. 2014 (UTC)

The contest is already in progress! B25es (diskuto) 08:18, 5 Okt. 2014 (UTC)

Thanks a lot for translating our proposal! B25es (diskuto) 16:55, 18 Nov. 2014 (UTC)

La verbo "situiĝas"[redakti fonton]

Saluton, Sahaquiel9102. Mi ĵus legis vian komenton La Baziliko ne situiĝas en Romo ĉe la alinomado de artikolo al Baziliko Sankta Petro. Sed la verbo situi jam sen la sufikso estas netransitiva. Do, la sufikso estas superflua. --Tlustulimu (diskuto) 13:32, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon @Tlustulimu:! Mi ja eraris. Sed la alinomado ĝustas, ĉu ne? :) --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 19:02, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, certe. Laŭ la artikolo la baziliko situas en Vatikano, ne en Romo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 11:00, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu via artikolo estas ege impona. Tamen mi konsideras, ke ne tiom amplekse necesas (pli ol 100 000 bitokoj) kiam la ĉefa artikolo Fidel Castro enhavas nur 10 000 bitokojn. Mi nun korektetas vian artikolojn kiun iu prave markis kiel korektenda. Plej rimarkinda difekto de la artikolo estas referencoj kie videblas ruĝa ĝangalo de eraroj. Pri tio mi ne zorgos.--kani (diskuto) 23:43, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi dediĉis iom da tempo al plibonigo de la artikolo. Kiam mi alvenis al reagoj el Ameriko mi konstatis ke granda parto estis netradukita. Do mi forigis ĝin ĉar ĉiam oni povos repreni tion el la originalo.--kani (diskuto) 00:30, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
@Kani: Dankon! Mi volis eltraduki la artikolon sed mi ne trovis tempon kaj forgesis pri ĝi (mi hontas). Dankon pro via helpo. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 20:35, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

ZEO konkurso[redakti fonton]

Ĉu nur fotoj kun la nomo Zamenhof aŭ Esperanto rajtas eniri al fotokonkurson aŭ ĉu ankaŭ fotoj de firmaoj ktp kun nomo en Esperanto ? En Belgio ĵus aperis en la nederlanda lingvo libreto kun nomoj de asocioj kaj firmaoj kiuj uzas nomon en Esperanto kiel ekzemple SERVAS, RIKOLTO ktp ("100+ merknamen in het Esperanto" en esperanto tradukita : "100+ markonomoj en Esperanto) ?--Alifono (diskuto) 15:02, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton @Alifono:. Se iel ili rilatas al Esperanto, ekzemple se iliaj nomoj estis elektitaj pro nia lingvo, kaj ne estas nur hazardaĵo kiu similas al Esperanta vorto, ili povus esti ZEOj. Mi pensas ke la libro estas tre bona referenco por scii ĉu vere temas pri io rilata al la lingvo aŭ ne. Respondante al via demando: Ne, ne nur kun la nomo Zamenhof aŭ Esperanto. Povas esti ekzemple nomstratoj de Esperantistoj (ni imagu straton Ivo Lapenna, Osmo Buller, William Auld), ktp). La longa respondo estas ke ĉiu kazo devas esti konsiderita aparte por ĝuste scii ĉu temas aŭ ne pri ZEO. Iel ajn, ne timu alŝuti la foton, bve alŝutu ĝin, kaj sur la priskribo klarigu (eble aldonante la priskribon de la libro kaj ne forgesu mencii ke ĝi aperas en tiu libro) pli pri la ZEO. Se ĝi ne estas en la listaro de ZEOj de la konkurso, simple aldonu la identigilan kodon xx-xxx. Parte de la konkurso temas pri dokumenti novajn ZEOjn, eble tiaj estas la viaj!

Bonan partoprenandon! --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 16:41, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

@Sahaquiel9102 kaj @nevelsteen http://www.nevelsteen.info. Mi vidis anoncon en la angla supre de la artikolo en la ESPERANTO-vikipedio. Kial la anonco ne estas en esperanto kaj ligas al teksto en Esperanto al kiu vi prefere aldonu iom el la supraj informoj, precizigoj...?--Alifono (diskuto) 18:10, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Sal! @Alifono: Tio dependas ne de ni. Ni petis al Vikimedia Fondaĵo aperigi mesaĝon en pluraj vikipedioj. La konkurso ankaŭ celas ne nur esperantistojn. Mi pardonpetas se tio ĝenas vin.Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:19, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
ĉu oni jam petis al ili ĉu ne eblas lokaligi (meti tekston en la linvgo de la tiulingva celpubliko) la anglalingvan tekston pri ZEO-konkurso?--Alifono (diskuto) 18:28, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
@Alifono:, tiel estis petita en la originala peto. Mi provos denove. Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:31, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Interese estus scii ĉu ili agas sammaniere (English ONLY) por alvokoj de alilingvaj vikipediaj konkursoj ...--Alifono (diskuto) 18:48, 4 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton @Sahaquiel9102: Bonvolu noti, ke en la angla Vikipedio oni ĵus proponis en:Category:Zamenhof-Esperanto objects por forigo, sub la preteksto ke ĝi estas malgranda kaj ne havas ŝancon por kresko. Mi jam argumentis en la koncerna diskuto por mia opinio kaj invitas ankaŭ vin esprimi vian opinion tie. Bonvolu ankaŭ atenti, ke lanĉinte la laŭdindan iniciaton de internacia ZEO-konkurso (ideo vane alstrebata antaŭ vi de kelkaj generacietoj de vikipediistoj), vi tamen ja samtempe fariĝis iel respondeca pri la daŭra bonvivo de niaj temoj en la Vikipedio en la diversaj lingvoj. Precipe kelkaj komunumoj estas ja aparte striktaj en siaj reguloj kaj en kelkaj eĉ ekzistas grupoj malferme malamikaj al ĉio Esperanta, pro kio jam historie pluraj forigoj okazis - kaj tio okazis ofte nur ĉar neniu Esperantisto sufiĉe rapide malkovris kaj partoprenis en la forigpropono. Malfari tian forigon sekve estas kutime jam tre malfacile, ĝuste ĉar oni jam havas iun antaŭan "decidon" (negativan). Sekve do, bonvolu klopodi krom la organizado de la konkurso mem ankaŭ regule observi ĝiajn ceterajn efikojn al la Esperanta temaro en Vikimedio. Evidente vikimedianoj nun pli atentos pri Esperantaj temoj, kio unuflanke estas laŭdinde, aliflanke tio certe igas kelkajn pli kritike fronti ilin kaj ĉe kelkaj povas eĉ okazi ke ilia nekompreno aŭ eĉ malŝato de nia lingvo kaj kulturo kondukos al por ni rekte malhelpaj paŝoj. Amike salutas vin kaj pro la konkurso gratulas kun-ELiS-ano Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:34, 6 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Kara Marek, "kaj tio okazis ofte nur ĉar neniu Esperantisto sufiĉe rapide malkovris kaj partoprenis en la forigpropono" : ĉu estas paĝo kiu klarigias kiel esplori/observi tion konkrete ?--Alifono (diskuto) 12:56, 17 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Kara @Blahma:. Dankon pro la sciigo. Mi tie jam komentis. Kompreneble mi kiel eble plej bone laŭ miaj kapabloj strebos por videbligi nian heredaĵon tra la mondo, eĉ en alilingvaj Vikipedioj. Sed mi sola ne povas tion fari, kaj pro tio dankas ankaŭ la helpon de aliaj Vikipediistoj kiuj, kiel vi, interesiĝas pri la temo. Ne hezitu min kontakti por aliaj similaj petoj. Am(er)ike --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:44, 7 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Kiel vi fartas?[redakti fonton]

Varman saluton el Israelo! Ni rentontiĝis en la "GLAM" evento tiam tie. Mi volas danki vin por viaj kontribuoj en ĉi tiu platformo de Vikipedio. Bonŝancon!

P.S. Lastatempe mi komencis desagni mian uzanto-paĝo en Esperanto. TMLN123 (diskuto) 15:56, 3 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri ligilo en vikinovaĵoj[redakti fonton]

Kara antaŭ kelkaj tagoj mi trovis ligilon kiu fuŝas nuntempe pro pornografiaj enhavoj pri kio mi skribis kaj ricevis respondon en Diversejo Filigiloj kie oni diris ke vi respondecas pri vikinovaĵoj! Bonvolu iri kaj atenti pri tiu problemeto se eblas. JabieroKubo (diskuto) 00:43, 25 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

restarigado[redakti fonton]

Saluton! Pardonu, sed kial vi restarigis miajn infojn?. Dankon!--Jetam2 (diskuto) 18:35, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ho! Mi ne vidis ke sube estis pli da informo. Mi nur vidis ke vi forigis informon. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:45, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]