Yves Nevelsteen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nevelsteen)
Yves Nevelsteen
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Persona informo
Yves Nevelsteen
Naskiĝo 21-an de junio 1974
en Belgio Kapellen, Belgio
Nacieco belgo
Lingvoj Esperantonederlandafrancaanglagermana vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Infanoj Jente Nevelsteen
Profesio
Okupo esperantisto • vortaristo • tradukisto vd
Verkado
Ĝenroj Esperanto-referenclibroj
Verkoj Vikipedio - praktika manlibro
Komputeko
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.

Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. Ekde 2007 li estis kasisto de E@I.

Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.

Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.

Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]