Unufamilia loĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unufamilia loĝejo en Usono.
Kunigitaj loĝejoj en Britio.

Unufamilia loĝejo estas tiu en kiu unusola familio okupas la konstruaĵon totale, diference de la kolektivaj loĝejoj.

Temas pri konstruaĵo desegnita kaj disvolvigita por esti okupata totale de nur unusola familio, kaj ili povas esti izolaj, parigitaj, apudigitaj aŭ kunigitaj. El vidpunkto de urbanizado tiu tipo de loĝejoj generas areojn de malalta denseco, sed ties efiko sur la medio kaj la infrastrukturoj por servoj, krom la plej alta trafiko de vehikloj generas ankaŭ grandajn problemojn.[1]

La kutimoj estas diferencaj laŭ la regionoj, landoj kaj kulturoj. En plej oftaj urbaj areoj, tiaj domoj desegnas liniajn stratojn, dum en kamparaj kaj montaraj areoj ili povas esti pli izolaj. En Usono ili estas tre ofte ĉirkaŭitaj de propraj ĝardenaj areoj, dum en sudeŭropaj landoj oftas la kunigitaj domoj, tiel ke ambaŭflanke oni havas kunigitan loĝejon, kio povas okazigi ĝenadon inter najbaroj, sed ankaŭ pli amikajn rilatojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]