Martin Heidegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Martin Heidegger
Heidegger 2 (1960).jpg
Persona informo
Martin Heidegger
Naskiĝo 26-an de septembro 1889 (1889-09-26)
en Meßkirch
Morto 26-an de majo 1976 (1976-05-26) (86-jara)
en Freiburg
Mortis pro infekta malsano [#]
Tombo Meßkirch [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Vajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio [#]
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo [#]
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio [#]
Subskribo Martin Heidegger
Familio
Gefratoj Fritz Heidegger [#]
Edz(in)o Elfride Heidegger [#]
Infanoj Hermann Heidegger [#]
Profesio
Okupo filozofo • poeto • universitata profesoro [#]
Laborkampo filozofio [#]
Aktiva en MarburgFreiburg [#]
Doktoreca konsilisto Heinrich Rickert [#]
Verkado
Verkoj Esto kaj tempo ❦
Letero pri Humanismo ❦
Enkonduko en Metafizikon ❦
Nigraj Kajeroj [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Martin HEIDEGGER [martin HAJdeger] (naskiĝis la 26-an de septembro 1889, mortis la 26-an de majo 1976 en Freiburg) estis germana filozofo, kiu ĉefe okupiĝis pri ontologio, estetiko, filozofio de teknologio kaj fenomenologio, kaj influis, interalie, la fluon de ekzistadismo.

Lia ĉefverko Sein und Zeit (Esto kaj tempo), aperinta en 1927, kiun li dediĉis al lia instruisto Edmund Husserl, influis multajn aliajn filozofojn. Heidegger aliĝis al la nazia partio kaj estis rektoro de Universitato de Freiburg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Knaba hejmo de Heidegger en Meßkirch.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Heidegger naskiĝis en rura Meßkirch, Badeno, filo de Johanna (Kempf) kaj Friedrich Heidegger.[1] Edukita kiel romkatoliko, li estis la filo de eklezioficiro de la vilaĝa preĝejo kiu aliĝis al la Unua Vatikana Koncilio de 1870, kiu estis observitaĉefe de la pli malriĉa klaso de Meßkirch. Lia familio ne povis sendi lin al la universitato, kaj tial li eniris en jezuita seminario, kvankam li estis resendita post kelkaj semajnoj pro sanpostuloj, kion la direktoro kaj doktoro de la seminario priskribis kiel psikosomata misordo. Heidegger estis malalta kaj muskoleca, kun malhelaj penetrantaj okuloj. Li ŝategis subĉielan ekzercadon, estante speciale lerta je skiado.[2]

Li studis teologion en la Universitato de Frajburgo estante apogita de la eklezio, kaj poste li ŝanĝis sian studfakon al filozofio. Heidegger finkompletigis sian doktorigan disertacion pri psikologiismo en 1914,[3] influita de Novtomismo kaj Novkantismo, direktorita de Arthur Schneider.[4] En 1916, li finis sian venia legendi per habilitiga disertacio pri Duns Skoto[5] direktorita de la nov-Kantisma Heinrich Rickert[6] kaj influita de la fenomenologio de Edmund Husserl.[7]

En la du postaj jaroj, li laboris unue kiel nesalajrita Privatdozent, poste miltservis kiel soldato dum la fina jaro de la Unua Mondmilito; servante "la lastajn dek monatojn de la milito" el kiuj "la lastaj tri el tiuj en meteologia unuo en la Okcidenta Fronto".[8]

Marburgo[redakti | redakti fonton]

En 1923, Heidegger estis elektita eksterordinara profesoro en filozofio en la Universitato de Marburgo.[9] Liaj kolegoj tie estas Rudolf Bultmann,[10] Nicolai Hartmann, Paul Tillich,[11] kaj Paul Natorp.[12]:65 Heidegger's students at Marburg included Hans-Georg Gadamer, Hannah Arendt, Karl Löwith, Gerhard Krüger, Leo Strauss, Jacob Klein, Günther Anders kaj Hans Jonas. Elirinte el Aristotelo, li komencis disvolvi en siaj prelegoj la ĉefan temon de sia filozofio: nome la demando pri la senco de la esto. Li etendis la koncepton de subjekto al la dimensio de historio kaj al la konkreta ekzistado, kion li trovis prafigurita en kristanaj pensuloj kiel Paŭlo de Tarso, Aŭgusteno de Hipo, Marteno Lutero, kaj Søren Kierkegaard. Li ankaŭ legis la verkojn de Wilhelm Dilthey, Husserl, Max Scheler,[13] kaj Friedrich Nietzsche.[14]

Frajburgo[redakti | redakti fonton]

Frajburgo ĉirkaŭ 1900.

En 1927 Heidegger publikigis sian ĉefan verkon, Sein und Zeit (Esto kaj tempo). Kiam Husserl retiriĝis kiel Profesoro de Filozofio en 1928, Heidegger akceptis la elekton de Frajburgo kaj esti lia sukcedanto, spite kontraŭ-propono de Marburgo. Heidegger restis ĉe Freiburg im Breisgau por la cetero de sia vivo, malakceptante postajn proponojn kiel unu el la Humboldt-Universitato en Berlino. Kelkaj el liaj studentoj en Frajburgo estis Hannah Arendt, Günther Anders, Hans Jonas, Karl Löwith, Charles Malik, Herbert Marcuse, kaj Ernst Nolte.[15][16] Karl Rahner ŝajne ĉeestis en kvar el liaj seminarioj en kvar semestroj el 1934 ĝis 1936.[17][18] Emmanuel Levinas ĉeestis liajn prelegajn kursojn dum sia restado en Frajburgo en 1928, same kiel faris Jan Patočka en 1933; Patočka partikulare estis tre influita de li.[19][20]

Alfred Rosenberg estis kiel filozofo rivalo de Heidegger, poste ministro (en la foto) kaj finfine juĝita en la Nurenbergaj procesoj pro militkrimoj kaj pendumita.

Heidegger estis elektita rektoro de la Universitato en la 21a de Aprilo 1933, kaj aliĝis al la Nazia Partio la 1an de Majo.[21] Dum sia epoko kiel rektoro li estis membro kaj entuziasma subtenanto de la partio.[22][23][24] Estas longdaŭra polemiko pri la rilato inter lia filozofio kaj lia politika aliĝo al Naziismo.[25] Li aspiris ekhavi pozicion kiel la filozofo de la partio, sed la tre abstrakta naturo de lia verkaro kaj la opozicion de Alfred Rosenberg, kiu li mem aspiris funkcii en tiu posteno, limigis la rolon ludata de Heidegger. Lia retiriĝo el sia posteno kiel rektoro rilatis pli al lia frustrado kiel administranto ol al ajna principa opozicio al la Nazioj, laŭ plej historiistoj.[26] En sia inaŭgura diskurso kiel rektoro la 27an de Majo li esprimis sian subtenon de germana "revolucio", kaj en artikolo kaj en diskurso al la studentoj en la sama jaro li ankaŭ apogis Adolf Hitler.[27]:3:11 En Novembro 1933, Heidegger subskribis la Bekenntnis der Professoren an den Universitäten und Hochschulen zu Adolf Hitler und dem nationalsozialistischen Staat (Ĵuro de la profesoroj de germanaj universitatoj kaj altlernejoj al Adolf Hitler kaj al la Nacisocialisma Ŝtato).

Heidegger rezignis pri la rektoreco en Aprilo 1934, sed restis membro de la Nazia Partio ĝis 1945 eĉ kvankam la Nazioj finfine malpermesis lin publikigi.[27]:3 El 1936 ĝis 1940, Heidegger faris serion de prelegoj pri Nietzsche en Frajburgo kiuj prezentis multon de la neta materialo aligita en sia pli establita verkaro kaj pensaro el tiu tempo. El tiu serio, Heidegger diris en intervjuo de 1966 kun Der Spiegel nome Nur noch ein Gott kann uns retten (Nur dio povas savi nin): "Ĉiu kiu havas orelojn por aŭskulti kapablus aŭskulti en tiuj prelegoj... kontraŭdiro al Nacisocialismo."[28] Postaj fakuloj, tamen, venis al kontraŭa konkludo pri tiu materialo; por ekzemplo David Farrell Krell, en la enkonduko al anglalingva traduko de la seminaria materialo, skribis: "La problemo ne estas ĉu al Heidegger mankis politika teorio kaj praktiko sed ke li fakte havis tion."[29]

En la aŭtuno de 1944, Heidegger estis rekrutita en la Volkssturm kaj sendita al elfosado de kontraŭ-tankaj tranĉeoj laŭlonge de la Rejno, kiam la Nazia Germanio ekperdis la militon kaj oni antaŭkomprenis, ke la aliancaj malamikoj povis veni ĝis tiu regiono.[30]

Verko de Heidegger nome Schwarze Hefte (Nigraj kajeroj), verkita inter 1931 kaj ĝis fruaj 1970-aj jaroj kaj por la unua fojo publikigita en 2014, enhavas kelkajn esprimojn de antisemitismaj sentoj, kio kondukis al retaksado de la rilato de Martin Heidegger al Naziismo.[31][32] Analizante la Nigrajn kajerojn, Donatella di Cesare asertas en sia libro Heidegger kaj la judoj, ke "metafisika antisemitismo" kaj antipatio al judoj estas centra por la filozofia verkaro de Heidegger. Heidegger, laŭ di Cesare, konsideris la judojn kiel agentoj de moderneco disfigurantaj la spiriton de la okcidenta civilizacio; li defendis, ke la Holokaŭsto estis la logika rezulto de la juda akcelo de teknologio, kaj tial li kulpigis pri la judan genocidon ties proprajn viktimojn mem.[33]

Post-milito[redakti | redakti fonton]

Fine de 1946, dum Francio entreprenis sian kampanjon de épuration légale (leĝa purigo) en sia okupita zono, la francaj militaŭtoritatoj determinis, ke Heidegger estu malpermesita instrui aŭ partopreni en ajna universitata aktiveco pro sia asocio kun la Nazia Partio.[34] La procezo por sennaziigo kontraŭ Heidegger pluis ĝis Marto 1949 kiam li finfine estis deklarita Mitläufer (nome la dua plej malalta el kvin kategorioj de "krimigo" pro asocio kun la Nazia reĝimo). Oni ne proponis punojn kontraŭ li.[35] Tio malfermis la vojon por lia reakcepto en la instruado en la Frajburga Universitato en la vintra semestro de 1950–51.[35] Li ricevis garantion por emeritiĝo kaj poste li instruis regule el 1951 ĝis 1958, kaj pro invito ĝis 1967.

Morto[redakti | redakti fonton]

Tombo de Heidegger en Meßkirch

Heidegger mortis la 26an de Majo 1976 en Meßkirch[36]:1 kaj estis entombigita en la tombejo de Meßkirch.[37]

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Krom lia rilato al fenomenologio, Heidegger estas konsiderata grava por la idearo de ekzistadismo, malkonstruismo, kaj postmodernismo. Li provis reorienti okcidentan filozofion for de metafizikaj kaj epistemologiaj demandoj, kaj al ontologiaj demandoj - do demandoj, kiuj koncernas la signifon de esteco, aŭ kion signifas "esti".

Martin Heidegger fariĝis ano de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (la Nazia Partio, gvidata de Hitler) kaj ludis gravan rolon en la naziigo de la universitato en Freiburg. La postinfluo de lia filozofio sur tiujn de politike maldekstraj filozofoj kiaj Sartre kaj Derrida kaj sur ties nuntempajn adeptojn estas interesa (ŝajn-)kontraŭdiro.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉaledo de Heidegger inter aliaj en Todtnauberg.

Heidegger edziĝis al Elfride Petri la 21an de Marto 1917,[38] en katolika ceremonio prezidita de sia amiko Engelbert Krebs, kaj unu semajnon poste en protestanta ceremonio kun ĉeesto de ŝiaj gepatroj. Ili unua filo, Jörg, naskiĝis en 1919.[39]:159 Elfride poste naskis sian filon Hermann en Aŭgusto 1920. Heidegger eksciis, ke li ne estas la biologia patro de Hermann, sed edukis lin kvazaŭ li estus lia propra filo. La biologia patro de Hermann, kiu iĝis baptopatro de sia proprra filo, estis amiko kaj kuracisto de la familio nome Friedel Caesar. Hermann konis tion kiam li estis 14-jaraĝa;[40] Hermann iĝis historiisto kaj poste servis kiel testamenta administranto de la lastaj voloj de Heidegger.[41] Hermann Heidegger mortis la 13an de Januaro 2020.[42]

Heidegger pasigis multan tempon ĉe sia feridomo en Todtnauberg, vilaĝo de municipo Todtnau, borde de la Nigra Arbaro.[43] Li konsideris la apartecon havigita de la arbaro kiel la plej taŭga medio en kiu engaĝiĝi en filozofia pensaro.[44] Li estis sperta gustumanto de vinoj, entuziasma piediranto kaj lerta skiisto; li gvidis seminarojn supren en la montaro kaj poste revenis skie malsupren kun siaj studentoj.[45]

Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, li renkontiĝis kun Bernhard Welte, nome katolika pastro, profesoro de la Universitato de Freiburg kaj iama korespondanto lia. La preciza naturo de ilia konversacio ne estas konata, sed ja oni konas, ke ĝi inkludis babiladon de la rilato de Heidegger kun la Katolika Eklezio kaj posta kristana entombigo en kiu la pastro prezidis.[46][47][48]:10

Amaferoj[redakti | redakti fonton]

Heidegger havis kvar-jaran amaferon kun Hannah Arendt kaj jardekojn longan amaferon kun Elisabeth Blochmann, ambaŭ siaj studentoj. Arendt estis juda, kaj Blochmann havis unu judan patron, kio faris ŝin celo de severa persekutado fare de naziaj aŭtoritatoj.

La 35-jaraĝa Heidegger,[49] kiu estis jam edzo kaj havis du filojn, komencis longan amaferan rilaton kun la 17-jaraĝa Arendt,[50] [51] kiu poste devis fronti kritikojn pro tio kaj pro la apogo de Heidegger al la Nazia Partio post lia elekto kiel rektoro de la Universitato de Freiburg en 1933. Ili interkonsentis teni la detalojn de la rilato sekrete, konservante iliajn leterojn, sed tenante ilin neatingeblaj.[52] Tiu rilato ne estis konata ĝis la biografio de Elisabeth Young-Bruehl pri Arendt aperis en 1982. En la momento de ties publikigo, Arendt kaj Heidegger estis jam mortintaj kaj la edzino de Heidegger, Elfride (1893–1992), estis ankoraŭ viva. La afero ne estis bone konata ĝis 1995, kiam Elzbieta Ettinger sukcesis havi aliron al la sigelita korespondadon.[53]

Probable oni povas diri, ke post tiu kun Hannah Arendt, Blochmann havis unu el la plej gravaj ekstergeedzaj amaferoj kun Heidegger (kiel oni konas ekde 2005, Heidegger havis specon de malferma geeedzeco kaj lia edzino Elfriede kaj sciis pri liaj amaferoj kaj havis sian propran). Elfriede Heidegger kaj Elisabeth Blochmann estis amikinoj kaj iamaj klaskolegoj. La historio estas bone dokumentata en la eldono de 1989 de iliaj leteroj, starte en 1918.[54] La leteroj de Heidegger al lia edzino enhavas informaron pri kelkaj aliaj liaj amaferoj.[41] Li helpis Blochmann elmigri el Germanio antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito kaj pluigis siajn kontaktojn kun ambaŭ el ili post la milito.[55]

Influoj[redakti | redakti fonton]

Heidegger influis multajn aliajn ĉefajn filozofojn kaj siajn proprajn studentojn, ekzemple Hans-Georg Gadamer, Hans Jonas, Emmanuel Levinas, Hannah Arendt, Leo Strauss, Xavier Zubiri, Karl Löwith, Maurice Merleau-Ponty, Jean-Paul Sartre, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-Luc Nancy kaj Philippe Lacoue Labarthe.

Li havis decidan influon sur postmodernismo. Derrida prenis de li la koncepton de dekonstruo (destruktion). Lacan prenis de Heidegger la bezonon de la terapiisto respekti la nevortajn partojn de la paciento. Michel Foucault prenis de Heidegger la ligon inter vortoj kaj aferoj kaj la ordo de la aferoj. Lyotard prenis de li la kritikon de la grandaj marativoj.

Historiisto Gertrude Himmelfarb, en ŝia verko On Looking Into the Abyss: Untimely Thoughts on Culture and Society (Pri rigardado en la abismon: malkonvenaj pensoj pri kulturo kaj socio), akre kritikis la tendencon de postmodernismaj pensuloj admiri Heidegger: kaj ĉar li "vendis sian animon al la nazia diablo" kaj perfidis siajn amikojn kaj sian propran filozofion, kaj pro la malabundeco kaj supraĵeco de liaj ideoj kiuj estas prezentitaj, laŭ ŝia opinio, en peza kaj kompleksa lingvaĵo kiu kovras super la ĉarlatanismo de Heidegger .

Sed Heidegger ne nur influis, sed ankaŭ estis influita de diversaj, kaj foje neatenditaj, fontoj. Kune kun la klara influo de Aristotelo kaj Husserl, lia postdoktoriĝa tezo "Pri la Kategorioj kaj signifoj de Duns Scotus" traktis mezepokaj filozofiaj disputoj kiuj temigis la distingon inter "ekzisto" kaj "esenco". Tiuj ĉi debataj disputoj, kiuj okazis laŭlonge de la Mezepoko, kaj ĉe la islama filozofio, kaj ĉe la skolastikismo, kaj kiuj konstatis, ke Dio estas la sola ento, kies ekzisto kaj esenco estas en identeco, estis fakte la deirpunkto kaj inspiro por la filozofia demando "Kio estas kaj signifas esti?" kaj por la verkado de "Esto kaj Tempo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esto kaj tempo (germane 'Sein und Zeit', 1927)
  • Tempo kaj esto (germane 'Zeit und Seit', 1962)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sheehan, Thomas. (31a de Decembro 2011) Heidegger: The Man and the Thinker. Transaction Publishers. ISBN 9781412815376.
  2. Hermann Philipse, Heidegger's Philosophy of Being p. 173, Notes to Chapter One, Martin Heidegger, Supplements, trans. John Van Buren p. 183.
  3. Die Lehre vom Urteil im Psychologismus. Ein kritisch-theoretischer Beitrag zur Logik [La doktrino de juĝo en psikologiismo: kritik-teoria kontribuo al Logiko] (1914). Source: Annemarie Gethmann-Siefert, "Martin Heidegger", Theologische Realenzyklopädie, XIV, 1982, p. 562. Nune lia disertacio estas inkludita en: M. Heidegger, Frühe Schriften, Frankfurt-am-Main: Vittorio Klostermann, 1993.
  4. Joseph J. Kockelmans, Phenomenology and the Natural Sciences: Essays and Translations, Northwestern University Press, 1970, p. 145.
  5. Notu, tamen, ke poste oni malkovris, ke unu el la du ĉefaj fontoj uzitaj de Heidegger ne estis Skoto, sed Tomaso de Erfurto. Tial la habilitiga disertacio de Heidegger de 1916, nome Die Kategorien- und Bedeutungslehre des Duns Scotus [La doktrino de kategorioj de Duns Skoto kaj ties signifo], devus esti titolita, Die Kategorienlehre des Duns Scotus und die Bedeutungslehre des Thomas von Erfurt. Fonto: Stanford Encyclopedia of Philosophy: "Thomas Erfurt".
  6. Sebastian Luft (eld.), The Neo-Kantian Reader, Routledge 2015, p. 461.
  7. Francesco Alfieri, The Presence of Duns Scotus in the Thought of Edith Stein: The Question of Individuality, Springer, 2015, p. 6.
  8. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz. "Heidegger, Martin – Internet Encyclopedia of Philosophy". www.iep.utm.edu.
  9. Wheeler, Michael. (9a de Decembro, 2018) Martin Heidegger. Metaphysics Research Lab, Stanford University.
  10. Woodson, 2018, p. 60
  11. Woodson, 2018, p. 94-95
  12. Michalski, M., trad. J. Findling, "Hermeneutic Phenomenology as Philology", en Gross, D. M., & Kemmann, A., eld., Heidegger and Rhetoric (Albany, NY: SUNY Press, 2005), p. 65.
  13. Gethmann-Siefert, 1982, p. 563
  14. “Martin Heidegger”, Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  15. Wolin, Richard. (2015) Heidegger's Children: Hannah Arendt, Karl Löwith, Hans Jonas, and Herbert Marcuse. Princeton University Press. ISBN 9780691168616.
  16. (Aŭgusto 2008) Heidegger's Jewish Followers: Essays on Hannah Arendt, Leo Strauss, Hans Jonas, and Emmanuel Levinas. Duquesne University Press. ISBN 978-0820704128.
  17. Karl Rahner, Internet Encyclopedia of Philosophy
  18. Woodson, 2018, p. 123-141
  19. Steinfels, Peter, "Emmanuel Levinas, 90, French Ethical Philosopher", The New York Times, 27a de Decembro 1995.
  20. Caring for the Soul in a Postmodern Age, p. 32
  21. Charles Bambach, Heidegger's Roots (Cornell University Press, 2003, page 82)
  22. Hemming, Laurence. (2013) “7”, Heidegger and Marx : a productive dialogue over the language of humanism. Evanston, Ill: Northwestern University Press. ISBN 978-0810128750.
  23. Farin, Ingo. (2016) Reading Heidegger's "Black notebooks 1931--1941. Cambridge, Massachusetts London, England: The MIT Press. ISBN 978-0262034012.
  24. Reading Heidegger's Black Notebooks 1931–1941. MIT Press. 19a de Februaro 2016. ISBN 9780262034012. Kolekto de eseoj de fakuloj pri Heidegger, eldonita de Ingo Farin kaj Jeff Malpas.
  25. Sharpe, Matthew (2a de Oktobro 2018). "On Reading Heidegger—After the "Heidegger Case"?". Critical Horizons. 19 (4): 334–360. doi:10.1080/14409917.2018.1520514. ISSN 1440-9917. S2CID 149832726.
  26. Evans, Richard J.. (2005) The Coming of the Third Reich. Penguin Books, p. 419–422. ISBN 978-0143034698.
  27. 27,0 27,1 Young, Julian. (1998) Heidegger, Philosophy, Nazism. Cambridge University Press. ISBN 978-0521644945.
  28. Martin Heidegger (interview 1966). Martin Heidegger - Der Spiegel Interview 1966 (anglalingva traduko) (germane).
  29. Heidegger, Martin. (1991) Nietzsche, David Farrell Krell, Joan Stambaugh. ISBN 0-06-063841-9. OCLC 22492313.
  30. Inwood, Michael, "Martin Heidegger: the philosopher who fell for Hitler", The Independent, 12 April 2014.
  31. Michael Inwood. "Martin Heidegger: the philosopher who fell for Hitler".
  32. Assheuer, Thomas, "Das vergiftete Erbe", 21a de Marto 2014. (germane)
  33. di Cesare, Donatella. (2018) Heidegger and the Jews : the Black notebooks. Cambridge, UK Medford, MA: Polity. ISBN 9781509503834.
  34. Provisional ruling October 5, 1946; final ruling December 28, 1946; Hugo Ott, Martin Heidegger: A Political Life, (Harper Collins, 1993, paĝo 348)
  35. 35,0 35,1 Rüdiger Safranski, Martin Heidegger: Between Good and Evil (Harvard University Press, 1998, paĝo 373)
  36. . Martin Heidegger, a Philosopher Who Affected Many Fields, Dies. The New York Times (27a de Majo, 1976).
  37. Safranski, Rüdiger. (9a de Decembro, 1999) Martin Heidegger: Between Good and Evil. Harvard University Press. ISBN 9780674387102.
  38. Heidegger, Martin. (2007) Becoming Heidegger: on the trail of his early occasional writings, 1910–1927. Evanston, Ill: Northwestern University Press. ISBN 978-0810123038.
  39. Schalow, F. (2019), Historical Dictionary of Heidegger's Philosophy (3rd ed.), Lanham, Maryland: Rowman & Littlefield, p. 159, (ISBN 9781538124369), https://books.google.com/books?id=nJ27DwAAQBAJ&pg=PA159 
  40. Letters to his Wife: 1915 – 1970 (11a de Decembro 2009).
  41. 41,0 41,1 "Es ist wieder da", 30a de Januaro 2014.
  42. Schulte, Bettina (20a de Januaro 2020), Der Nachlassverwalter des Philosophen: Hermann Heidegger ist tot, Badische Zeitung, https://www.badische-zeitung.de/der-nachlassverwalter-des-philosophen-hermann-heidegger-ist-tot--181850448.html 
  43. Sharr, A., Heidegger's Hut (Cambridge, MA: MIT Press), 2006.
  44. Being There, artikolo de Spring 2007 pri la feritempoj en arbarĉaledo de Heidegger por la gazeto Cabinet.
  45. Fiske, Edward B. (27a de Majo 1976). "Martin Heidegger, a Philosopher Who Affected Many Fields, Dies". The New York Times. p. 1.
  46. Emad, Parvis. (2006) "Martin Heidegger – Bernhard Welte Correspondence Seen in the Context of Heidegger's Thought". Heidegger Studies. 22: 197–207. Philosophy Documentation Center website
  47. (2007) “Some considerations about the correspondence between Martin Heidegger and Bernhard Welte”, Revista de Filosofía 63, p. 157–169. doi:10.4067/S0718-43602007000100012. 
  48. Sean McGrath, S. J., Heidegger; A (Very) Critical Introduction (Grand Rapids: William B. Eerdmans Publishing Company, 2008), p. 10.
  49. Grunenberg 2017.
  50. The Love Letters of Hannah Arendt and Martin Heidegger, Open Culture 10a de Majo 2017
  51. Young-Bruehl 2004, p. 47.
  52. Young-Bruehl 2004, p. 50.
  53. Kohler 1996.
  54. Joachim W. Storck, eld. Marbach am Neckar: Deutsches Literatur-Archiv, 1989, 2a eld. 1990.
  55. Martin Heidegger / Elisabeth Blochmann. Briefwechsel 1918–1969.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pri Esto kaj tempo[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Víctor Farías, Heidegger and Nazism, eld. de Joseph Margolis kaj Tom Rockmore
  • Hugo Ott, Martin Heidegger: A Political Life
  • Otto Pöggeler, Martin Heidegger's Path of Thinking, trad. de D. Magurshak kaj S. Barber, Humanities Press, 1987.
  • Rüdiger Safranski, Martin Heidegger: Between Good and Evil
  • John van Buren, The Young Heidegger: Rumor of the Hidden King

Politics and Nazism[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Bourdieu, The Political Ontology of Martin Heidegger
  • Miguel de Beistegui, Heidegger and the Political: Dystopias
  • Jacques Derrida, Of Spirit: Heidegger and the Question
  • Víctor Farías, Heidegger and Nazism, Philadelphia, Temple University Press, 1989.
  • Emmanuel Faye, Heidegger, l'introduction du nazisme dans la philosophie : autour des séminaires inédits de 1933–1935, Paris, Albin Michel, 2005. (ISBN 2-226-14252-5) in French language
  • Emmanuel Faye, Heidegger. The Introduction of Nazism into Philosophy in Light of the Unpublished Seminars of 1933–1935, Tradukita de Michael B. Smith, enkonduko de Tom Rockmore, Yale University Press, 2009, 436 p. Foreword Award: Book of the year 2009 for Philosophy.
  • Annemarie Gethmann-Siefert & Otto Pöggeler (eld.), Heidegger und die praktische Philosophie, Frankfurt a. M., Suhrkamp, 1989. in German language
  • Dominique Janicaud, The Shadow of That Thought
  • W.J. Korab-Karpowicz, "Heidegger's Hidden Path: From Philosophy to Politics", Review of Metaphysics, 61 (2007)
  • Philippe Lacoue-Labarthe, "Transcendence Ends in Politics", en Typography: Mimesis, Philosophy, Politics
  • Philippe Lacoue-Labarthe, Heidegger, Art, and Politics: The Fiction of the Political
  • George Leaman, Heidegger im Kontext: Gesamtüberblick zum NS-Engagement der Universitätsphilosophen, Argument Verlag, Hamburg, 1993. (ISBN 9783886192052)
  • Karl Löwith, Martin Heidegger and European Nihilism
  • Karl Löwith, Heidegger's Existentialism
  • Jean-François Lyotard, Heidegger and "the Jews"
  • Hugo Ott, Heidegger. A Political Life.
  • Günther Neske & Emil Kettering (eds.), Martin Heidegger and National Socialism: Questions and Answers
  • Political Texts – Rectoral Addresses
  • Guillaume Payen, Martin Heidegger. Catholicisme, révolution, nazisme, Perrin, 2016 (in French)
  • Tom Rockmore kaj Joseph Margolis (eld.), The Heidegger Case
  • Daniel Ross, Heidegger and the Question of the Political
  • Hans Sluga, Heidegger's Crisis: Philosophy and Politics in Nazi Germany
  • Iain Thomson, Heidegger on Ontotheology: Technology and the Politics of Education
  • Dana Villa, Arendt and Heidegger: the Fate of the Political
  • Richard Wolin (eld.), The Heidegger Controversy (ISBN 0-262-23166-2).
  • Julian Young, Heidegger, Philosophy, Nazism