Paul Tillich
Paul Johannes TILLICH (naskiĝis la 20-an de aŭgusto, 1886, mortis la 22-an de oktobro, 1965) estis German-Usona teologo kaj Kristana ekzistencialista filozofo. Li estis unu el la plej influaj Protestantaj teologoj de la 20-a jarcento.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tillich naskiĝis en Starzeddel (en nuntempa Pollando) kaj studis ĉe pluraj Germanaj universitatoj - tiuj de Berlino, Tübingen, Halle, kaj Breslau - antaŭ ol obteni diplomon. Poste, en 1912, li iĝis pastron de la Luterana eklezio, kaj baldaŭ komencis karieron kiel profesoro. Krom iu tempo kiel kapelano en la Germana armeo dum la Unua mondmilito, li instruis ĉe pluraj universitatoj en Germanio dum la sekvaj du jardekoj. Li instruis pri teologio ĉe la universitatoj de Berlino, Marburg, Dresdeno, kaj Lepsiko, kaj pri filozofio ĉe Frankfurto. Sed pro lia opozicio kontraŭ la Nazioj li maldungiĝis en 1933. Pro tio, li akceptis inviton de Reinhold Niebuhr instrui ĉe la Unuiĝo Teologia Seminario en Novjorko, Usono. Li migris tien poste dum tiu jaro, kaj iĝis Usona civitano en 1940.
Tillich gajnis sian reputacion ĉe la Unuiĝo Teologia Seminario, eldonanta serion de libroj kiu priskribas sintezon de Protestanta Kristana teologio kaj ekzistencialista filozofio, ankaŭ uzante reserĉon pri psikologio. Inter 1952 kaj 1954, Tillich donis la "Gifford prelegojn" ĉe la Universitato de Aberdeen, kiuj iĝis la tri-voluman Sistema Teologio. Libro eldonita en 1952, La Kuraĝo Esti, estis populara eĉ ekster filozofiaj kaj religiaj rondoj. Ĉi tiuj verkoj rezultigis prestiĝan asignon ĉe Universitato Harvard en 1954, kie li skribis Dinamoko de Fido (1957). Li ankaŭ faris gravajn kontribuojn al moderna penso pri la ideo de "justa milito." En 1962, li moviĝis al la Universitato de Ĉikago, kie li laboris ĝis lia morto en 1965. Liaj cindroj entombiĝis en la Paul Tillich Parko en New Harmony, Indianao.
Teologio
[redakti | redakti fonton]La teologio de Tillich estas tre sistema. Li provis akordigi kulturon kaj fidon por ke "fido ne devas esti malakceptebla al nuntempa kulturo kaj nuntempa kulturo ne devas esti malakceptebla al fido." Sekve, lia teologio estas apologetika, provante fari teologiajn respondojn kiuj estas aplikeblaj al ordinara vivo. Ĉi-fakto kontribuis al lia populareco pro liaj verkoj estas komprenebla por laikaj legantoj.
Tillich komprenis revelacion kiel la fonto de religio. Li provis akordigi revelacion kaj racion per diri ke revelacio neniam kontraŭas rezonon (akorde kun Tomaso de Akvino kiu diris ke fido estas elstare racia), sed ambaŭ aspektoj de la homa sperto estas komplementaj.
Metafizike, Tillich estas forte ekzistencialista, fokusante al la naturo de estado. Nenieco estas grava temo en ekzistencialista filozofio, kaj Tillich uzis ĉi tiun koncepton por reaserti estadon mem. Li rezonis ke anksieco de ne-estado (ekzistencialista angoro) estas neeskapebla en la sperto de estado. Homoj timas siajn ne-estadon, siajn mortojn. Sekvante la ideojn de Søren Kierkegaard kaj Sigmund Freud, Tillich diras ke dum niaj plej introspektaj momentoj ni alfrontas la teruron de nia propra nenieco. Ni vidas nian mortontecon, ke ni estas limigitaj estaĵoj. Tillich konkludas ke radikale limigitaj estaĵoj ne povas esti daŭrigata aŭ kaŭzata de alia limigita estaĵo. Tio, kio povas daŭrigi estaĵojn estas estado mem, aŭ la "grundo de estado." Ĉi tiu estas Dio. "Dio ne ekzistas Li estas estado mem, preter esenco kaj ekzistado. Do, argumenti ke Dio ekzistas, estas fornegi lin." Por Tillich, ni ne povas pensi pri Dio kiel iu estaĵo kiu ekzistas en tempo kaj spaco, aŭ kiu havas iun ajn specifan kvaliton, ĉar tio limas lin.