Martin Heidegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Martin Heidegger
Heidegger 2 (1960).jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1889 (1889-09-26)
en Meßkirch
Morto 26-an de majo 1976 (1976-05-26) (86-jara)
en Freiburg
Tombo Meßkirch
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Subskribo Martin Heidegger
Familio
Frat(in)o Fritz Heidegger
Edz(in)o Elfride Heidegger
Infano Hermann Heidegger
Profesio
Profesio filozofo • poeto • universitata profesoro
Verkoj Esto kaj tempo
Letero pri Humanismo
v  d  r
Information icon.svg


Knaba hejmo de Heidegger en Meßkirch.
Tombo de Heidegger en Meßkirch

Martin HEIDEGGER [martin HAJdeger] (naskiĝis la 26-an de septembro 1889, mortis la 26-an de majo 1976 en Freiburg) estis germana filozofo. Lia ĉefverko Sein und Zeit (Esto kaj tempo), aperinta en 1927, influis multajn aliajn filozofojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la Universitato de Freiburg sub Edmund Husserl, la fondinto de la fenomenologio, kaj tie fariĝis profesoro en 1928. Li influis multajn aliajn ĉefajn filozofojn kaj siajn proprajn studentojn, ekzemple Hans-Georg Gadamer, Hans Jonas, Emmanuel Levinas, Hannah Arendt, Leo Strauss, Xavier Zubiri, Karl Löwith, Maurice Merleau-Ponty, Jean-Paul Sartre, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-Luc Nancy kaj Philippe Lacoue Labarthe. Krom lia rilato al fenomenologio, Heidegger estas konsiderata grava por la idearo de ekzistadismo, malkonstruismo, kaj postmodernismo. Li provis reorienti okcidentan filozofion for de metefizikaj kaj epistemologiaj demandoj, kaj al ontologiaj demandoj - do demandoj, kiuj koncernas la signifon de esteco, aŭ kion signifas "esti".

Martin Heidegger fariĝis ano de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (la Nazia Partio, gvidata de Hitler) kaj ludis gravan rolon en la naziigo de la universitato en Freiburg. La postinfluo de lia filozofio sur tiujn de politike maldrekstraj filozofoj kiaj Sartre kaj Derrida kaj sur ties nuntempajn adeptojn estas interesa (ŝajn-)kontraŭdiro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]