Skolastikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tomaso de Akvino

De la latina scholasticus, kio signifis kaj instruisto kaj lernanto.

La filozofia, teologia, kaj scienca spekulativado de la eŭropa Mezepoko ĉirkaŭ de la 6-a jarcento ĝis la 14-a. Ĝia ĉefa studobjekto estis la rilato(j) inter la Dia revelacio kaj la scienco larĝasence. Sekve oni pravus pritrakti, krom la "latina" skolastikismo, pri bizanca skolastikismo kaj eĉ pri araba skolastikismo (rilato inter la filozofia-scienca kulturo kaj Korano).

En Eŭropo la skolastikistoj precipe prizorgis filozofion kaj teologion. La aŭgustena disigo de sapientia (la kono pri Dio kaj la spiritaj substancoj) kaj scientia (la mondaj konoj) estis superata post la alveno al Okcidento de la verkoj de Aristotelo. De ili devenis nova ideo pri la scienco kiel racia procedo, rigore dedukta, de kio sekvas konkludo universa kaj necesa. La grandaj skolastikistoj – Alberto la Granda, Tomaso de Akvino, Dunso la Skota – asertis ke eĉ teologio estas scienco (en la aristotela senco, ne la moderna senco kie scienco estas afero de eksperimentoj, ktp).