Hans-Georg Gadamer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hans-Georg Gadamer
Hans Gadamer.png
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de februaro 1900 (1900-02-11)
en Marburg
Morto 13-an de marto 2002 (2002-03-13) (102-jara)
en Heidelberg
Tombo Heidelberg
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de VroclavoUniversitato de Marburg
Profesio filozofo, universitata profesoro
Lingvoj germana lingvo
Verkaro Vero kaj Metodo
Familianoj
Patro Johannes Gadamer
v  d  r
Information icon.svg


Hans-Georg Gadamer (2000)

Hans-Georg Gadamer (11-a de februaro 1900, Marburg13-a de marto 2002, Heidelberg) estis germana filozofo. Per lia ĉefverko Wahrheit und Methode (Vero kaj metodo), aperinta en 1960, li fondis la filozofian hermeneŭtikon.

Esenco de lia filozofio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Gadamer ĉiu kompreno – kaj de tekstoj kaj de netekstoj – dependas de la lingveco de la esto antaŭ la horizonto de la tempo. (Esto kaj tempo estas uzataj kiel terminoj laŭ la fenomelogia tradicio de Martin Heidegger.) Tial la komprenanto bezonas mensan malfermecon, konscion pri propraj antaŭjuĝoj kaj pretecon al honesta dialogo aŭ konsiderado. Tiun tre ĝeneralan ideon de la hermeneŭtiko Gadamer esprimis per unu tipa frazo por diskutantoj: "La alia povus pravi."