Metilenbluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Metilenbluo
Methylene blue.svg
Methylene-blue-ox-3D-vdW.png
Methylene blue sample.jpg
Alternativa(j) nomo(j)
Klorido de bis-
(dimetilamino)-3,7 fenazationo
  • Klorido de metiltionino
  • Svisa bluo
  • Aizena metilenbluo
Kemia formulo C16H18ClN3S
PubChem-kodo 6099
ChemSpider kodo 5874
CAS-numero-kodo 61-73-4
Fizikaj proprecoj
Aspekto malhelverdaj kristaloj aŭ
polvo kun malforta odoro
Molmaso 319.85 g mol−1
Smiles CN(C)c1ccc2c(c1)sc-3cc
(=[N+](C)C)ccc3n2. [Cl-]
Denseco 1.757 g/cm3 (likva)
Refrakta indico  1,4720
Fandopunkto 100-110 °C
Bolpunkto 180 °C (~453 K)
(kun malkomponiĝo)
Solvebleco Akvo:43.6 mg/L at 25 °C
Mortiga dozo (LD50) 1180 mg/kg
Ekflama temperaturo 190 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H302, H332, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P271, P280, P301, P303+361+353, P304+340, P308+311, P312, P312, P330, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metilenbluo estas aromata heterocikla kombinaĵo, malhele verda solido, solvebla en akvo, estigante bluan solvaĵon, senodoran, kun kemia formulo C16H18ClN3S kaj mola maso 319,85 g/mol. La metilenbluo uzatas kiel bakteriloga kolorigilo kaj kiel hidrogenogenera indikilo. Ĝi estas vaste uzata en la plej diversaj kampoj tiel kiel biologiaj kaj kemiaj. Metilenbluo estas medikamento blukolora, vendata en ordinaraj farmacioj.

Ĝi estas uzata kiel antidoto indikita al pacientoj kiuj prezentas simptomojn pri hipoksio, mensaj perturboj, takikardio, dispneo, toraksa doloro kaj kazoj de venenado kontraŭ la neŭrotoksino ifosfamido[3]. Oni ne devas konfuzi la metilenbluon kun la "metilbluo" (C37H27N3Na2O9S3) kiu estas alia histologa kolorigilo, nek kun la "nova metilenbluo" (C18H22N3S:SCl ZnCl2), nek kun la variaĵoj de la metilpupuro (C24H28N3Cl), ofte uzataj kiel pH indikiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Metilenbluo posedas longan uzohistorion en la kampoj histologiaj kaj mikrobiologiaj. Kvankam ĝi estas produktata en diversaj gradoj, tiu uzata por biologiaj eksperimentoj estas la "metilenblua klorido". Alia salo same disponeblas, nome, la "metilenblua tiocianato" uzata kiel redoksa indikilo en laktotestoj kaj ne devas uziĝi kiel biologia makulilo por bakteri-identigoj.

Metilenbluo estis unue preparita en 1876 de la germana kemiisto Henriko Karo (1834- 1910). En la "Listo de la Esencaj Medikamentoj" publikigita de la Monda Organizaĵo pri Sano ĝi enviciĝas kiel unu el la plej gravaj kuraciloj necesaj por la baza sansistemo.

Metilenbluo estis unue priskribita kiel la "unua tute sinteza drogo uzata en medicino". Ĝia uzo en la malari-traktado estis disvolvita de la bakteriologoj "Paul Guttmann" (1834-1893) kaj Paul Ehrlich (1854-1915), en 1891[4]. Komence Ehrlich provis uzi la metilenbluon kiel kontraŭdolorilon, tamen, en 1899, iu kuracisto ĝenova, Pietro Bodoni[5], publikigis raporton pri la sedativaj efikoj de la metilenbluo en la pluraj formoj de psikozo[6]. La blua tinkturo ŝajne kvietigis la pacientojn, kaj Bodoni, kune kun liaj sekvantoj, komencis uzi ĝin en la respektivaj menshospitaloj.

Dum tiu periodo antaŭ la unua mondmilito, esploristoj kiel Ehrlich kredis ke la drogoj kaj la tinkturoj havis la saman rolon, en la kolorigado de la patogenoj kun la eblo damaĝi ilin. Metilenbluo plu estis uzata dum la dua mondmilito, tamen la soldatoj laŭŝajne ne ŝatis ĝin. Malgraŭ tio, la uzo de la drogo en la malari-traktado antaŭnelonge reviviĝis. La blua urino uzatis por observado de la psikiatraj pacientoj rilate al la uzo de la medikamento. Do, ekde 1890 ĝis la nunaj tagoj, la intereso pri antidepresivaj drogoj kaj aliaj psikotropaj efektoj estis ĉiam kreskanta, kaj ĝi iĝis la ĉefa komponaĵo pri la esploro kiu rezultis en la malkovro de la "klorpromazino"[7], unuafoje sintezita de la kuracisto Henri Laborit (1914-1995)[8].

Metilenbluo estas ia unuamina oksidaza inhibanto[9], kaj kiam injekitata intravejne en dozoj pli altaj ol 5 mg/kg, kapablas precipiti seriozan serotoninan toksecon, konatan kiel serotonina sindromo, kiam kombinita kun ajna selektiva inhibanto pri serotonina rekapto[10] aŭ alia inhibanto je serotonina rekapto tiel kiel duloksetino[11], sibutramino[12], venlafaksino[13], klomipramino[14] aŭ imipramino[15]. Metilenbluo kaŭzas hemolizan anemion[16] en portantoj de G6PD[17] enzima deficienco.

Preparado[redakti | redakti fonton]

La metilena bluo estas preparata per traktado de la dumetila-4-fenilenadiamino kun hidrogena sulfido dissolvita en hidrogena klorido, sekvata de oksidado kun "fera (III) klorido". Laŭ la ekvacio:

Preparado de metilenbluo

Medicinaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Metilena bluo estas komponaĵo de ofte priskribita urina sendolorigilo, anti-infekciaĵo kaj anti-spasmaĵo konata kiel "Prosed", ia drogokombinaĵo kiu same enhavas "salikilatan acidon", "benzoatan acidon" kaj hiosciaminan sulfaton[18]

Kombinaĵo kun lumo[redakti | redakti fonton]

La metilenbluo en kunaĵo kun lumo ofte uzatas en la traktado de rezistaj skvamaj psoriazoj, Aidoso asociita al "Sarkomo de Kapozo"[19], "Orientonila viruso", kaj en la malaktivigo de la "staphylococcus aureus", HIV -1 hepatito, anasa hepatito B[20], "adenovirusaj vektoroj", kaj hepatito C[21]. La fenotiazinaj tinkturoj kaj lumo antaŭlonge konatas pro ties virucidaj proprecoj de pli ol 80 jaroj. En kelkaj cirkonstancoj, la kombinado povas damaĝi la DNA-on kaj kaŭzi kanceron.

Meta-hemoglobinemio[redakti | redakti fonton]

Dum multaj raportoj rakontas ke la metilenbluo posedas oksidigajn proprecojn, ĝiaj efikoj kiel oksidiga agento okazas nur en tre altaj dozoj[22]. En farmakologiaj dozoj ĝi posedas reduktigajn proprecojn. Dank'al al tiu proprecoj la metilenbluo uzatas kiel medikamento en la traktado pri meta-hemoglobinemio[23]. Ĉi-malsano povas aperi el ingestado de certaj farmaciaj toksinoj aŭ faboj[24]. Normale, la meta-hemoglobino[25] estas ree reduktita al hemoglobino pere de la metemoglobinaj reduktazaj enzimoj NADH- aŭ NADPH-dependaj.

Kiam grandaj kvantoj da meta-hemoglobino okazas sekve al toksinoj, la meta-hemoglobinaj reduktazoj estas tute detruitaj. Metilena bluo, kiam injektita intravejne kiel antidoto, estas unue reduktita al la blua leŭkometileno[26], kiu sekve reduktas la grupon heman de la meta-hemoglobino al hemoglobino. Metilenbluo povas redukti la duonvivon de la meta-hemoglobino el horoj al minutoj. Tamen, en pli altaj dozoj, lal metilenbluo induktas al meta- hemoglobinemio, inversigante la procezon.

Metilenbluo same blokas la akumulon da unucikla gvanozina unufosfato per inhibado de la gvanilata ciklaza enzimo: ĉi-reakcio rezultas en reduktita respondo de la sangovazoj al la GMP-dependaj vazodilatantoj samkiel "nitrata oksido" aŭ karbona monooksido. Medicinaj ekipoj pri korkirurgioj opinias tion tre utila rilate al traktado de ekstreme malalta sangopremo, kiu eble okazas dum korkirurgioj bezonantaj artefaritan aorto- koran ponton. Similaj uzoj okazas en la traktado de hipotensio asociita al superregantaj infekcioj aŭ sepsoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigma Aldrich
  2. Pro Lab
  3. Advances in Cyclophosphamide Research and Application: 2012 Edition ...
  4. Travelers' Malaria, Patricia Schlagenhauf-Lawlor
  5. New Strategies Combating Bacterial Infection, Iqbal Ahmad, Farrukh Aqil
  6. La Reppublica
  7. NCBI Resources
  8. Chemical & Engineering News
  9. La unuaminaj oksidazaj inhibantoj are kemiaj substancoj kiuj inhibas la aktivecon de la unuamina oksidaza enzima familio. Tiuj medikamentoj posedas longan uzohistorion kiel kemiaĵoj preskribitaj por la traktado de la deprimo.
  10. Drugs.com
  11. Medicine.net
  12. Medicine.net
  13. Medline Plus
  14. Medline Plus
  15. Drugs.com
  16. Hemoliza anemio: aŭ favismo estas tipo de anemio pro hemolizo au nenormala kolapso de la ruĝaj sangoĉeloj.
  17. G6PD aŭ Glukoza-6-fosfata malhidrogenazo estas enzimo, ĉeestanta en ĉiuj organismoj, kiu provizas ĉelojn de NADPH kaj pentozoj por la sintezo de la nukleataj acidoj.
  18. Drugs.com
  19. Universitato de Kalifornio
  20. NCBI Resources
  21. MedlinePlus
  22. Toxicology Handbook, Lindsay Murray, Mark Little, Ovidiu Pascu, Kerry Anne Hoggett
  23. American Journal of Therapeutics
  24. Manual of Clinical Hematology, Joseph Mazza
  25. Principles Of Clinical Toxicology, Third Edition, Thomas A Gossel
  26. Leŭkometinbluo (kiu estas senkolora) estas la reduktita formo de la metilenbluo (kiu estas blukolora).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]