Vikipedio:Provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Francisko la 1-a

Li vivis de 1494 ĝis 1547. Lia patro, grafo de Angoulême, mortis en 1496. Tiel la 2-jaraĝa infano fariĝis grafo. En 1498 la reĝo Ludoviko la 12-a, kiu ne havis virajn infanojn, venigis lin al la kortego en Amboise kaj unu jaron poste faris lin grafo de Valois. Francisko pasigis ses jarojn en la kastelo de Amboise (hodiaŭ unu el la famegaj kasteloj de la Valo de Luaro (Vallée de la Loire), kie li ricevis bonegan edukadon, eksciante i.a. pri artoj kaj sciencoj en Italio, kie estis naskiĝinta la Renesanco. En 1506 li enloĝiĝis en alian kastelon de tiu regiono, en Blois. En 1514 li edziĝis al la filino de la reĝo, kaj kiam la sekvan jaron la reĝo mortis, Francisko, 20-jaraĝa, fariĝis reĝo. Oni kronis lin en la bela katedralo de Remso (Reims), la tradicia loko de kronado de la francaj reĝoj. La ideoj de la itala Renesanco disvastiĝis en Francio, kaj Francisko la 1-a multe kontribuis al la disvastigo. Li komisiis multajn verkojn al italaj artistoj, kiujn li venigis al Francio. Inter tiuj artistoj estas la plej konataj Andrea del Sarto, Benvenuto Cellini kaj precipe Leonardo da Vinci. Por ĉi tiu lasta, jam maljunulo, Francisko havis veran korinklinon kaj lin nomis "mia patro". Li loĝigis lin en kastelo nur kelkcent metrojn for de la Reĝa Kastelo de Amboise. Vinci estis alportinta siajn plej famajn verkojn, ekzemple la famegan pentraĵon La Gioconda (aŭ Mona Lisa). Vinci restis en Francio de 1516 ĝis sia morto en 1519. Francisko la 1-a estis ankaŭ granda patrono de presejoj kaj bibliotekoj. La invento de la moderna presmaŝino – meze de la 15-a jarcento – ebligis la pliigon de la presado de libroj, kaj la reĝo ne nur komisiis la kreadon de bibliotekoj (i.a. de la Reĝa Biblioteko), sed ankaŭ mendis la aĉeton de libroj en aliaj landoj, ĉefe en Italio. Kroma grava faro estis edikto, per kiu li ordonis en 1539, ke en la francaj administracio kaj juro estu uzata ne plu la latina, sed nur la franca lingvo. En la kultura kampo li ankaŭ estas konata kiel konstruiginto de kasteloj. Unue li ordonis la pligrandigon kaj plibeligon de la kasteloj de Amboise kaj Blois, poste li konstruigis la menciitan kastelon de Chambord, meze de grandega arbaro, kie li ŝatis ĉasi. Krom kelkaj aliaj pli malgrandaj kasteloj, li ege pligrandigis mezepokan kastelon en Fontainebleau, 80 km for de Parizo. Kiel en la aliaj kazoj li elektis la renesancan stilon por tiu kastelo, kiun li preferis kaj el kiu li volis fari centron de renesanca arto, kolektigante multajn italajn artverkojn. En 1539 li akceptis tie la imperiestron Karlo la 5-an. Li ankaŭ multe pligrandigis la bibliotekon. Francisko la 1-a estis samtempulo ne nur de la imperiestro – kiu estis granda rivalo en la kampoj de politiko kaj milito – sed ankaŭ de alia fama monarko, Henriko la 8-a de Anglio. Kiel ĉiam en tiuj tempoj, estis multaj militoj inter la regnoj, kaj evidente Francio sub Francisco la 1-a partoprenis en kelkaj el ili.