Al-Ĥorazmi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Ĥorezmi)
Saltu al: navigado, serĉo


Al-Ĥorazmi

Sovetia poŝtmarko okaze de la 1200-jariĝo de Al-Ĥorezmi

Sovetia poŝtmarko okaze de la 1200-jariĝo de Al-Ĥorezmi
Naskiĝo ~ 780
en Ĥiva
Morto 835 - 850 ?
en Bagdado
Civitaneco Abasida Kaliflando
Kampo astronomio, matematiko
Religio Islamo
v  d  r
Information icon.svg

Al-ĤorezmiAl-Ĥorazmi, arabe ابو جعفر) ‏محمد بن موسى الخوارزمي) (Abu Ĝaʿfar) Muhammad ibn Musa al-Ĥŭarizmi (naskiĝis ĉ. 780, mortis ĉ. 850) konata ankaŭ kiel (Abu Jafar) Muhammed ibn Musa Al-Hwarizmi, latinigita kiel Algoritmi, estis persa[1] arablingve verkinta matematikisto, astronomo kaj geografo, dum la Abasida Kaliflando, kaj fakulo en la Hejmo de Saĝeco en Bagdado. Kiel lia nomo indikas, li devenas el la centrazia regiono Ĥorezmo en nuna Uzbekio, ĉefurbo Ĥiva.

Li verkis traktaĵon pri algebraj metodoj, kies araba titolo "al-Ĝebr al-Mukabala" donis la vorton "algebro". Lia nomo donis la vorton "algoritmo". Li uzis hindan nombron "nulo", kiu estis enkondukita en Eŭropo, kiam la itala matematikisto Fibonacci tradukis la verkon de Al-Ĥorazmi. - La vorto "algoritmo" devenas de lia nomo.

En la 12a jarcento, Latinaj tradukoj el lia verko pri la hindaj ciferoj enkondukis la dekuman pozician nombrosistemon al la Okcidenta Mondo.[2] La verko de Al-Ĥorazmi nome La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj ekvilibro prezentis la unuan sisteman solvon de linearaj kaj kvadrataj ekvacioj en araba. Li estas ofte konsiderata unu el la patroj de algebro.[3][4] Li reviziis la verkon de Ptolemeo nome Geografio kaj verkis pri astronomio kaj astrologio.

Kelkaj vortoj respegulas la gravon de la kontribuoj de Al-Ĥorazmi al matematiko. "Algebro" estas derivata el al-jabr, nome unu el la du operacioj kiujn li uzis por solvi kvadratajn ekvaciojn. Algorismo kaj algoritmo devenas el Algoritmi, nome la latina formo de lia nomo.[5] Lia nomo estis ankaŭ la origino de (hispana) guarismo[6] kaj de (portugala) algarismo, ambaŭ signife cifero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmultaj detaloj de la vivo de Al-Ĥorazmi estas konataj kun certeco. Li naskiĝis en persa[7] familio kaj Ibn al-Nadim donas lian naskolokon kiel Ĥorazmo[8] en Granda Ĥorasano (moderna Provinco Ĥorazmo, Uzbekio).

Muhammad ibn Jarir al-Tabari donas sian nomon kiel Muḥammad ibn Musá al-Ĥŭārizmiji al-Majūsiji al-Kuṭrubbaliji (محمد بن موسى الخوارزميّ المجوسـيّ القطربّـليّ). La epiteto al-Kutrubbulli povus indiki ke li povus anstataŭe deveni el Kutrubul aŭ Qutrubbul (Qatrabbul),[9] nome vitkultiva distrikto ĉe Bagdado. Tamen, Raŝed[10] sugestas:

Citaĵo
 Ne necesas esti fakulo pri la periodo aŭ filologo por vidi ke la dua citaĵo de al-Tabari estu legata "Muhammad ibn Mūsa al-Ĥŭwārizmī kaj al-Majūsi al-Kutrubbulli," kaj ke estas du personoj (al-Ĥŭārizmī kaj al-Majūsi al-Kutrubbulli) inter kiuj la litero ŭa [araba 'و' por la konjunkcio 'kaj'] estis forigita en frua kopio. Tio ne estus menciinda se oni ne estus farita serio de eraroj koncerne la personeco de al-Ĥŭārizmī, eventuale eĉ pri la origino de lia sciaro. Ĵuse, G. J. Toomer... kun naiva memfido konstruis tutan fantaston super la eraro al kio oni ne povas malhavigi la meriton amuzi la leganton. 

Koncerne al la religio de al-Ĥŭārizmī, Toomer verkis la jenon:

Citaĵo
 Alia epiteto havigita al li fare de al-Ṭabarī, nome "al-Majūsī," indikus ke li estis aliĝinto de la malnova zoroastrisma religio. Tio estus ankoraŭ ebla je tiu tempo por homo de irana deveno, sed la pia enkonduko al la verko de al-Ĥŭārizmī nome Algebro montras ke li estis ortodoksa islamano, kaj tiele la epiteto de al-Ṭabarī povus signifi ne pli ol ke liaj prauloj, kaj eble ankaŭ li en sia junaĝo, estis zoroastrianoj.[11] 

La verko de Ibn al-Nadīm nome Kitāb al-Fihrist inkludas mallongan biografio pri al-Ĥŭārizmī kune kun listo de libroj kiujn li estis verkinta. Al-Ĥŭārizmī plenumis plej el sia verkaro en la periodo inter 813 kaj 833. Post la Islama konkero de Persio, Bagdado iĝis la centro de sciencaj studoj kaj komerco, kaj multaj komercistoj kaj sciencistoj el landoj tiom for kiom ĝis Ĉinio kaj Hindio veturis al tiu urbo, same kiel faris al-Ĥŭārizmī. Li laboris en Bagdado kiel fakulo ĉe la Domo de Saĝeco establita de la kalifo al-Ma’mūn, kie li estis studanta sciencojn kaj matematikon, kio inkludis la tradukon de greklingvaj kaj sanskritaj sciencaj manuskriptoj.

Douglas Morton Dunlop sugestas ke eble Muḥammad ibn Mūsā al-Khwārizmī estis fakte la sama persono kiel Muḥammad ibn Mūsā ibn Shākir, nome la plej aĝa el la tri Banū Mūsā.[12]

Kontribuo[redakti | redakti fonton]

Paĝo el la verko de al-Ĥŭārizmī nome Algebro.

La kontribuoj de al-Ĥŭārizmī al matematiko, geografio, astronomio, kaj kartografio establis la bazon por plinovigo en algebro kaj trigonometrio. Lia sistema alproksimiĝo al solvado de linearaj kaj kvadrataj ekvacioj kondukis al algebro, fakte vorto derivita el la titolo de lia libro de 830 pri la temo, nome "Kompendia libro pri Kalkulado pere de kompletigo kaj ekvilibro".

Pri kalkulado per hindiaj ciferoj verkita ĉirkaŭ la jaro 825, estis ĉefe respondeca por disvastigo de la hind–araba nombrosistemo tra Mezoriento kaj al Eŭropo. Ĝi estis tradukita en latina kiel Algoritmi de numero Indorum. Al-Ĥŭārizmī estis transliterumita en latina kiel Algoritmi, kio kondukis al la termino "algoritmo".

Kelkaj el liaj verkoj estis bazitaj sur persa kaj babilona astronomio, hindiaj ciferoj, kaj greka matematiko.

Al-Ĥŭārizmī sistemigis kaj korektis la informojn de Ptolemeo pri Afriko kaj pri Mezoriento. Alia grava verko estis Kitab surat al-ard ("La bildo de tero"; tradukita kiel geografio), prezentante la koordinatojn de lokoj bazitaj sur tiuj de la Geografio de Ptolemeo, sed kun plibonigita valoro pri la Mediteranea Maro, Azio, kaj Afriko.

Li verkis ankaŭ pri mekanikaj aparatoj kiel la horloĝo, al-Biruni?, la astrolabo kaj la sunhorloĝo.

Li helpis al projekto por determini la cirkumferencon de la Tero kaj por fari mondan mapon por la kalifo al-Ma'mun, superestrante 70 geografojn.[13]

Kiam, en la 12a jarcento, liaj verkoj disvastiĝis al Eŭropo tra latinlingvaj tradukoj, ĝi havis fortan efikon al la antaŭeniro de la matematiko en Eŭropo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toomer 1990; Oaks, Jeffrey A. "Was al-Khwarizmi an applied algebraist?". University of Indianapolis. Alirita la 2008-05-30.; Hogendijk, Jan P. (1998). "al-Khwarzimi". Pythagoras 38 (2): 4–5. ISSN 0033-4766.
  2. Struik, Dirk Jan (1987). A Concise History of Mathematics (4a eld.). Dover Publications. ISBN 0-486-60255-9. p. 93.
  3. Boyer, Carl B., 1985. A History of Mathematics, p. 252. Princeton University Press.
  4. Rosen, Fredrick (1831). The Algebra of Mohammed Ben Musa. Kessinger Publishing. ISBN 1-4179-4914-7. p. v–vi; Toomer, Gerald (1990). "Al-Khwārizmī, Abu Ja‘far Muḥammad ibn Mūsā". En Gillispie, Charles Coulston. Dictionary of Scientific Biography 7. New York: Charles Scribner's Sons. ISBN 0-684-16962-2. 1990
  5. Daffa, Ali Abdullah al- (1977). The Muslim contribution to mathematics. London: Croom Helm. ISBN 0-85664-464-1.
  6. Knuth, Donald. (1979) Algorithms in Modern Mathematics and Computer Science. Springer-Verlag. ISBN 0-387-11157-3.
  7. Toomer 1990; Oaks, Jeffrey A. "Was al-Khwarizmi an applied algebraist?". University of Indianapolis. Alirita la 2008-05-30.; Hogendijk, Jan P. (1998). "al-Khwarzimi". Pythagoras 38 (2): 4–5. ISSN 0033-4766.
  8. Cristopher Moore kaj Stephan Mertens, The Nature of Computation, (Oxford University Press, 2011), 36.
  9. "Iraq After the Muslim Conquest", de Michael G. Morony, ISBN 1-59333-315-3 (faksimilo de 2005 el la origina libro de 1984), p. 145
  10. RASHED, Roshdi. (1988) Arab Civilization: Challenges and Responses : Studies in Honor of Constantine K. Zurayk. SUNY Press. ISBN 0-88706-698-4.
  11. Toomer 1990
  12. Dunlop, Douglas Morton (1943). "Muḥammad b. Mūsā al-Khwārizmī". The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland (Cambridge University) (2): 248–250. JSTOR 25221920.
  13. al-Khwarizmi. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-30.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Toomer, Gerald (1990). "Al-Khwārizmī, Abu Ja‘far Muḥammad ibn Mūsā". In Gillispie, Charles Coulston. Dictionary of Scientific Biography 7. New York: Charles Scribner's Sons. ISBN 0-684-16962-2.
  • Brentjes, Sonja (2007). "Khwārizmī: Muḥammad ibn Mūsā al‐Khwārizmī" in Thomas Hockey et al.(eld.). The Biographical Encyclopedia of Astronomers, Springer Reference. New York: Springer, 2007, pp. 631–633. (PDF versio)
  • Dunlop, Douglas Morton (1943). "Muḥammad b. Mūsā al-Khwārizmī". The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland (Cambridge University) (2): 248–250. JSTOR 25221920.
  • O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Abu Ja'far Muhammad ibn Musa Al-Khwarizmi", MacTutor History of Mathematics archive, University of St Andrews.
  • Fuat Sezgin. Geschichte des arabischen Schrifttums. 1974, E. J. Brill, Leiden, the Netherlands.
  • Sezgin, F., eld., Islamic Mathematics and Astronomy, Frankfurt: Institut für Geschichte der arabisch-islamischen Wissenschaften, 1997–9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]