Harun ar-Raŝid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harun ar-Raŝid.

Harun ar-Raŝid (هارون الرشيد‎, هارون الرشيد‎) naskiĝinta la 27-an de marto 763 Raj, Irano - mortinta la 24-an de marto 809 estis bagdada kalifo, religia kaj politika gvidanto de reganta muslima familio de abasidoj. Lia ravega riĉeco kaj nombro de edzinoj farigis el li legendon en fabeloj pri mil kaj unu noktoj. Ĉirkaŭ la jaro 800 li tenis diplomatiajn rilatojn kun kortego de Karolo la Granda, ĉar en la jaro 801 li sendis al franka reĝo nekutiman donacon - elefanton, kiu mortis en la jaro 810 en Aachen.

Antaŭ lia regado kiel kalifo li jam estis grava militestro. La Abasida invado de Malgranda Azio en 782 estis unu el la plej grandaj militoperacoj faritaj de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. La invado estis ekigita kiel montro de la Abasida militforto sekve al serio de bizancaj sukcesoj. Estrita de la tiama Abasida her-ŝajniganto, nome la estonta Harun al-Raŝid, la Abasida armeo atingis tiom for kiom ĝis Ĥrisopolo aŭ Skutari, tra la markolo Bosporo el la bizanca ĉefurbo, Konstantinopolo, dum duaranga forto militiris okcidentan parton de Malgranda Azio kaj venkis la bizancajn fortojn tie. Ĉar Harun ne intencis ataki Konstantinopolon kaj ne havis ŝipojn por fari tion, li revenis. Survoje li petis batalpaŭzon kaj haltigis la alt-rangan bizancan senditaron, kiu inkludis gravulojn kiaj la ĉefministro de la imperiestrino Irene nome Staurakios. Tio devigis Irene interkonsenti al trijara batalpaŭzo kaj pagi fortan ĉiujaran tributon.

Li regis dum la jaroj 786 - 809 kaj por periodo de lia regado estis tipa sciencista, religia kaj kultura prospereco. Li fondis ankaŭ bibliotekon Domo de saĝeco.

La Abasida invado de Malgranda Azio en 806 estis la plej granda militoperaco iam farita de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. Tiu ekspedicio estis komandita persone de la abasida kalifo Harun al-Raŝid, kiu deziris revenĝi pro la bizancaj sukcesoj en la landlima regiono de la Kaliflando la antaŭan jaron kaj impresi super la Bizanca imperiestro, Niceforo la 1-a (r. 802–811). La granda armeo de Abasidoj, laŭ arabaj fontoj konsistis el pli ol 135,000 homoj, kiuj rabatakis tra Kapadokio senrivale, kaptante kelkajn urbojn kaj fortikaĵojn, ĉefe Herakleja Kibistra, kaj devigante Niceforo serĉi pacon ŝanĝe de tributoj. Post la foriro de Harun, tamen, Nikeforo rompis la terminojn de la traktato kaj reokupis la landlimajn fortikaĵojn kiujn li estis devinta abandoni. Priokupo de Harun pro ribelo en Ĥorasano, kaj lia propra morto tri jarojn poste, malebligis reprenon de la afero je simila skalo.

Sukcedis lin lia filo Al-Amin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]