Al-Muktadir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekzekuto de Al-Hallaĝ je la konto de Al-Muktadir (Bagdado, 26a de Marto 922) reprezentita en pentraĵo de la 17a jarcento de Mogola Barato.

Abu 'l-Fadl Ja'far ibn Ahmad al-Mu'tadid (arabe أبو الفضل جعفر بن أحمد المعتضد) (895 – 31 Oktobro 932), pli bone konata laŭ dia regonomo al-Muktadir bi-Allah (arabe المقتدر بالله, "povega en Dio"[1]), estis la abasida kalifo en Bagdado el 908 al 932 (295-320 laŭ islama kalendaro).

La longa regado de Al-Muktadir portis Abasidojn al tre malalta tajdo. Oni perdis Nordafrikon kaj preskaŭ Egipton. Mosul forigis sian dependon kaj la grekoj (bizancanoj) faris atakojn laŭlonge de la malbone protektitaj limoj. En Oriento formala agnosko de la Kaliflando restis valida, eĉ por tiuj kiuj postulis sian sendependon; kaj pli proksime, la teruraj Karmatoj estis bremsitaj. En Bagdado, al-Muktadir, simpla ilo de tribunalo, estis dependa de eksterlandaj gvardioj, kiuj, estritaj ĉefe de turkoj kaj de aliaj oficiroj de eksterlanda deveno, venis ofte al ribeloj. Pro la praktika malgranda fakta povo de Al-Muktadir, la prestiĝo kiun liaj tujaj antaŭaĵoj estis reakirintaj perdiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOWEN, Harold. (1928) The Life and Times of ʿAlí Ibn ʿÍsà: The Good Vizier. Cambridge University Press.

Fontoj[redakti | redakti fonton]