Al-Kahir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Al-Kahir, Al-QahirAbu Mansur Muhammad al-Qahir bi'llah (arabe أبو منصور محمد القاهر بالله), ofte konata simple laŭ sia lakab aŭ regna titolo al-Qahir bi'llah (arabe القاهر بالله, "Venka pro divolo"), estis la 19a Abasida Kalifo en Bagdado el 932 al 934. Li naskiĝis en 286 (laŭ islama kalendaro kaj 899 n.e.) kaj mortiĝis en 339 (950 n.e.).

Je la morto de la antaŭa kalifo, nome al-Muqtadir, la korteganoj, kiuj timis ke lia filo povus revenĝi la morton de sia patro kontraŭ ili, elektis anstataŭe la plej juna frato de la kalifo nome al-Kahir; sed li estis eĉ pli malbona senjoro ol al-Muktadir. Fiera pro supozta diprotekto, li iĝis ege kruela kaj subprema. Li eĉ torturis la patrinon de al-Muktadir kaj liajn filojn kaj favoritulinojn, por el preni el tiuj la riĉon havita tra la pasinta regado. Multaj fuĝis el lia atingokapablo.

Al-Kahir, tiele falis en tia tiraneco, eĉ kontraŭ amikoj kaj parencoj, ke lia regado iĝis neeltenebla. Tuja konspiro formiĝis ĉirkaŭ la antaŭa veziro nome Ibn Mukla, kaj la kalifo, venkita de la nokto kaj la vino, estis elpostenigita en sia palaco.

Malakceptante abdiki, li estis blindigita, kaj metita en prizono en 322 (934). Dekunu jarojn poste li estis liberigita, kaj estis foje vidata en vestoj de almozuloj kaj lignaj sandaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".