Al-Mustazhir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Al-Mustazhir (1078 – 6a de Aŭgusto 1118) (arabe المستظهر بالله) estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 1094 al 1118. Li sukcedis sian patron al-Muktadi. Dum sia dudekkvarjara eniro en politiko li estis politike malgrava, spite la civila disigo hejme kaj la apero de la Unua Krucmilito en Sirio. Oni faris eĉ klopodon fare de krucmilitisto Rajmondo la 4-a de Tuluzo por ataki Bagdadon, sed li estis venkita ĉe Tokat.

En la jaro 492 i.k. (1099 n.e.), Jerusalemo estis kaptita de krucmilitistoj kaj ties loĝantoj estis masakritaj. Predikistoj veturis tra la kaliflando proklamante tragedion kaj insurekciante homojn por rekuperi el nekredantoj la Moskeon Al-Aksa, nome scenejo de la ĉieliro de la Profeto. Sed spite sukcesoj aliloke, la misio malsukcesis en la orientaj provincoj, kiuj estis okupitaj pro siaj propraj problemoj, kaj prifajfis pri la Sankta Tero, dominita ĝis tiam de la kredantoj Fatimidoj. Amasoj de ekzilantoj, serĉis rifuĝon en Bagdado, kuniĝis tie kun la popolo petante militon kontraŭ la Frankoj (nomo uzita de islamanoj por la krucmilitistoj). Dum du vendredoj en 1111 la insurekciantoj, incititaj de Ibn al-Ĥaŝŝab, nome kadio de Alepo, rabis la Grandan Moskeon, disrompis la predikejon kaj tronon de la kalifo, sed nek la sultano nek la kalifo interesiĝis por sendi armeon okcidenten.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.