Al-Mustakfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Mustakfi
22-a Abasida kalifo
Regado de 944 ĝis 946
Antaŭulo Al-Muttaki, lia kuzo
Sekvanto Al-Muti', lia kuzo
Persona informo
عبد الله المستكفي بالله
Naskiĝo 905
en Bagdado
Morto 949
en Bagdado
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Muktafi vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-MustakfiAbdallah ibn al-Muktafi (arabe عبدالله بن المكتفي) (905 – septembro/oktobro 949), pli bone konata laŭ sia regna nomo al-Mustakfi bi-llah (arabe المستكفي بالله, "Dezira esti kontentigita nur per Dio"[1]) estis Abasida kalifo en Bagdado de 944 ĝis 946. Li estis instalita fare de Tuzun, nome turka generalo kiu elpostenigis kaj blindigis la antaŭan kalifon al-Muttaqi.

Tuzun mortiĝis, kaj estis sukcedata de Abu Ja'far, unu el liaj generaloj. Bagdado denove falis en malordon. La ĉirkaŭo de malamikoj malhelpis la alvenon de manĝaĵoj al la merkatoj, kaj la loĝantaro devis manĝi hundojn, katojn kaj rubon. Multaj abandonis la urbon por iri al Basora aŭ aliloke. Abu Ja'far laste, petis helpon de Hamdanidoj el Mosulo sed ili estis okupitaj de aliaj konfliktoj. Finfine la Buŭajhida Sultano Mu'izz al-Daŭla eniris en Bagdadon, kaj kiel Emiro ekhavis la tutan povon. La kalifo, submetiĝis al la Emiro, kies nomo, aldone al tiu de al-Mustakfi, estis tiam stampita sur moneroj, kaj preĝis publike anstataŭ la kalifo; sed ĉio malsukcese ĉar Mu'izz al-Daŭla timis la kalifon kiel kreaĵo de la Turkoj. Eventuale al-Mustakfi estis blindigita kaj elpostenigita. Li estis estinta kalifon dum ĉirkaŭ unu jaro. La urbo denove venis en malordo kaj la kalifa palaco estis rabita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowen, Harold. (1928) The Life and Times of ʿAlí Ibn ʿÍsà: The Good Vizier. Cambridge University Press, p. 385.
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".