Basra
Basra | |||||
---|---|---|---|---|---|
havenurbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 326 564 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 329 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 31′ N, 47° 49′ O (mapo)30.51547.81Koordinatoj: 30° 31′ N, 47° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 181 km² (18 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Basra [+] | |||||
Basra (aŭ Bassora, Bussora, Busra, arabe بصرة), estas dua laŭ grandeco urbo de Irako. Ĝi estas grava havenurbo, kia situas 550 kilometroj for Bagdado. Jare 637 kalifo Omar fundamentis la urbon kiel armea bazo kaj dum la 16-a jarcento ĝi estiĝis la grava haveno por komercaj ŝipoj.
Dank al situo, Basra estis la centro de diversaj bataloj. Atako de persoj jare 1624 estis kontraŭstarita de kalifo Ali Paŝa kaj poste stariĝis periodo de trankvilo kaj paco. Dum tia periodo Basra estiĝis grava centro de pensuloj kaj poetoj. Pro atakoj de Marŝaj araboj, periodo de paco daŭriĝis mallonge. Loĝantaro de Basra tre malgrandiĝis kaŭze de milito en Araba golfo (el 900 al 400 miloj). Post la milito en Araba golfo kaŭzis ribelo kontraŭ Saddam Hussein, sed estis sufokita. Poste la ĉefa komerca agado de Basra estis forŝovita al Umm-Kasr. En 2003 dum la atako de Usono kaj Britio Basra estis multe detruita.
Moderna Basra konsistas el tri ĉefaj kvartaloj:
- Aŝar - maljuna komerca centro, lokado de bazaroj.
- Margil - inkludas havenon kaj modernajn rezidejajn areojn.
- Sama Basra - estas la plej malnova rezideja loko, kie troviĝas belegaj, de antikva stilo domoj.
Oni povas trovi tri muzeojn en Basra: Naĝanta mararmea muzeo, muzeo de Basra kaj Muzeo de Martiroj. La universitato de Basra estis fondita en la jaro 1964.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jare pluvas en Basra 152 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 °C. Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50 °C, inter decembro-februaro malofte iomete frostas.