Um-Kasr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umm-Kasr)
Um-Kasr
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 61011
Demografio
Loĝantaro 107 620  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 2′ N, 47° 56′ O (mapo)30.03416666666747.929444444444Koordinatoj: 30° 2′ N, 47° 56′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Um-Kasr (Irako)
Um-Kasr (Irako)
DEC
Um-Kasr
Um-Kasr
Situo de Um-Kasr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Umm Qasr [+]
vdr

Um-Kasr,Umm-Kasr, laŭ araba lingvo أم قصر‎‎ estas havenurbo kaj limpasejo en Gubernio Basra en sudorienta Irako. Estas multe da nomvariantoj: Umm Qasr, Um-qasir, Um-qasser.

Mapo de la Ŝatt al-Arab

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Umm-Kasr etendiĝas sur ebenaĵo laŭ limo de Kuvajto, laŭ komunaj deltoj de Eŭfrato kaj Tigriso (Ŝatt al-Arab) (kun akva kontakto kun Persa Golfo) en la sudorienta landparto. Zubajr troviĝas 45, Basra 52, Nasirija 196, Amara (urbo) 214, Samava 290, Kut (Irako) 339, Divanija 359, Naĝaf 408, Hilla 429, Bagdado 497, Faluĝa 539, Ramadi 578, Sulejmanijo 657, Kirkuk 689, Mosulo 831, Dahuk 887 kilometrojn.

Haveno de Umm-Kasr

Historio[redakti | redakti fonton]

Umm-Kasr estis origine malgranda fiŝkaptada vilaĝo. Dum la 2-a mondmilito haveno estis establita por la aliancanoj. Ĝi falis reen en obskurecon post la milito, sed la registaro serĉis establi havenon denove en la 1950-aj jaroj. Post la revolucio en 1958 mararmea bazo estis establita en Umm-Kasr, sed mem la haveno estis fondita en 1961 (inaŭgurita en 1967 helpe de Okcidenta Germanio, Svedio kaj Libano. Dum la Iraka-irana milito (1980-1988) ĝia graveco pliiĝis, kiel sola profundakva (ankaŭ mara) haveno de Irako. La haveno neniam falis dum la milito. Dum la Unua golfa milito la haveno estis signifa temo en la teritoria disputo kun Kuvajto. Dum la milita la haveno ricevis bombotrafojn. Post la milito kontrolo de la fjordo estis transdonita al Kuvajto. La iraka registaro malaprobis la limŝanĝojn kaj daŭre postulis kuvajtan teritorion proksime de la haveno. Dum la 2-a Golfa Milito unuaj gravaj armeaj operacioj okazis en la invado de Irako (2003).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Umm-Kasr estas ligita fervoje al Zubajr kaj Basra. La urbego havas civilan flughavenon, kies kodo estas ORUQ. Ponto trans la akvovojo interligis la havenon kun Kuvajto antaŭ la milito en 1991.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas en Umm-Kasr inter 100-200 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 °C. Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50 °C, inter decembro-februaro malofte iomete frostas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]