Amara (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amara en 1916
Amara
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 511 500  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 50′ N, 47° 9′ O (mapo)31.83333333333347.15Koordinatoj: 31° 50′ N, 47° 9′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Amara (Irako)
Amara (Irako)
DEC
Amara
Amara
Situo de Amara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amarah [+]
vdr

Amara, laŭ araba lingvo العمارة estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Majsan (Irako).

Riverbordo en Amara

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amara situas sur ebenaĵo en sudorienta Irako laŭ Tigriso. Limoj de Irano troviĝas 50, Nasirija 124, Basra 162, Bagdado 309, Faluĝa 360, Ramadi 403, Sulajmanija 443, Mosulo 624 kilometrojn.

Kurdoj en Amara en 1919
Infanoj kaj soldatoj en Amara en 2008

Historio[redakti | redakti fonton]

Amara estis establita en 1862 en la Otomana Imperio kiel garnizono fare de turkoj por kontroli plurajn militemajn tribojn. Apud la garnizono estis marĉaj teritorioj, ili estis sekigitaj kaj vigla agrikultura produktado komenciĝis. En 1915 Amara estis kaptita fare de la britoj. Antaŭ la revolucio en 1958 en la urbo ŝejĥoj regis anstataŭ la iraka administrado. Dum la okjara iraka-irana milito la orientaj partoj de la provinco okazis bataloj. Post la Golfa Milito en 1991 la loĝantoj ribeliĝis kontraŭ Saddam Hussein, poste multaj estis mortigitaj kaj krude entombigitaj en amastombo ekster la urbo. Dum la invado de Irako (2003) la Amara estis centro de rezisto al Saddam Hussein. La urbego baldaŭ estis okupita fare de britoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Amara pro la regiona agrikulturado iĝis grava komerca centro pri rizoj, daktiloj, sukerkanoj, brutoj, ŝafoj. En la urbego oni produktas tapiŝojn, prilaboras arĝentojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Amara estas haltejo laŭ la ĉefvojo Bagdado-Basra. La rivera haveno ligiĝas al komerca vojo al la maro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Amara estas seka dezerta. Jare pluvas 177 mm, inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 17-32 °C.

Fontoj[redakti | redakti fonton]