Zubajr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zubajr
urbo
Administrado
Poŝtkodo 61006
Demografio
Loĝantaro 370 000  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 23′ N, 47° 42′ O (mapo)30.38916666666747.708055555556Koordinatoj: 30° 23′ N, 47° 42′ O (mapo) [+]
Zubajr (Irako)
Zubajr (Irako)
DEC
Zubajr
Zubajr
Situo de Zubajr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Az Zubayr [+]
vdr

Zubajr, laŭ araba lingvo الزبير estas urbego en Gubernio Basra en sudorienta Irako. Estas multe da nomvariantoj: Az Zubair, Zubair, Zoubair, El Zubair, aŭ Zobier. Zubajr povas rilati al la maljuna Emirlando de Zubajr. La urbego prenis sian nomon de Al-Zubayr ibn al-'Awwām (arabe: الزبير بن العوام) kuzo de la profeto Mahometo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zubajr etendiĝas sur ebenaĵo en la sudorienta landparto. Basra troviĝas 16, Nasirija 157, Amara (urbo) 170, Samava 253, Kut (Irako) 295, Divanija 319, Naĝaf 369, Hilla 388, Bagdado 453, Faluĝa 496, Ramadi 536, Sulejmanijo 613, Kirkuk 644, Mosulo 787 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zubajr estis fondita en 1571, kiam la sultano ordonis konstrui moskeon apud la tombo de Zubayr ibn al-Awwam. Tamen en la 7-a jarcento tie estis loĝloko. Ĉirkaŭ la moskeo nova urbo etendiĝis. Dum la otomanaj tempoj la urbo estis memreganta emirlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Zubajr havas naftokampon ekde 1949. La urbego longe estas grava komerca loko al Sauda Arabio kaj Kuvajto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Zubajr estas fervoja finstacio al Bagdado, krome kuras 3 vojoj el la urbego, la plej grava al Basra.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas en Zubajr po 152 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 °C. Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50 °C, inter decembro-februaro malofte iomete frostas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]