Kut (Irako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kut
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 377 600  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 31′ N, 45° 49′ O (mapo)32.51472222222245.818888888889Koordinatoj: 32° 31′ N, 45° 49′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Kut (Irako)
Kut (Irako)
DEC
Kut
Kut
Situo de Kut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Kut [+]
vdr

Kut, laŭ araba lingvo الكوت, kurde Kût‎, turke Kut'ül AmmareKut estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Ŭasit (Irako). Nomvariantoj de la urbego estas Al-Kūt, Kut el Amara.

Skizo pri situo de Kut (malsupre, dekstre)
Vojo en Kut

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kut situas sur ebenaĵo en orienta landparto de Irako laŭ maldektra bordo de Tigriso. Divanija troviĝas 102, Amara (urbo) 146, Bagdado 163, Nasirija 166, Faluĝa 214, Ramadi 257, Basra 292, Sulajmanija 343, Kirkuk 356, Mosulo 494 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kut en 1916

Laŭ arabaj historiistoj en tiu loko estis urbo Madaraja loĝata de persoj ĝis la 9-a jarcento. La malnova urbo de Kut estas ene de dieso "U" kurbo de la rivero. Kut estis la sceno de furioza batalo dum la 1-a mondmilito. La britoj okupis la urbon en 1915 dum 3 tagoj, sed poste la turkoj reokupis ĝin, sed la britoj kaj hindoj atakis denove. Proksimume 23,000 soldatoj mortis, finfine Kut en 1917 iĝis brita posedaĵo. En Kut okazis malgranda batalo dum la komenca fazo de la Iraka Milito (2003).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj Kut estis regiona centro de komercado pri tapiŝoj. La ĉirkaŭa areo estas fekunda grundo por grenoj, la urbo mem estas komerca centro por agrikulturaj produktoj. En la 1930-aj jaroj oni konstruis kanalon por irigacii.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Kut funkcias riverborda haveno. La ĉefvojo kuras al Bagdado, krome estas aliaj vojoj al pluraj direktoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]