Dubajurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dubajurbo
Dubai seen from USS Anzio (CG 68).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.dm.gov.ae/wps/portal/MyHomeEn [+]
Demografio
Loĝantaro 2 502 715  (2016) [+]
Loĝdenso 71 506 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 16′ N, 55° 19′ O25.26972222222255.309444444444Koordinatoj: 25° 16′ N, 55° 19′ O [+]
Alto 0 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Situo de Dubajurbo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dubai [+]
v  d  r
Information icon.svg
Interna urboparto de Dubajurbo
Ĉefurbo kaj Emirlando Dubajo
Dubajo el la aero
Iama fortikaĵo, nun muzeo en Dubajurbo
Ŝipoj, kiuj liveras la pasaĝerojn en Dubajurbo

Dubajo estas ĉefurbo, samtempe marhaveno kaj marbanejo de Dubajo (Emirlando).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dubajurbo etendiĝas laŭ la marbordo. La golfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kaj Bur Dubajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri tiu loko devenis el 1799. Tiutempe oni okupis pri fiŝkaptado, kamelobredado kaj perlokaptado. La trovita nafto en la 20-a jarcento faris riĉa la tutan regionon. La urbo okupas centran pozicion inter la komercurboj ĉe Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas la naftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komercado.

En la unua jarmilo de la Komuna Erao, Kairo anstataŭis la Emirlandojn kiel ĉefa komerca centro en Okcidenta Azio, kvankam la tramara komerco plue estis grava kaj kelkaj arabaj setlejoj disponis el komercaj havenoj kiuj ebligis al ili importi, por ekzemplo, silkon kaj porcelanon el la Ĉina Imperio.[1]

Kairo, pro la dekadenco de la Emirlandoj, iĝis la ĉefa centro de komerco en la regiono.

Ties delonga maragado altiris la sinsekvan atenton de eŭropaj potencoj[1] kiel Portugalio, kiu inter 1498 kaj 1557 klopodis kontroli la vojoj establitaj de la Emirlandoj kun Hindio kaj Malproksima Oriento, kio rezultis en konstantaj konfliktoj inter portugaloj kaj otomanoj.[2] Post du jarcentoj, en la 1700-aj jaroj, Francio, Nederlando kaj Granda Britio imitis la portugalan iniciaton. Je regiona nivelo, la teritorio de Dubajo estis sub dominado de du frakcioj kiuj luktis inter si: nome la Kasimi-oj,[1] nome tribo de piratoj[3] kiuj kontrolis la nordon, kaj la Bani Ĝas, sude.[1] En siaj kontinuaj klopodoj por kontroli la marvojojn, la britoj batalis kontraŭ la Kasimi-oj.[4] Komence de la 19a jarcento, la Ŝejĥo de Dubajo estis Mohammed bin Hazza,[1] kaj la regiono dependis rekte de Abudabio.[5] La 8an de januaro 1820, Bin Hazza prezidis kunsidon[6][4] kun la ŝejĥoj de Ras-al-Ĥajmo, Um-al-Kajvajno, Aĵmano, Ŝarĵo kaj Abudabo — kiuj estis nomitaj de la brita imperio kiel «la pirata marbordo» — kiu rezultis en la subskribo de la pactraktato[2][7] pere de kiu la britoj devigis sin eviti piratadon en la regiono.[6][4] Tiu fakto markis la komencon de ilia protektorato en araba teritorio.[8]

Laŭ informo redaktita de la angla leŭtenanto Robert Cogan en 1822 Dubajo havis 1200 loĝantojn kaj kelkaj el iliaj loĝejoj estis kontruitaj el koto.[9] La regiono estis ĉirkaŭita per murego malalta kaj havis tri gvatoturojn. Cogan estis unu de la unuaj kiuj desegnis mapon de la urbo Dubajo kiu inkludis la marnivelon.[10]

En 1833, okcent anoj de la klano Al-Maktum, de Al Abu Falasa — apartenanta al Bani Ĝas —, forlasis sian setlejon en la oazo Liŭa, sudokcidente de Abudabio, kaj invadis Dubajon[1] sub estreco de Maktum bin Butti.[11][12] Tiu lasta establis samnoman dinastion kiu regas ankoraŭ la emirlandon.[1] Unu el la unuaj decidoj de Maktum konsistis en la klopodoj por garantii la protektadon de Dubajo pere de la britoj,[1] kiuj jam tiam dominis la komercvojojn al Oriento kaj havis fortan influon en la politiko kaj sur la sistemo de regado de kelkaj arabaj teritorioj.[12] En 1841, epidemio de variolo okazigis ke granda parto de la loĝantaro de la sudo de Dubajo translokiĝis al Dejra, nome en la centro de la emirlando.[1] En la posta jardeko, la teritorioj de Ŝarĵo, Dubajo kaj Abudabio subskribis la Porĉiaman Traktaton de Paco kaj Amikeco kun la Unuiĝinta Reĝlando, kio permesis al tiu lando okupiĝi pri la ekstera politiko de la emirlandoj, ekde tiam konataj kiel «Ŝtatoj de Batalhalto», kontraŭ protekto kontraŭ ajna ebla invadanto.[13][12] Tamen, ili intervenis ankaŭ en variaj internaj afreoj de la emirlandoj ĝis la unua duono de la 20a jarcento.[12]

Albastakija, historia kvartalo de Dubajo.

En 1894, la Ŝejĥo Maktum bin Haŝer Al Maktum havigis permeson por nepago de impostoj al eksterlandanoj kiuj interesiĝas por akiro de produktoj en Dubajo, tio estas, konvertis ĝin en liberekonomia zono. En tiu epoko, la komercaj rilatoj de la emirlando ekmalpliiĝis, pro kio tiu decido ege helpis la komercon.[14] Kelkaj persaj komercistoj translokiĝis al Dubajo kaj establis la kvartalon Albastakija, tiel nomita pro la regiono de Bastak, sude de Persio.[15][14] Tiun saman jaron granda incendio en Dejra okazigis la detruon de kelkaj loĝejoj, kaj ekde tiam la lokanoj ekkonstruis el novaj materialoj kiel koralo kaj gipso.[10]

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

1900-50[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20a jarcento, la ekonomio de Dubajo dependis rekte de la komerca agado en la Persa Golfo. Ĝi estis la plej riĉa emirlando de la teritorio[16] kaj ties samnoma ĉefurbo estis konata kiel la «Venecio de la Golfo».[17] Laŭ la historiisto G. G. Lorimer, en 1908 Dubajo generis enspezojn de 51 400 dolaroj.[10] Ties loĝantaro oscilis en proksimume 10 000 loĝantoj,[14] kaj Dejra estis la sektoro kiu havis la plej grandan kvanton de domoj kaj vendejoj de la emirlando — 1600 kaj 350, respektive —.[10]

De maldekstre dekstren: Raŝin bin Said al Maktum, la advokato Adi Nasib Al Bitar kaj la filoj de la unua: Maktum bin Raŝid Al Maktum kaj Mohamed bin Raŝid Al Maktum. Bitar ludis gravan rolon en Mezoriento; en la 1960-aj jaroj laboris kiel jura konsilisto pora Dubajo kaj estis responsa pri la unuaj leĝoj kaj civilaj reguloj kiuj regis la emirlandon.[18]

Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj la urboplanado ekgraviĝis.[17] Tamen, post la internacia ekonomia krizo de 1929 kaj la Dua Mondmilito, kaj la apero de nova industrio en Japanio dediĉita al la produktado de artefaritaj perloj,[10] la ekonomio de Dubajo trapasis fortan krizon kiu okazigis la definitivan ĉeson de la komerco de perloj, fakte laŭ ordono de la ŝejĥo Said bin Maktum.[1] Reage, kelkaj loĝantoj translokiĝis al Saudarabio kaj Kuvajto inter la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La loĝantaro malaltiĝis el 38 000 ĝis 20 000 loĝantoj inter 1940 kaj 1953.[10] Kiel alternativo, la ŝejĥo dekretis, ke la ekonomio de la emirlando devos rekondukiĝi al la reeksportado de varoj al aliaj komercaj havenoj.[14] En tiu epoko okazis la unuaj esploroj de kuŝejoj da nafto en la emirlandoj kaj ankaŭ ĉe Dubajo: en 1937 oni kontraktis kun filio de la Iraka Petrolkompanio por ke tiu faru laborojn de esplorado subtera.[10][16] Tiam okazis konfliktoj inter la diversaj emirlandoj antaŭ la neceso establi la landlimojn inter ties teritorioj, kio ĝis tiam ne estis tiom utila; en 1940, por ekzemplo, okazis tia konflikto inter Dubajo kaj Ŝarĵo, kiu estis solvita de la brita registaro pere de averto haltigi liveradon de municio se oni ne finigu la polemikon.[14] Simila situacio okazis en 1947, tiam inter Dubajo kaj Abudabio,[19] solvita denove fare de la britoj pere de la difino de definitiva landlimo inter ambaŭ regionoj.[20]

En la 1950-aj jaroj, la brita registaro translokigis siajn administrajn oficejojn el Ŝarĵo al Dubajo. La aligo de elektraj kaj telefonaj retoj, sanservoj unuarangaj, novaj edukmodeloj, korpuso de loka polico kaj municipo zorga pri projektoj por disvolvigo de la ĉefurbo estis la ĉefa tialo por la ŝanĝo.[16] Oni konstruis flughavenon en la samoma ĉefurbo[21] kaj en 1955 oni enkondukis la cementon.[10] La establado de la Konsilantaro de la Ŝtatoj de Batalhalto, dediĉita al disvolvigo de kunsidoj kaj oficialaj interkonsentoj inter la diversaj ŝejĥoj, finfine estos unu el la antaŭaĵoj por la finfina formado de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[14]

1951-2000[redakti | redakti fonton]

Filmeto kiu montras la kreskon de Dubajo el la jaro 2000 ĝis 2011[22]

En la 1960-aj jaroj okazis pinto de la esplorado de naftokuŝejoj,[13] kaj en tiu jardeko Dubajo pliigis ankaŭ sian komercan agadon kun aliaj landoj kiel Barato kaj Pakistano.[23] Kvar jarojn post Abudabio ekeksportis nafton,[2] oni trovis en 1966 la unuajn subterajn kuŝejojn en Dubajo[14] en zono je 97 km de la ĉefurbo.[14] La ŝejĥo Raŝin bin Said al Maktum aludis al la zono kiel «naftokampo de Fateh», termino en araba kies signifo estas «bona sorto».[23][24] Poste, Bin Said donis koncedojn al diversaj eksterlandaj entreprenoj por la elfosado de nafto;[25] en 1968, la entrepreno Continental Oil Company anoncis la konstruadon de submara instalaĵo de stokejo en Fateh, kun enhavkapablo por 79 000m3, kiu anstataŭis la permanan transporton de la nafto pere de cisternokamionoj.[26]

Tiun saman jaron, la brita registaro subkomprenigis, ke ĝi dissolvos la interkonsenton de la Ŝtatoj de Batalhalto, kaj samtempe la ŝejĥoj de Dubajo kaj Abudabio studis pri la ebloj establi novan landon.[14] Post la finkonstruo de la submara stacio fare de Continental en 1969,[24] Dubajo ekeksportis sian nafton.[14][2] La 2an de decembro 1971 la jeques de los Estados de la Tregua se reunieron y acordaron la formación de una federación denominada «Emiratos Árabes Unidos»,[14] que se incorporó casi de manera instantánea a la Araba Ligo.[23] Zajid bin Sultan Al Nahajan, la Ŝejĥo de Abudabio estis elektita kiel unua prezidanto de la EAU, dum Raŝid, de Dubajo, enposteniĝis kiel vicprezidanto. Por la verkistino Schulte-Peevers, el tiu okazaĵo, «Dubajo iĝis unu el la urbo-ŝtatoj plej stabilaj, pro sia politika situacio, en la araba mondo».[14] La enspezoj generitaj de la eksportado de la nafto ebligis, ke la Registaro de Dubajo investu en diversaj projektoj de infrastrukturo kiuj inkludis konstruaĵojn, aŭtoŝoseojn kaj oleoduktojn.[13] La indico de loĝantaro pliiĝis je pli ol 300 % inter 1968 kaj 1975,[25] kio faris de Dubajo la duan emirlandon plej loĝatan de la EAU, superita nur de Abudabio kiu havas nur preskaŭ 30 000 loĝantojn pliajn.[27] En 1979, oni inaŭguris la havenurbon Ĝebel Ali, konsiderata kiel la «artefarita haveno plej granda de la mondo» kun granda influo en la Persa Golfo,[28] kaj samtempe oni ekkonstruis la nuboskrapulon de la Monda Komerca Centro Dubaja — unua altega strukturo de la ĉefurbo —, kaj la servojn de la Dubaja Internacia Flughaveno kaj de la Ekonomilibera Zono de Ĝebel Ali.[23]

Stokejoj da nafto en la Ekonomilibera Zono de Ĝebel Ali.

Post la Iran-Iraka Milito, en la 1980-aj jaroj, en kiu la EAU apogis Irakon ekonomie, la interna politiko centriĝis en la serĉado de alternativoj por generi plej altajn enspezojn kaj eviti la rektan dependon el nafto.[13] Por Dubajo, tio rezultis nemalhavebla ĉar ties rezervoj estas pli limigitaj ol tiuj de aliaj emirlandoj de la federacio.[29] En 1990, Maktum bin Raŝid Al Maktum anstataŭis sian ĵus mortintan patron kiel ŝejĥo de Dubajo kaj vicprezidanto de la EAU.[13] Kvin jarojn poste, lia frato, Mohamed bin Raŝid Al Maktum, estis elektita kiel heredoprinco, kaj iĝis la nova reganto de facto de la emirlando. La turisma sektoro havis pinton meze de la 1990-aj jaroj, post la organizado de eventoj kiel la Dubaja Vendofestivalo[30] kaj la Dubaja Mondopokalo de ĉevalkurado, krom la konstruado de la luksa Hotelo Araba Turo monde konata pro sia desegno kun formo de velo.[31][14]

2000aj jaroj-aktualo[redakti | redakti fonton]

Burĝ Ĥalifa kaj la nuboskrapuloj de Dubajo, 2010.

Komence de la 2000-aj jaroj la prezo de la nafto malpliiĝis kaj la EAU plenumis serion de ekonomiaj strategioj por progresi baze sur turismo, telekomunikado, aviado kaj eksportado de aluminio, inter aliaj areoj.[13] La arkitekturaj projektoj plue etendiĝis kaj oni inaŭguris diversajn liberekonomiajn zonojn kiel la Dubaja Komunikurbo, la teknologia parko Dubaja Interreta Urbo kaj la Dubaja Scio-Vilaĝo. Siaflanke, oni startis la vorkojn de la artefaritaj insuloj Palm-insuloj, de la nuboskrapulo Burĝ Ĥalifa kaj de la Dubaja Vendejaro,[23] ĝis en 2008 alvenis ekonomia krizo kiu okazigis la paralizon de nombraj projektoj pro manko de enspezeblo.[32]

Komence de 2013 Dubajo estis elektita kiel sidejo de la Internacia ekspozicio por 2020, nome la unua okazo kiam tiu evento realiĝos en Mezoriento. Ties strategia programo por la ekspozicio «temas pri la elteneblo kaj la promeso financi plinovigajn projektojn de sunenergio kaj trinkakvo kiuj ebligu etendi tiujn bazajn servojn al la komunumoj kiuj bezonas ilin».[33][34] Laŭ informo prilaborita de The Big 5 — nome entreprenaro por konstruado en Mezoriento —, meze de 2016 estis 3700 konstruataj vorkoj en Dubajo, kun proksimuma investado tiom alta kiom ĝis 400 000 milionoj da usonaj dolaroj.[35] Inter tiuj verkoj menciindas la IMG Worlds of Adventure, katalogita kiel «plej granda ŝirmita temparko de la mondo»,[36] Bluewaters Island, nome insulo kun placoj, hoteloj kaj giganta rado 260 metrojn alta nomita Dubaja Okulo;[37] la Turo Dubaja Kanalo, nome nuboskrapulo pli alta ol la Burĝ Ĥalifa;[38] krom la lokoj Urbo Mohammed Bin Raŝid Al Maktum City - Distrikto Unua[39] kaj Dubai World Central.[40]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la urbaj vidindaĵoj menciindas: la Granda Moskeo kun la plej alta minareto de la urbo,[41] kaj la bluazuleĥa Irana Moskeo, Abu Hejl, Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de la Golfo".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dubajaj nuboskrapuloj viditaj el la Parko Zabil.

Pro sia strategia situo, siaj imposta politiko favoraj al la eksterlanda investado, sia ekonomia stabileco kaj la multnombraj projektoj de infrastrukturo, Dubajo plifirmiĝis kiel kosmopolita pornegoca emirlando.[42] Ĝia MEP plutenis ĉiujaran kreskon de ĉirkaŭ 3% el 2010,[43] kvankam inter 1975 kaj 2008 havis pliigon de inter 6 kaj 9%, simila al la pliigo de Hongkongo kaj Singapuro.[44] En 2017, ties teoria MEP estis de 410.56 mil milionoj da UAE-dirhamoj — nome 111.79 mil milionoj da usonaj dolaroj[45] kaj tio egalas al ĉirkaŭ unu triono de tiu de la tuta lando, ĉirkaŭkalkulita tiun saman jaron en 1.4 mil milionoj da AED — 382.57 mil milionoj da dolaroj —.[46] La enspezo de Dubajo devenaj el la nafto malpliiĝis ekde la 2000-aj jaroj ĝis egali 1 % de ĝia enspezo, spite la havon de la dua rezervo da nafto plej granda de la EAU.[47][48] La rezervo de nafto de Dubajo estis ĉirkaŭkalkulita en proksimume kvar mil milionoj da bareloj. En 1991 la produktindico estis de ĝis 410 000 bareloj ĉiutage; ekde tiam la produktado malpliiĝis, kaj en 2010 oni produktis inter 50 000 kaj 70 000 bareloj, kontraŭ la 2,8 milionoj da ĉiutagaj bareloj produktitaj de Abudabio. Ĝiaj naftokampoj estas Fateh, Sudokcidenta Fateh, Falah, Raŝid kaj Margham, kiuj estas ekspluatitaj ĉefe fare de la Dubaja Petrolkompanio. En 2016, la entrepreno Emirates National Oil Company de Dubajo anoncis la ekspansion de sia rafinejo en Ĝebel Ali por pliigi la ĉiutagan produktadon de bareloj de la emirlando al ĉirkaŭ 210 000. [49]

La ekonomiaj sektoroj de konstruado kaj nemoveblaĵoj havas konsiderindan efikon en la emirlando[50] kaj ili koncentras la plej parton de la registara investado.[44] La ekonomia krizo kiun suferis Dubajo en 2008 okazis ĉefe pro la havigo de kreditoj de financado por infrastrukturaj vorkoj, kaj pro la konstanta plialtigo de la prezoj de la nemoveblaĵoj, kio favoris la formadon de financa bobelo[51] kiu eksplodinte rezultis negative en la rekta eksterlanda investado.[32] Pli ĵuse, la distrikto Dubaja Jakthaveno elstaris kiel unu de la ĉefaj nemoveblaj aksoj de la emirlando,[52] dum la organizado de la Internacia Ekspozicio de 2020, okazonta en Dubajo, altiris nacian kaj eksterlandan investadon, speciale de la azia merkato.[53] Granda parto de la registara investado en infrastrukturo estis dediĉitaj al hoteloj kaj al komercaj kaj distraj instalaĵoj.[44] Alia grava sektoro en la ekonomio estas tiu de la aviado, kiu kontribuas per ĉirkaŭ 30 % al la MEP.[54] Estas ankaŭ grupo de servoj por Kosmonaŭtiko, establitaj fare de la sociod Dubai Aerospace Enterprise, kiu celas iĝi «la plej plinoviga kaj sukcesa de la kosmonaŭtika industrio de la tuta mondo».[55]

Ihmaar Alkarija (arabe إعمار العقارية, latinliterigite Iʿmār al-ʿAqārīya) estas konstrua firmao, kiu organizas kaj la planadon, konstruadon kaj ludonadon de loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj en Dubajo.

Edukado kaj socia vivo[redakti | redakti fonton]

Usona Universitato en Dubajo

Vivi en Dubajo estas malfacila, ĉar la tiea vivoritmo estas rapidega kaj ĉiu laboro estas tre postulema.

Bankoj fermiĝas nur vendrede kaj en la butikcentroj ili restas malfermataj ĝis la 22-a horo (sekvante la butikumajn horojn).

Vendejaj centroj ne havas fermotagon kaj estas malfermataj ĉiujn tagojn de la jaro.

Vokocentroj funkcias preskaŭ ĝis noktomezo[56].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Turo de World Trade Centre (centre); antaŭ ĝi viadukto de Dubaja Metroo, decembro 2007.

Laŭ ĉirkaŭkalkuloj de la Centro de Statistikoj de Dubajo, en 2018 la loĝantaro de la emirlando estis de 3 192 275 loĝantoj, nome 2 233 390 viroj kaj 958 885 virinoj (malofta proporcio en aliaj landoj), kun averaĝa aĝo de 30 jaroj.[57] Pro tio, la loĝdenseco estas de 775.95 loĝ/km², nome sepfoje pli alta ol la tutlanda cifero. Samjare la naskindico estis de 10.7 naskoj por ĉiu milo da loĝantoj kaj la mortindico estis de 0.87 forpasoj por ĉiu milo da loĝantoj.[58]

Etnaj grupoj kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la loĝantoj en la emirlando estas de sud-sudorienta azia deveno — la lokanoj estas minoritato de ĉirkaŭ 20 % de la totalo —, ĉefe de Bangladeŝo, Barato kaj Pakistano, sed estas ankaŭ kolonioj de somalianoj;[59][60] estas ankaŭ 100 000 britoj en la ĉefurbo, kio faras ilin la plej granda grupo devena el okcidenta ŝtato.[61] Aliflanke, unu kvarono de la emirlandanoj estas de irana deveno.[62] Kvankan oni ne povis identigi la ŝtatanecon de 16 % de la cetera loĝantaro kiu vivas en loĝejaroj por laboristoj, oni konsideras, ke ili devenas el Azio.[63]

La araba estas la oficiala kaj ŝtata lingvo en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj la Golfa araba estas la dialekto parolata de la emirlandaj lokanoj.[64] Komune, la angla estas uzata kiel dua lingvo, ĉefe inter enmigrintoj. Kiel rezulto de la amasa enmigrado, aliaj lingvoj amplekse parolataj en Dubajo estas la urdua, hindia, persa, bengala, panĝaba, paŝtoa, malaja, tamila, telugua, baluĉa, tagaloga kaj ĉina, inter aliaj.[65]

Religio[redakti | redakti fonton]

La moskeo de Ĝumejra, en Dubajo, estas unu el la plej vizitataj en la lando.

La artikolo 7a de la Provizora Konstitucio de la UAE deklaras islamon kiel la oficiala ŝtata religio, kaj sunaismo estas la doktrino plej praktikata de la lokanoj.[66] La registaro subvencias preskaŭ 95 % de la moskeoj kaj subtenas ĉiujn imamojn, kaj krome la plej gravaj ofte ricevas riĉajn donacojn el privatuloj.[67]

En la urbo Dubajo estas grupoj apartenantaj al aliaj religioj, ĉĉefe sekvantoj de kristanismo, hinduismo, sikismo, bahaismo kaj budismo.[66] La neislamaj grupoj rajtas disponi el propra preĝejo, kie ili povas praktiki sian religion libere post postuli la koncedon de tereno kaj permeson por konstrui komplekson. Tiuj kiuj ne havas propran konstruaĵon devas uzi la instalaĵojn de aliaj religiaj organizoj aŭ praktiki sian kulton hejme.[68] La neislamaj grupoj rajtas anonci la funkciojn de sia religio; tamen, estas tute malpermesita la prozelitismo kaj la distribuado de religia literaturo, sub risko de krima proceso, enkarcerigo kaj deviga ellandigo pro konduto ofenda al islamo.[67]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Dubajo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Apud la urbo estas unuaklasa internacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Reto de la aŭtobusoj estas elstara, ankaŭ etaĝaj aŭtobusoj trafikas. Ekde 2009 ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn. Fine en la golfo ŝipetoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dubajurbo havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume 93 mm. Inter majo-septembro preskaŭ ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 1,9 Schulte-Peevers, 2010, pp. 18-20
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Taylor-Evans et al., 2013, pp. 6-13
  3. «Al-Qawāsim». Encyclopædia Britannica (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019. (subskribo postulata).
  4. 4,0 4,1 4,2 ONU (2006), Naciones Unidas Anuario Jurídico 2000, United Nations Publications, ISBN 9213333463
  5. «United Arab Emirates» (PDF). Loc.gov (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  6. 6,0 6,1 2006, al-Abed y Hellyer, Vine, pp. 11-44
  7. Taylor-Evans et al., 2013, pp. 6-13
  8. «Britain and the Gulf Shaikdoms, 1820-1971: The Politics of Protection» (PDF). Georgetown.edu (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  9. «Dubai’s Hydrodystrophies» (PDF). Iuav.it (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 «Modernity and tradition in Dubai architecture by Luiza Karim». Alshindagah.com (en angla). Konsultita la 9an de julio 2019.
  11. «Bani Yas» (en angla). Sheikh Mohammed Official Website. Konsultita la 9an de julio 2019.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Peck, 1986, pp. 34-36
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 Instituto del Tercer Mundo; Instituto de Estudios Políticos para América Latina y África; Fundacion Santa Maria (2005), Guía del mundo 2005-2006: el mundo visto desde el sur (14a eldono), IEPALA Editorial, ISBN 9974574439, p. 230
  14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 14,12 Schulte-Peevers, 2010, pp. 21-25
  15. Davidson, Christopher, The Emirates of Abu Dhabi and Dubai: Contrasting Roles in the International System. Marzo de 2007.
  16. 16,0 16,1 16,2 Peck, 1986, pp. 39-46
  17. 17,0 17,1 Peck, 1986, p. 9
  18. «Dubai Courts Gateway». Dc.gov.ae (en angla). Konsultita la 29an de decembro 2012. Dubai Courts Gateway. Ne plu.
  19. Walker, J. F. (1994). Documentary Studies in Arabian Geopolitics: UAE: Internal Boundaries And The Boundary With Oman. ISBN 1852075759.
  20. Schofield kaj Schofield, 2012, p. 175
  21. Melamid, Alexander (1989). «Dubai City». 3 (American Geographical Society) 79.
  22. Ruĝe estas konstruita grundo, nigre akvo kaj arĝentkolore la loĝejaj zonoj.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 «Dubai history» (en angla). Emirates. Konsultita la 9an de julio 2019.
  24. 24,0 24,1 «Leading Dubai's Petroleum Industry» (en angla). Dubai Petroleum Establishment. Konsultita la 27an de decembro 2012.
  25. 25,0 25,1 «Historic population statistics» (PDF). Ite.org. Konsultita la 27an de decembro 2012. Historic population statistics Jam ne plu disponebla.
  26. «Development Is Set For Fateh Oil Field». The New York Times (en angla). 12a de junio 1968. Konsultita la 10an de julio 2019. (subskribno postulata).
  27. Peck, 1986, p. 18
  28. «Jebel Ali Port: where the UAE meets the rest of the world». The National. Konsultita la 10an de julio 2019.
  29. al-Abed, Hellyer kaj Vine, 2006, p. 86.
  30. «The Dubai Shopping Festival». Dubaievents.ae (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de decembro 2012. Konsultita la 10an de julio 2019.
  31. «Burj al Arab, Dubai». E-architect.co.uk (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  32. 32,0 32,1 Llamas, Manuel (4a de junio 2013). «Dubái renace de sus cenizas». Elmed.io. Konsultita la 10an de julio 2019.
  33. [https://www.archdaily.mx/mx/02-314284/se-revela-el-plan-maestro-para-la-exposicion-universal-dubai-2020 «Se revela el Plan Maestro para la Exposición Universal Dubai 2020». Archdaily.mx. 2013. Konsultita la 10an de julio 2019.
  34. Espinosa, Ángeles (27a de novembro 2013). «Dubái, elegida como sede de la Exposición Universal 2020». El País. Konsultita la 10an de julio 2019.
  35. «Dubai has 3,700 ongoing construction projects worth $400 billion». Albawa.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  36. «Abre en Dubai el mayor parque temático cubierto del mundo». 20 minutos. Konsultita la 10an de julio 2019.
  37. «La última atracción de Dubai, la noria de Bluewaters Island». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  38. «La torre de Calatrava en Dubai tendrá 10 terrazas y un mirador con vistas de 360 grados». El Correo del Golfo. Konsultita la 10an de julio 2019.
  39. «Meydan Sobha launches third phase of MBR City District One in Dubai». Meydansobha.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  40. «ABOUT DWC» (en angla). Dubai World Central. Arkivita el la originalo la 19an de februaro 2015. Konsultita la 10an de julio 2019.
  41. DubaiCity.com [1] 16a de decembro, 2010
  42. «Iraq asks oil majors to downsize costly Dubai offices». Gulfbusiness.com (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  43. «National Accounts». Dsc.gov.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2010. Centro de Statistiko de Dubajo.
  44. 44,0 44,1 44,2 «Dubai 33-year growth rate was world’s fastest». Thenational.ae (en angla). Konsultita la 10an de julio 2019.
  45. Gross Domestic Product at Current Prices - Emirate of Dubai Dsc.gov.ae Centro de Statistiko de Dubajo, araba kaj angla 2017-2016 Konsultita la 10an de julio 2019.
  46. National Accounts Estimates 1975 - 2017 11a de junio de 2018 araba kaj angla XLS Centro de Statistiko de Dubajo, Konsultita la 10an de julio 2019.
  47. Dubai’s economy outperforming global growth, defying downward trends Gulfnews.com angla 23a de julio 2017 Konsultita la 10an de julio 2019.
  48. Emirates economy becoming more diversified 16a de decembro 2013 Roger, Lina Abo.net angla Konsultita la 10an de julio 2019.
  49. Vidu Gulfnews.com «Oil in Dubai: History & timeline»; Moneycontrol Business News, «Dubai's oil discovery and Dubai's debt»; Thenational.ae, «Abu Dhabi's oil output at 2.8m barrels per day»; Ameinfo.com, «Dubai oil major announces $1bn expansion to add 70,000 bpd» (en angla). Konsultitaj la 10an de julio 2019.
  50. Dubai's debt crisis: One year on Watson, Katy BBC angla, 25a de novembro 2010 Konsultita la 10an de julio 2019.
  51. Dubai's Palm Jumeirah sees prices fall as crunch moves in The Telegraph, 20a de novembro 2008 Konsultita la 10an de julio 2019. Amistead, Louise angla.
  52. Dubai shows new wave of economic growth Gulfnews.com en angla 26a de oktobro 2013 Konsultita la 10an de julio 2019.
  53. Dubai construction attracts increased foreign investment as United Arab Emirates predict 20% growth in 2014 Out-law.com angla 1a de aprilo 2014, Konsultita la 10an de julio 2019.
  54. Aviation to contribute $53.1 billion to Dubai’s economy, 37.5% to its GDP and will support over 750,000 jobs by 2020 angla, Emirates, 17a de novembro 2014 Konsultita la 10an de julio 2019.
  55. Taylor-Evans et al., 2013, p. 96
  56. (en) Meet Lara Al Malakeh, Who Fell in Love at First Sight with Global Voices
  57. Population by Gender and Age Groups - Emirate of Dubai Dsc.gov.ae Alirita la 10a de julio 2019 Centro de Statistikoj de Dubajo 2018, 2017, 2005 araba kaj angla PDF
  58. «Dubai Annual Health Statistical Report 2017» (PDF) (en araba kaj angla). Sansistemo de Dubajo. 15a de aŭgusto 2018. Alirita la 10an de julio 2019.
  59. Dubai Facts angla Maps of World Alirita la 10an de julio 2019
  60. [url= https://www.quora.com/What-is-the-exact-population-breakdown-of-the-UAE-by-nationality What is the exact population breakdown of the UAE by nationality?] angla, Quora, Al-Hajri, Noor 27a de majo 2013 Alirita la 10an de julio 2019.
  61. Dubai leads British exodus overseas Arabianbusiness.com 21a de majo de 2008 Alirita la 10an de julio 2019. angla Malik, Talal
  62. Young Iranians Follow Dreams to Dubai The New York Times Fattah, Hassan M. 4a de decembro 2005 Alirita la 10an de julio 2019.
  63. Edwards Robert, The changing demographics of the UAE, HSBC Economic Bulletin, HSBC Middle East Inc, 2004.
  64. Christensen, 2010, p. 174
  65. Languages spoken in Dubai 27a de decembro 2012 angla Just Landed.com
  66. 66,0 66,1 Religion in Dubai Dubai Visit Guide.com Alirita la 10an de julio 2019. 2009 Arkivita en [2] la 23an de aŭgusto 2012 angla.
  67. 67,0 67,1 Country Profile: United Arab Emirates (UAE) LOC.gov Biblioteko de la Usona Kongreso 2007 Alirita la 10an de julio 2019. Arkivita en [3] la 9an de oktobro 2012 PDF
  68. International Religious Freedom Report 2011 – United Arab Emirates State.gov Alirita la 10an de julio 2019. Usona Ŝtata Departemento 2011 angla