Aldagaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldagaja
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 16′ N, 55° 18′ O (mapo)25.2718555.298930555556Koordinatoj: 25° 16′ N, 55° 18′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Aldagaja (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Aldagaja (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Aldagaja
Aldagaja
Situo de Aldagaja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Dhagaya [+]
vdr


AldagajaAl Dhagaya (en araba: الضغاية) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra. Tiu komunumo formas parton de la Dubaja nordorienta marbordo laŭlonge de la Persa Golfo. Aldagaja estas ĉe la Kornico Dejra kaj limas kun Albaraha, Alras, Alsabĥa kaj Ajal Naser.

Ĝi havas 10,896 loĝantojn.

La norda periferio kuŝas laŭlonge de la Kornico Dejra; la Tunelo Alŝindaga, kiu konektas Dejra kun Bur Dubajo, iras tra la norda marbordo de Aldagaja.

Unu el la plej loĝata loĝejaj areoj de okcidenta Dejra, Aldagaja ankaŭ havas elstaran ekonomian distrikton kun soŭkoj kaj tradiciaj bazaroj. La Dubaja Orsoŭko kaj la Dubaja Spicsoŭko estas en la kerno de Aldagaja. Aldone, estas ankaŭ aliaj tradiciaj vendejoj kiel ARY Jewellery, Joy Allukas Jewellery kaj la Dubaja Bazaro de Fiŝoj kaj Vegetaloj.