Algarhud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Algarhud
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 14′ N, 55° 20′ O25.22893888888955.326630555556Koordinatoj: 25° 14′ N, 55° 20′ O [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Situo de Algarhud
Information icon.svg
vdr

Algarhud (Arabe: القرهود Al-Qarhud, Emirlanda dialekto: Al-Garhud) estas loĝloko en Dubajo proksime al Dubaja Internacia Flughaveno. La pilotoj de Emirates Airlines preferas loĝi en Algarhud.

Al la areo apartenas la 'Aviation Club', kiu enhavas 'The Irish Village' (La Irlanda Vilaĝo), kiu estas Irlanda trinkejo, kiun administras Dubai Duty Free . La areo ankaŭ havas aĉetejon 'City Center' kaj la hotelon Le Meridien, krome la gravegan ponton Algarhud Ponto.

Multaj popoloj, kiuj ne estas arablingvaj, elparolas la nomon "Algarhud" sen la Al- (kiu signifas la difinan artikolon en la Araba lingvo), do elparolas la nomon kiel "Garhud".