Al-Musta'in

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al-Musta'in
12-a Abasida kalifo
Dinar of Al-Musta'in, AH 248-252.jpg
Antaŭulo Al-Muntasir
Sekvanto Al-Mu'taz
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 831
en Samaro
Morto 16-an de oktobro 866 (0866-10-16)
en Bagdado
Mortokialo senkapigo [#]
Religio islamo [#]
Ŝtataneco Irako [#]
Familio
Dinastio Abasidoj [#]
Patro Al-Mu'tasim [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Al-Musta'inAhmad ibn Muhammad (arabe أحمد بن محمد; 836 – 17 Oktobro 866), pli bone konata laŭ sia lakab regotitolo (المستعين بالله al-Mustaʿīn bi-llāh, "kiu petas helpon al Dio") estis la abasida kalifo el 862 al 866, dum la epoko de la "Malordo de Samaro". Post la morto de antaŭa kalifo, nome al-Muntasir (kiu ne estis nomuminta sukcedantojn), la turkaj militistestroj faris konsilion por elekti lian sukcedanton. Ili ne emis havi al-Mu'taz aŭ liajn fratojn; tiele ili elektis al-Musta'in, nepo de al-Mu'tasim.

Araboj kaj aliaj trupoj bazitaj en Bagdado, malkontentis pri la elekto, atakis la asembleon, malfermis la prizonon, kaj rabis la armilaron. Ili estis atakitaj de turkaj kaj berberaj soldatoj, kaj post luktado, estis venkitaj. Bagdado devis lerni ke la Kaliflando jam ne plu dependis el la opinioj de Araboj, ĉar ĝi paŝis al aliaj manoj.