Samaro (Irako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Samaro
Samara spiralovity minaret rijen1973.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 140 400  (2015) [+]
Loĝdenso 932 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 12′ N, 43° 52′ O34.243.866666666667Koordinatoj: 34° 12′ N, 43° 52′ O [+]
Alto 80 m [+]
Areo 150,58 km² (15 058 ha) [+]
Situo de Samaro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Samarra [+]
v  d  r
Information icon.svg

Samaro ( Sāmarrā’ سامرّاء) estas antikva urbo de Irako je la orienta bordo de la rivero Tigriso, je 100 km de Bagdado, en la provinco de Salah ad Din (nomo kiu honoras Saladinon).

Ĝi estis fondita en la jaro 835, kiam la ĥalifo al-Mu‘tasim decidis konstrui propran ĉefurbon. Ĝi estis ĉefurbo ĝis 892, kiam la ĥalifo al-Mu‘tadid decidis reveni al Bagdado. En tiu periodo la urbo estis unu el la plej luksaj metropoloj, kaj entenis la plej grandan moskeon kiun konis la araba imperio. El tiu konstruaĵo nur restas ekstera muro kaj la minareto, konata kiel Malwiyya, kun formo de zigurato. La terminoj "Anarkio en Samaro" aŭ "Malordo en Samaro" referencas al la periodo 861–870 en la historio de la Abasida Kaliflando, kiu estis markita de ekstrema interna nestabileco kaj violenta sukcedo de kvar kalifoj, kiuj iĝis pupoj en la manoj de povegaj rivalaj militgrupoj.

En Samaro nun loĝas precipe ŝijaistoj, kaj ĝi entenas diversajn monumentojn de tiu religia grupo.

Je la 22-a de februaro de 2006, granda atenco detruis la oran kupolon de la plej konata monumento de la urbo, la moskeo Al Askari.

En 2007, UNESCO nomis Samaron monda heredaĵo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Unesco names World Heritage sites", BBC News, 2007-06-28. Kontrolita 2010-05-23.