Granda Moskeo de Samaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Granda Moskeo de Samaro
protektata areomoskeoarkeologia loko [+]

LandoIrako
SituoSamaro
- koordinatoj34° 12′ 22″ N, 43° 52′ 47″ O (mapo)34.20619543.87985Koordinatoj: 34° 12′ 22″ N, 43° 52′ 47″ O (mapo)

Estiĝo848

Granda Moskeo de Samaro (Irako)
Granda Moskeo de Samaro (Irako)
DEC
Granda Moskeo de Samaro
Granda Moskeo de Samaro

Map
Granda Moskeo de Samaro
Vikimedia Komunejo:  Great Mosque of Samarra [+]
vdr

La Granda Moskeo de Samaro (arabe جامع سامراء الكبير, المسجد الجامع في سامراءمسجد سامراء الكبير) estas naŭ-jarcenta moskeo situa en Samaro, Irako. La moskeo estis komisiita en 848 kaj finkompletigita en 851 fare de la kalifo de Abasidoj nome Al-Mutavakil kiu regis (en Samaro) el 847 ĝis 861. La moskeo estas en la 15,058-hektara Samara Arkeologia Urbo nome Monda heredaĵo de Unesko, listigita en 2007.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Granda Moskeo de Samaro estis, dum ioma tempo, la plej granda moskeo en la mondo; ĝia minareto, nome la Malŭija Turo, estas spiralforma konuso 52-metrojn alta kaj 33-metrojn larĝa kun spirala ramplo.[2] La regado de Al-Mutavakil havis grandan efikon sur la aspekto de la urbo, ĉar ŝajne li estis granda amanto de arkitekturo, kaj la nura responsulo pri la konstruado de la Granda Moskeo de Samaro.[3] En listo de liaj konstruprojektoj kiu aperas en kelkaj diferencaj versioj, oni mencias tiun novan Kongregacian Moskeon kaj ĝis dudek palacojn, totale inter 258 kaj 294 milionojn da dirhamoj. Tiu nova Kongregacia Moskeo, kun sia spirala minareto, konstruita inter 849 (235 islama jaro) kaj 851 (235 islama jaro), formis parton de etendo de la urbo orienten, etende al la malnova ĉasparko.[4]

La moskeo mem estis detruita en 1278 (656 islama jaro) post la invado de Irako fare de Hulagu. Nur la ekstera murego kaj la minareto restis.[5]

  • Koordinatoj 34°12′21″N 43°52′47″E

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Unesco names World Heritage sites", BBC News, 2007-06-28. Kontrolita 2010-05-23.
  2. Vidu Historic Mosques site Arkivita en [1] la 2006-07-10.
  3. Dennis, Sharp. (1991) The Illustrated Encyclopedia of Architects and Architecture.. Nov-Jorko: Whitney Library of Design, p. 204.
  4. D. Hoag., John. Islamic Architecture. Electra/Rizzoli.
  5. "مسجد سامرا ؛ برخوردار از مناره ای 53 متری و حلزونی شکل"[rompita ligilo] (en persa). Mehr News Agency. Alirita la 27an de marto 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]