Ar-Radi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ar-RadiAbu 'l-Abbas Muhammad ibn Ja'far al-Muqtadir (arabe أبو العباس محمد بن جعفر المقتدر) (907 – 23 Decembro 940), ofte konata simple laŭ sia regna nomo al-Radi bi-llah (arabe الراضي بالله, "Kontenta kun Dio"[1]), estis la 23a Abasida Kalifo, kiu regnis (pli ol regis) en Bagdado el 934 ĝis sia morto je aĝo de 33 en 940.

Li estis bonkkorula manipulata de ĉefministro Ibn Raik, dum veziroj estis enprizonigitaj kaj la aŭtoritato de la kalifo etendis nur ĉirkaŭ Bagdado mem. Dume la Hanbalistoj faris sunaisman inkvizicion kontraŭ vino, muziko, komerco ktp.

Ar-Radi estis ofte konsiderata kiel la lasta reala kalifo: nome lasta kiu preĝis vendrede, kiu tenis kunsidojn por studi kun filozofoj kaj por decidi la ĉiutagajn aferojn aŭ kiu estis konsilita pri la aferoj de la Ŝtato; la lasta kiu distribuis malavare inter malriĉuloj aŭ kiu intermetiĝis por malpliigi la severecon de oficiroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOWEN, Harold. (1928) The Life and Times of ʿAlí Ibn ʿÍsà: The Good Vizier. Cambridge University Press.
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".