Al-Muktadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Muktadir.
Al-Muktadi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1056 (1056-05-01)
en Bagdado
Morto 3-an de februaro 1094 (1094-02-03) (37-jaraĝa)
en Bagdado
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Muhammad ibn al-Qa'im vd
Edz(in)o Sifri Khatun • Mah-i Mulk Khatun vd
Infanoj Al-Mustazhir vd
Parencoj Al-Ka'im vd
Profesio
Okupo poeto • kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Muktadi (1056 – Februaro 1094) (arabe المقتدى ) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1075 ĝis 1094.

Li naskiĝis al Muhammad, nome filo de la kalifo al-Ka'im, kaj de armena sklavino.[1]

Li ricevis honorojn el la Selĝuka Sultano Malikŝah, dum kies regado la kaliflando estis agnoskita tra la etenda teritorio de la selĝuka konkeraro. Arabio, kun la SanktajUrboj nun rekuperataj el la Fatimidoj, agnoskis denove la spiritan jurisdikcion de la Abasidoj. La Sultano aranĝis geedziĝon inter sia filino kaj Al-Muktadi, eble planante la naskon de filo kiu povus servi kiel kaj Kalifo kaj Sultano. Kvankam la gegedzoj havis filon, la patrino foriris kun sia filo al la kortego de Isfahano. Post la malsukceso de la geedziĝo, la Sultano kritikis la kalifan intermteadon en aferoj de ŝtato, kaj sendis ordonon por ke li retiriĝu al Basra. La morto de Malikŝah tuj poste, tamen, lasis la komandon neutila.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bennison, Amira K. The Great Caliphs: The Golden Age of the 'Abbasid Empire. Princeton: Yale University Press, 2009, p. 47.
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.