Al-Muhtadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Al-Muhtadi (? – 21a de Junio 870) (arabe المهتدي بالله; "gvidita de Dio") estis abasida kalifo en Bagdado el 869 al 870, dum la "Malordo de Samaro".

Post la morto de al-Mu'tazz, la turkoj elektis lian kuzon, al-Muhtadi, nome filo de al-Vatik, kiel nova kalifo. Al-Muhtadi montriĝis firma kaj virta kompare kun la lastaj malmultaj kalifoj. Se li estus veninta antaŭe, li estus povinta restaŭri la vivon en la Kaliflando; tamen, tiam la Turkoj jam estis havinta pli da povo.

Sub lia povo la Kortego vidis transformon. Kantistinoj kaj muzikistoj estis elpelitaj; justico estis farita ĉiutage en malferma tribunalo; vino kaj ludoj estis malpermesitaj.