Al-Ŭatik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al-Vatik)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Ŭatik la 1-a aŭ Al-Ŭatik la 2-a.
Al-Ŭatik
9-a Abasida kalifo
Antaŭulo Al-Mu'tasim
Sekvanto Al-Mutavakil
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 812 (0812-07-17)
en Mekko,  Abasida Kaliflando
Morto 10-an de aŭgusto 847 (0847-08-10) (35-jaraĝa)
en Samaro,  Abasida Kaliflando
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mu'tasim vd
Patrino Qaratis vd
Gefratoj Al-MutavakilAl-Musta'in vd
Infanoj Al-Muhtadi vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Ĝa'far Harun ibn Muhammad al-Mu'tasim (arabe أبو جعفر هارون بن محمد المعتصم‎, Abū Ĝaʿfar Hārūn ibn Muḥammad al-Muʿtaṣim; naskiĝis en 816; mortis la 10-an de aŭgusto 847) pli bone konata laŭ sia lakab-nomo Al-Ŭatik (arabe الواثق بالله‎, al-Ŭāṯiq bi-llah, "kiu fidas en Dio"), estis abasida kalifo kiu regis de 842 ĝis 847 (227–232 en la Islama kalendaro).

Li sukcedis sian patron, Al-Mu'tasim, estante nomumita kalifo la tagon kiam lia patro mortis, nome la 26-an de decembro 841. Al-Ŭatik estis la filo de la Bizanc-greka konkubino Karatis.

Al-Ŭatik montris intereson al lernado simila al tiu de sia patro; tiele li estis granda patrono de saĝuloj, same kiel de artistoj. Li estis fama ankaŭ pro siaj propraj muzikaj talentoj, kaj oni kredis ke li komponis ĉirkaŭ unu centon da kantoj.

Dum lia regado, aperis nombraj ribeloj, el kiuj la plej grandaj en Sirio kaj Palestino. Tiuj ribeloj estis la rezulto de pliiĝanta granda fendon inter araboj kaj turkaj armeoj kiuj estis formitaj de la patro de Al-Ŭatik, nome Al-Mu'tasim. La ribeloj estis subpremataj, sed la kontraŭoj inter ambaŭ grupoj plue pligrandiĝis, dum la turkaj fortoj akiris povon.

Vathek[redakti | redakti fonton]

En 1786 aperis romano Vathek de la angla verkisto William Beckford, frua ekzemplo de la gotika literaturo, kies ĉefrolulo estas inspirita de kalifo Al-Ŭatik.