An-Nasir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monero stampita nome de Muhammad la 2-a de la Ĥorazma Imperio (1200-1220), citanta kalifon an-Nasir kiel teoria suvereno.

An-NasirAl-Nasir li-Din Allah (6a de Aŭgusto 1158 – 5a de Oktobro 1225) (arabe الناصر لدين الله) estis la 34a Abasida Kalifo en Bagdado el 1180 ĝis sia morto. Lia lakab, oficiala regonomo, laŭvorte signifas La Venkinto por la Religio de Dio. Li klopodis restarigi la kaliflando al sia antikva domina rolo kaj atingis surprizan kvanton de sukceso, spite la fakton ke la kaliflando estis delonge estinta militiste subigita al aliaj dinastioj. Li ne nur tenis Bagdadon (nome ĉefurbon de la Abasida imperio), sed etendis sian dominitan teritorion tra Mezopotamio kaj Persio. Laŭ la historiistino, Angelika Hartmann, Al-Nasir estis la lasta efektiva Abasida Kalifo.[1]

Krom fojaj konkeroj, li klare tenis Irakon el Tikrit al la Persa Golfo seninterrompe. Lia longa regado de 47 jaroj estis markita ĉefe de ambiciaj kaj koruptaj traktoj kun la estroj de Tartaroj, kaj de liaj hazardemaj alvokoj al la Mongoloj, kiuj tuj okazigos la finon de lia propra dinastio. Sed dum lia regado, estis kompare paco en Bagdado; instruado floris; dum rifuĝejoj por malriĉuloj kaj aliaj vorkoj de publika intereso, estis kuraĝigitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eric J. Hanne, Putting the Caliph in His Place: Power, Authority, and the Late Abbasid Caliphate, (Fairleigh Dickinson University Press, 2007), 204.
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.