Al-Amin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Muhammad ibn Harun al-Raŝid, plej bone konata laŭ sia rega nomo al-Amin (Aprilo 787 – 24a/25a de Septembro 813) (arabe محمد الأمين بن هارون الرشيد), estis la sesa Abasida kalifo. Li sukcedis sian patron, Harun al-Raŝid en 809 kaj regis ĝis li estis elpostenigita kaj mortigita en 813, dum la enlanda milito kontraŭ sia frato, al-Mamun. Li devis fronti ankaŭ malfacilaĵojn en Sirio.