Al-Kahir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Kahir
19-a Abasida kalifo
Antaŭulo al-Muktadir, lia frato
Sekvanto ar-Radi, lia nevo
Persona informo
القاهر بالله
Naskiĝo ĉ. 900
en Bagdado
Morto 18-an de oktobro 950 (0950-10-18)
en Bagdado
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mu'tadid vd
Gefratoj Al-MuktafiAl-Muktadir vd
Profesio
Okupo guberniestrokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Kahir, Al-QahirAbu Mansur Muhammad al-Qahir bi-llah (arabe أبو منصور محمد القاهر بالله), ofte konata simple laŭ sia lakab aŭ regna titolo al-Qāhir bi-llah (arabe القاهر بالله, "Venka pro divolo"), estis la 19-a Abasida kalifo en Bagdado de 932 ĝis 934. Li naskiĝis en 286 (laŭ islama kalendaro kaj 899 n.e.) kaj mortis en 339 (950 n.e.).

Je la morto de la antaŭa kalifo, nome al-Muktadir, la korteganoj, kiuj timis ke lia filo povus revenĝi la morton de sia patro kontraŭ ili, elektis anstataŭe la plej junan fraton de la kalifo nome al-Kahir; sed li estis eĉ pli malbona senjoro ol al-Muktadir. Fiera pro supozata diprotekto, li iĝis ege kruela kaj subprema. Li eĉ torturis la patrinon de al-Muktadir kaj liajn filojn kaj favoritulinojn, por elpreni el tiuj la riĉon havitan tra la pasinta regado. Multaj fuĝis el lia atingokapablo.

Al-Kahir tiele falis en tia tiraneco, eĉ kontraŭ amikoj kaj parencoj, ke lia regado iĝis neeltenebla. Tuja konspiro formiĝis ĉirkaŭ la antaŭa veziro nome Ibn Mukla, kaj la kalifo, venkita de la nokto kaj la vino, estis elpostenigita en sia palaco.

Malakceptante abdiki, li estis blindigita, kaj metita en prizonon en 322 (934). Dek unu jarojn poste li estis liberigita, kaj estis foje vidata en vestoj de almozuloj kaj lignaj sandaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".