Abasida invado de Malgranda Azio (806)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Abasida invado de Malgranda Azio en 806 estis la plej granda militoperaco iam farita de la Abasida Kaliflando kontraŭ la Bizanca Imperio. Tiu ekspedicio estis komandita persone de la abasida kalifo Harun al-Raŝid (regis dum 786–809), kiu deziris revenĝi pro la bizancaj sukcesoj en la landlima regiono de la Kaliflando la antaŭan jaron kaj impresi super la Bizanca imperiestro, Niceforo la 1-a (r. 802–811). La granda armeo de Abasidoj, laŭ arabaj fontoj konsistis el pli ol 135,000 homoj, kiuj rabatakis tra Kapadokio senrivale, kaptante kelkajn urbojn kaj fortikaĵojn, ĉefe Herakleja Kibistra, kaj devigante Niceforo serĉi pacon ŝanĝe de tributoj. Post la foriro de Harun, tamen, Nikeforo rompis la terminojn de la traktato kaj reokupis la landlimajn fortikaĵojn kiujn li estis devinta abandoni. Priokupo de Harun pro ribelo en Ĥorasano, kaj lia propra morto tri jarojn poste, malebligis reprenon de la afero je simila skalo. Krome, la kvara fitna, nome abasida enlanda milito kiu ekis post 809 kaj la bizanca priokupo pro la Bulgaroj kontribuis al haltigo grandskale de la arab-bizanca konflikto dum du jardekoj.