Horoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horoskopo (el la greka "vidado de horoj") estas astrologia metodo de diveno bazita sur la horo kaj la loko de la naskiĝo. La horoskopo estus persona apliko de astrologio.

En astrologio, la horoskopo estas ĉartodiagramo reprezentanta la poziciojn de la planedoj (laŭ astrologia senco), aliaj ĉielaj korpoj kaj "senseblaj anguloj" de iu momento kaj loko rilate al iu difinita persono.

La oftaj horoskopoj de magazinoj, ĵurnaloj aŭ interreto, estus ĝeneralaj indikoj, sed estas tre klare, eĉ al kredantoj ke 12-ono de homaro ne povas havi la samajn okazaĵojn, sentojn aŭ fortunon en sama tago. Pro tio, astrologoj diras, ke tiuj magazinaj divenaĵoj ne estas seriozaj, ĉar horoskopo nepre estu persona. Oni konstruas tiajn magazinajn aŭ ĵurnalajn horoskopojn kutime per iu signo je la meztaga horo, kaj tio ne povos 100 procente esti certa por vi, ĉar tiu horoskopo povas ne kongrui kun via persona naskiĝdato, naskiĝhoro kaj naskiĝurbo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]