Nacia kaj Universitata Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia kaj Universitata Biblioteko
Bibliothèque nationale et universitaire
emblemo
nacia bibliotekouniversitata biblioteko
Komenco 19-a de junio 1872 vd
Geografia situo 48° 35′ 14″ N, 7° 45′ 21″ O (mapo)48.5871077.755824Koordinatoj: 48° 35′ 14″ N, 7° 45′ 21″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Strasburgo
Adreso 6, place de la République
Nacia kaj Universitata Biblioteko (Strasburgo)
Nacia kaj Universitata Biblioteko (Strasburgo)
DEC
Nacia kaj Universitata Biblioteko
Nacia kaj Universitata Biblioteko
Lokigo de Strasburgo en Francio
Map
Nacia kaj Universitata Biblioteko
Membro de Konsorcio Couperin • Renater • Bibliotheca Baltica • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Posedatoj Numistral vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo national public establishment of an administrative nature
vdr
La biblioteko post restaŭrado en 2014.
Vido de la biblioteko tra la Placo de la Respubliko.
Iama legoĉambro de la biblioteko, konstruita en 1950, detruita en 2012 (arkitekto: François Herrenschmidt)

La Nacia kaj Universitata Biblioteko (france Bibliothèque nationale et universitaire; mallongigita BNU) estas publika biblioteko en Strasburgo, Francio. Ĝi situas ĉe la Placo de la Respubliko, nome iama Kaiserplatz, kaj frontas la palacon Palais du Rhin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la detruo de la municipa biblioteko kaj de la urbaj arkivoj fare de la artilerio el Prusio dum la Sieĝo de Strasburgo en la Francia-Prusia Milito, la Germana Imperio fondis la BNU la 19an de junio 1872. La taskon aranĝi ties kolektojn ricevis la historiisto kaj profesoro, Rodolphe Reuss.

Ĝi iĝis la regiona biblioteko por la germania teritorio Reichsland Alzaco-Loreno, ĉar, laŭ la germana tradicio, ĉiu regiono havu almenaŭ unu bibliotekon. Ĝi estis ankaŭ universitata biblioteko.

La kolektoj rapide kreskis, danke ĉefe al donacoj el la tuta Eŭropo kaj de Usono. Sed, eĉ spite tiujn malvarajn donacojn, multaj eksterprezaj manuskriptoj, kiaj la Hortus Deliciarum estis estintaj detruitaj kaj neniam povis esti anstataŭitaj.[1]

La nuntempa konstruaĵo, kiu estas vorko de arkitektoj August Hartel kaj de Skjold Neckelmann, malfermiĝis en 1895.

Post la teritorio de Alzaco-Loreno revenis al Francio post la Unua Mondmilito, leviĝis la demando ĉu tiu biblioteko estu renovigita kaj remalfermita. Post iom da dubo, la franca registaro decidis teni la bibliotekon.

La biblioteko nuntempe tenas ĉirkaŭ da 3,000,000 volumoj, kio estas la dua plej granda kolekto en Francio.[2] La kolekto enhavas, inter aliaj, ĉ. 2,300 inkunabloj,[3] 6.700 manuskriptoj (plus 29,000 aliaj el la arkivoj – tenitaj de la biblioteko – de la familio De Turckheim, kaj kelkaj alaij miloj el la Alzacaj Franciskanoj)[4] kaj 5,200 papirusoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La petite histoire d’une grande bibliothèque. Arkivita el la originalo je 2010-11-25. Alirita 2016-11-20.
  2. La BNU en chifres. Arkivita el la originalo je 2010-12-04. Alirita 2016-11-20.
  3. Les Incunables Arkivigite je 2013-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, bnu.fr
  4. Manuskriptoj ĉe la retejo de BNU. Arkivita el la originalo je 2009-06-06. Alirita 2016-11-20.
  5. Papirusoj ĉe la retejo de BNU. Arkivita el la originalo je 2008-11-19. Alirita 2016-11-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]