Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
The International Federation of Library Associations and Institutions
emblemo
internacia organizaĵo • biblioteka asocio • profesia asocio • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1927 vd
Geografia situo 52° 4′ 53″ N, 4° 19′ 40″ O (mapo)52.081424.32775Koordinatoj: 52° 4′ 53″ N, 4° 19′ 40″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (Hago)
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (Hago)
DEC
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
Map
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
Agareo

biblioteko

Ĉefestro(j) Barbara Lison • Isak Collijn • William Warner Bishop • Marcel Godet • Wilhelm Munthe • Pierre Bourgeois • Gustav Hofmann • Frank Francis • Herman Liebaers • Preben Kirkegaard • Else Granheim • Hans-Peter Geh • Robert Wedgeworth • Christine Deschamps • Kay Raseroka • Alex Byrne • Claudia Lux • Ellen Tise • Ingrid Parent • Sinikka Sipilä • Donna Wills Scheeder • Gloria Pérez-Salmerón • Christine Mackenzie vd
Membro de Internacia Scienca Konsilio • UNESCO Global Open Science Partnership vd
Filioj IFLA Study Group on the Functional Requirements for Bibliographic Records vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo vereniging met volledige rechtsbevoegdheid
vdr

La Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (angle International Federation of Library Associations and Institutions, akronime IFLA) estas la ĉefa internacia asocio kiu reprezentas la interesojn de la personoj kiuj dependas el bibliotekoj kaj de informoprofesiuloj. Ĝi estas sendependa, neregistara, neprofita organizaĵo; IFLA estis fondita en Skotlando en 1927 kaj havas sidejon ĉe la Nacia Biblioteko de Nederlando en Hago. IFLA sponsoras la ĉiujaran Monda Kongreso de Bibliotekoj kaj Informado, por disvolvigo de universala kaj egaleca aliro al informado, ideoj, kaj laboroj por imagipovo por sociala, eduka, kultura, demokrata kaj ekonomia enpoviĝo.

IFLA estas partnero kun UNESCO, kaj kelkaj deklaroj de IFLA estis agnoskitaj kiel UNESKO-manifestoj Pluraj [1]. IFLA estas parto de la Internacia Komitato de la Blua Ŝildo (ICBS), kiu okupiĝas por la protektado de la monda kultura heredo minacata de militoj kaj de naturaj katastrofoj.

La Internacia Standarda Bibliografia Priskribo (ISBP) aŭ internacie en angla International Standard Bibliographic Description (ISBD) estas serio de reguloj produktitaj de la IFLA por krei la bibliografian priskribon laŭ standarda, hom-legebla formo, speciale por uzo en bibliografio aŭ biblioteka katalogo.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La celoj de IFLA estas:

  • Reprezenti bibliotekan personaron pri aferoj de internacia intereso
  • Antaŭenigi la trejnadon de la biblioteka kunlaborantaro
  • Evoluigi, konservi kaj surmerkatigi gvidliniojn por bibliotekaj servoj

Kernaj valoroj[redakti | redakti fonton]

La celoj estas dizajnitaj de la sekvaj kernvaloroj[2]:

- Engaĝiĝo ebligi al ĉiuj membroj de la Federacio partopreni kaj profiti de siaj agadoj sen diskriminacio pro lingvo, civitaneco, handikapo, etna origino, sekso, geografia loko, politika filozofio, raso aŭ religio.

- Subteno al la principoj de parollibereco fiksitaj en Artikolo 19 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

- Kredo ke homoj, socioj kaj organizaĵoj bezonas publikan kaj justan aliron al informoj, ideojn kaj aliron al fikciaj verkoj por sia socia, eduka, kultura, demokrata kaj ekonomia bonfarto

- La konvinko ke aliro al altkvalitaj bibliotekoj kaj informservoj helpas garantii tiun aliron.[3]

Daŭrebla evoluigo[redakti | redakti fonton]

IFLA precipe subtenas la Tagordon 2030 por la Daŭripova Evoluigo prezentita de UN  kaj prezentas la eblajn influojn de bibliotekoj, ŝlosilaj agantoj por atingi ĉi tiujn celojn en oficiala dokumento  , Aliro kaj Ŝancoj por Ĉiuj  publikigita en 2017. Ĉi tiu grava eldonaĵo ofertas ekzemplojn por ĉiu el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Fakoj[redakti | redakti fonton]

IFLA estas dividita en ok sekciojn, inter alie

  • Ĝeneralaj Sciencaj Bibliotekoj
  • Specialaj bibliotekoj
  • Bibliotekoj por la ĝenerala publiko

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

IFLA ofte publikigas la IFLA Journal lige kun SAGE Publishing. Ĉi tiuj artikoloj prezentas kunreviziitajn eseojn kaj esplorojn por subteni bibliotekan disvolviĝon[4]. Sekvante la valorojn de IFLA, la plimulto de artikoloj estas haveblaj en malfermita aliro por antaŭenigi la kunpartigon de scio.

Rilataj Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kompareblaj internaciaj institucioj en rilataj kampoj inkluzivas:

Internacia Konsilio pri Arkivoj (ICA) por arkivoj ,

Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM) por muzeoj

Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Lokoj (ICOMOS) por arkitekturaj monumentoj kaj artaj lokoj .

Internacia Federacio por Informoj kaj Dokumentado (FID), fondita fare de Paul Otlet en 1895 kiel la Internacia Instituto de Bibliografio, ĉesis ekzisti en 2002.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IFLA: The International Federation of Libraries. Goethe.de. Alirita 2013-05-08.
  2. (fr) Isabelle Antonutti, Migrations et bibliothèques, dl 2017 (ISBN 978-2-7654-1542-8 et 2-7654-1542-0, OCLC 1006647999, arkive), paĝoj 39-48
  3. (fr) «Fédération Internationale des Associations et Institutions de Bibliothèques» arkivo
  4. (en) «Journal Description: IFLA Journal» arkivo, SAGE Journals

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Biblioteko

IEMW

Heredaĵbibiblioteko Hendrik Conscience

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo